Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 695-a E_elsendo el la 24.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la lasta Interlingvistika Sesio en Poznano kaj Arkones, Suso Moinhos el Hispanio. Ni interparolas pri lia finverko de la finiĝinta trijara studado kaj la plej lastaj literaturaj planoj kaj efektivigaĵoj, kiel lia tradukkontribuo al plurlingva eldono de „Pergameno Vindel”.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la populareco de polaj nutraĵoj lande kaj eksterlande kaj pri la kreskanta aĝo de la eŭropuniaj civitanoj.
– En la scienca bulteno ni informas pri ne nur malkomfortiga efiko de la vintra kaj somera tempoŝanĝoj kaj pri gluaĵo revoluciiganta operaciojn ĉe tiaj organoj kiel pulmoj, koro, angioj.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton de KTP „Ĉe la fonto de Gandesa” el ĝia CD „Kaj tiel plu” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon rilatas al la interparolo kun Suso Moinhos kaj prezentas pergamenon Vindel kun 7 mezepokaj galegaj-portugalaj poemoj, kiuj estas aperontaj en plurlingvaj tradukoj, inkluzive de Esperanto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 24.10.2017

  • Marc Bavant skribis:

    Dankon pro la simpatiplena intervjuo de Suso Moinhos, kiu efektive liveris interesan kaj ekvilibran prelegon dum la ĵusa interlingvistika simpozio. Mi ŝatis ankaŭ la duan temon de tiu intervjuo, nome pri la pergameno Vindel, kaj esperas, ke vi iam povos informi nin pli pri ĝi.

    Amike,
    Marc

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *