Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 689-a E_elsendo el la 03.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hieraŭ en plimulto de la polaj altlernejoj komenciĝis la nova akademia jaro. Reference al ĝi ni proponas interparolon kun Michael Farris el Adam Mickiewicz-universitato, kiu estas de multaj jaroj lekcianto de ĉi tiu altlernejo, ankaŭ esperantisto. Dum la septembra 4-a Interlingvistika Simpozio li krom aktivi en la organiza komitato gvidis i.a. la sekcion pri lingva politiko. Tiu temo, sed ne nur, estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la nova studenta jaro kaj diskutataj reformoj. Krome ni rilatigas nin al eventoj el eksterlando, el Katalunio.
– En la scienca bulteno ni donas la atenton al la saniga efiko de tri kafotasoj tage kaj al la nunjara Nobel-premio pri fiziologio kaj medicino koncernanta la tiel nomatan „biologian horloĝon”.
– En la programo ni uzas la koncertan prezenton de la kanto „Jen nia mondo” en la plenumo de „La kompanoj”.
– La interreta foto prezentas la nunjarajn Nobelpremiitojn pri fiziologio kaj medicino.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 03.10.2017

  • Carlos Spinola skribis:

    Precisigoj al la novaĝoj pri Katalunio en Pola Retradio la 3/an de oktobro..

    Ekde 1978 Hispanio estas demokratio kaj jura ŝtato kiu regas ĉiujn siajn regionojn, ankaŭ Katalunion, kiu eĉ estas unu el la plej riĉa kaj favorigita. La Konstitucio de 1978, estis favore kaj plimulte voĉdonita en la tuta ŝtato, ankaŭ en Katalunio. Ties politika aŭtonomeco ne estas malpli granda ol tiuj de aliaj regionoj, tute kontraŭe, ĝi havas eĉ pli. La kataluna lingvo-problemo ne plu ekzistas, ĝi estas devige instruita en ĉiuj lernejoj. Ne nur tio, ĝi estas la devige instruiga lingvo en ĉiuj publikaj lernejoj kaj infanĝardenoj, fakte eĉ altrudante ĝin al pli ol duono de la infanoj, kiuj “ankoraŭ” restas denaskaj kastilia-hispanparolantoj. Tamen tio estas leĝa de laŭ la hispana leĝaro.

    Tamen nun la nacionalistaj partioj, dum multaj jaroj regantaj tiun regionon kaj kontrolantaj ties eduksistemon, alvokis neleĝan referendumon por la secesio de la regiono. Tio signifas fari puĉon kontraŭ la hispana ŝtato kaj kontraŭ la hispana konstitucio, kiu en ĝia 2-a artikolo proklamas: “La Konstitucio baziĝas sur la nedisigebla unueco de la hispana Nacio, patrujo komuna kaj ne dividebla de ĉiuj hispanoj, kaj agnoskas kaj garantías la rajton je aŭtonomeco al la nacianecoj kaj regionoj, kiuj konsistigas ĝin kaj je la solidareco inter ĉiuj ili”. La konstitucio modifiĝeblas, sed laŭleĝe kaj kun la interkonsento de la hispana popolo, sed ne kontraŭleĝe altrudata de unu parto, kio estus kontraŭ ŝtata puĉo.

    Pro tio la Hispana Konstitucia Kortumo deklaris tiun referendumon neleĝa, kaj juĝisto el la Supera Kortumo el Katalunio ordonis, ke ĝi estu malpermesita de la regiona kaj ŝtata polico. Bedaŭrinde la regiona polico, kontrolita de la sendependista registaro, ne obeis kaj la ŝtata malfrue devis agi por fermi voĉdonejojn kaj konfiski ties voĉdonan materialon, laŭ la juĝistaj ordonoj. Ili nur povis fari tion en kelkaj malmultaj voĉdonejoj kaj la sendependistoj povis voĉdoni amase.

    En tiu kadro okazis ĉiuj konfrontoj, en kiuj la policistoj, penante apartigi la koncentritojn, estis insultitaj, kraĉitaj kaj eĉ atakitaj. Bedaŭrinde inter la koncentritoj estis infanoj kaj maljunuloj, kiujn ankaŭ kunvokis intence la sendependistoj por agi kiel homa-ŝildoj. Finfine estis vunditoj en ambaŭ flankoj. La sendependistoj alvokadis el ĝiaj amaskomunikiloj por ke ĉiui iru al la sanservoj por denunci eĉ la minimuman baton. Ili troigis parolante pri miloj, poste pri centoj da “vunditoj”, sed finfine esis nur kvar, du enhospitaligitaj, unu el ili grizaĝulo kiu suferis koratakon kaj estis helpita de la polico. Ankaŭ inter la policistoj estis vunditoj, kiujn preskaŭ neniam oni mencias.

    Certe la sendependistoj estis multe pli fruaj kaj lertaj por montri bildojn de polica perforto, sed la plej impresaj el ili montriĝis falsaj kaj apartenantaj al aliaj konfrontoj de la propra regiona polico en aliaj agoj. Vidu: http://www.lemonde.fr/les-decodeurs/article/2017/10/02/violences-policieres-en-catalogne-attention-aux-images-trompeuses_5194905_4355770.html

    Tiu referendumo okazis kontraŭleĝe kaj sen minimumaj garantioj de neŭtraleco. Pro tio la rezultaj nombroj, kiujn la sendependista regiona estraro publikigis, absolute ne montras la konsiston de la kataluna loĝantaro, sed nur de tiuj kiuj sekvis la alvokon de la sendependista registaro, kiuj kompreneble amase jesis.

    Dum la sekvantaj semajno multaj el la plej gravaj entreprenoj kaj firmaoj, ŝanĝis ties sidejon for de Katalunio timante la proklamon de altruda neleĝa secesio, kiu forigos Katalunion for de la jura ŝtato kaj eĉ de la Europa Unio.

    Dimanĉon la 8-an de oktobro centoj da miloj da katalunoj manifestaciis en Barcelono sub la konstitucia flago montrante, ke vasta parto da katalunoj estas kontraŭ la secesio ka ne sentas sin reprezentitaj de la puĉista regiona registaro. La nobel-premiito Mario Vargas Llosas verve finis tiun agon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *