Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 675-a E_elsendo el la 08.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Per la hodiaŭa sonmaterialo laŭvican fojon ni referencas al la varmaj tagoj de la Seula UK. Ĉi-foje reference al la diversmaniere elstarigata Zamenhof-Jaro 2017. Tial nia akompana al la programinfomo foto prezentas la kovrilpaĝon de la broŝuro spegulanta la ekspozicienhavon de la Pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, „Zamenhof – la kreinto de Esperanto”. Ni interparolas krome pri diversaj eventoj lige kun la Jaro en Kubo, kun reprezentanto de KEA, Alberto Fernández-Calienes Barrios.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la starpunkto de Japanio pri minacoj ligitaj kun la Norda Koreio, al Centro de Polusaj Esploroj en Toruno kaj pri la nunjara turisma rekordo en la salminejo Wieliczka.
– La scienca rubriko koncentriĝas pri la demando ligita kun neceso zorgi pri la cerbolerteco same kiel pri aliaj organoj de la homa organimso.
– En la programo ni memorigas la parodian kanzonon de Georgo Handzlik pri la E-klubo Verda Stel’
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 08.08.2017

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Bonega intervjuo, kiu klare montras la viglecon de la kuba movado. Espereble la 9-a Tutamerika Kongreso en februaro 2018 estos plene sukcesa!

  • Georgo Ruszkiewicz skribis:

    Precipe impresis min la afisxo pri Zamenhof de la pola Ministro de Eksterlandaj Aferoj. Rilate al tio mi havas iun ne tute rektan rimarkigon: antau eble unu, du jaroj cirkulis en la interreto onidiroj ke la nuna Europa Komisiono neglektante jam la pretan lingvoprojekton ellaboritan de Zamenhof, komisiis al lingvospecialistoj ellabori alian lingvoprojekton por Europo. Mi konjektas ke por la alta Komisiono Esperanto au/kaj ne estas suficxe okcident-europa, au/kaj Zamenhof tro orient-europa estis. Bedaurinde nia alta Europa Komisiono sxajnas precipe en lasta tempo reprezenti tro videble nur unu parton de Europo, nome tiun pli fortan ekonomie kontrau la eks- socialismaj landoj – iamaj satelitoj de Sovetunio (pro la postmilitaj interkonsentoj de la grandaj sxtat-potencoj ). Ni esperantistoj devas pacienci gxis la personelaj sxangxoj en la alta Europa Komisiono kaj la reformoj de la tuta Europa Unio cele al pli granda kontrolo super la cxion-pova Komisiono kaj por gxia pli honesta kaj justa funkciado. Krom Polio ankau Francio volas reformi la Europan Union. Gxia nova prezidento Macron same juna kaj edukita kiel la pola prezidento Duda, volas ne nur haltigi la aktualajn tendencojn de la alta cxion-pova Komisiono sed cxefe reformi la tutan putran sistemon, kiu naskis tiun regxan majestan klason de europaj teknokratoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *