Ludu

La 737-a E_elsendo el la 20.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas la 3-an kaj samtempe la lastan parton de la prelego de prof. Humphrey Tonkin „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”, kiun li prezentis dum la pasintjara Esperantologia Konferenco en Seulo. Ekde nun la tuta sondokumento estas aŭdebla en nia rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda vizito de la germana kanceliero Angela Merkel en Varsovio kaj pri la lastaj eldiroj de la ĝenerala NATO-sekretario pri Rusio.
– Niaj sciencbultenaj temoj prezentas informojn pri pliaj esploroj elmontrantaj la sanigan efikon de la fasto kaj pri la polaj esploroj rilate la interretan lingvaĵon de malamo kaj malrespekto.
– Muzike ni prezentas la fragmenton de la kanto „Nokta Papilio” en la plenumo de Tarcisio Lima.
– La interreta foto prezentas la reflugantajn al Pollando cikoniojn, kion ili entreprenis jam antaŭ kelkaj tagoj. La hodiaŭa dato estas tute aparta – komenciĝas la Printempo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D