Ludu

La 675-a E_elsendo el la 08.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Per la hodiaŭa sonmaterialo laŭvican fojon ni referencas al la varmaj tagoj de la Seula UK. Ĉi-foje reference al la diversmaniere elstarigata Zamenhof-Jaro 2017. Tial nia akompana al la programinfomo foto prezentas la kovrilpaĝon de la broŝuro spegulanta la ekspozicienhavon de la Pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, „Zamenhof – la kreinto de Esperanto”. Ni interparolas krome pri diversaj eventoj lige kun la Jaro en Kubo, kun reprezentanto de KEA, Alberto Fernández-Calienes Barrios.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la starpunkto de Japanio pri minacoj ligitaj kun la Norda Koreio, al Centro de Polusaj Esploroj en Toruno kaj pri la nunjara turisma rekordo en la salminejo Wieliczka.
– La scienca rubriko koncentriĝas pri la demando ligita kun neceso zorgi pri la cerbolerteco same kiel pri aliaj organoj de la homa organimso.
– En la programo ni memorigas la parodian kanzonon de Georgo Handzlik pri la E-klubo Verda Stel’
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D