Novaĵoj

Iom pri la civila stato de poloj

Enretigita de: | Sept 12, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Antaŭneloge (junio 2017) la opinisonda centro CBOS okazigis interesan sociologian enketon pri la civila stato de poloj. Evidentiĝas laŭ ĝi, ke plimulto de plenkreskuloj civile liberaj ne superis la 24-an vivojaron. Temas pri 41 procentoj de la enketitoj. En la aĝogrupo 25-34 jaroj tiu elcento egalas al 39 procentoj. Civile libera estas ĉiu oka persono en la aĝogrupo inter la 35-a kaj 44-a vivojaroj. En tiu grupo temas pri 13 procentoj  de personoj. 7 procentoj de personoj civile liberaj havas 45 kaj eĉ pli da vivojaroj. Kompare al la situacio de antaŭ 12 jaroj malkreskis la nombro de homoj civile liberaj en la aĝogrupo de 18-24 vivojaroj kaj kreskis en la aĝogrupo inter la 25-a kaj 44-a vivojaroj.  56 procentoj de personoj civile liberaj ne havas vivpartneron, ĉiu kvara (24 procentoj) tenas neformalajn ligojn kaj preskaŭ ĉiu kvina en tiu grupo flegante neformalajn kontaktojn ne kunloĝas kun sia partnero. Plimulto de plenkreskuloj civile liberaj loĝas kun siaj geaptroj (58 procentoj), 42 procentoj loĝas memstare. Preskaŭ ĉiun kvaran personon eblas difini kiel tipan solulon. 19 procentoj loĝas sen la gepatroj, sed en la akompano de partnero aŭ aliaj kunloĝantoj. Samtempe kompare al 2005 malkreskis elcento de plenkreskuloj civile liberaj loĝantaj kun la geaptroj. Duobliĝis tiu de personoj loĝantaj solece aŭ kun personoj aliaj ol la geaptroj. Plimulto de personoj civile liberaj estas finance plene sendependaj disde la geaptroj kaj tiu elcento estas ĝenerala en la aĝogrupo ĉirkaŭprenanta personojn super la 45-a vivojaro.

El la elsendo  12.09.2017. Legas Milada – 2’37”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526383

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj