En la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, kiu hodiaŭ estas d-ro Marc Bavant el Francio ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano memorigante lian partoprenon en la Interlingvistikaj Studoj, sekve doktoriĝon en Amsterdamo kaj la nunajn studojn pri la elama lingvo. Ni mallonge parolas pri la gvidataj de li du sekcioj pri lingvistiko kadre de la 4-a Interlingvistika Simpozio, finante la interparolon per kelkaj opinioj pri la varsoviaj E-elsendoj, kies aŭskultanto li estis kaj – kiel evidentiĝas – daŭre jen kaj jen estas.  El la elsendo 07.11.2017 – 10’58”