Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 661-a E_elsendo el la 23.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia nunsemajna vendreda programo ni denove proponas felietonon el la ciklo Koninda Polo. Hodiaŭ ni parolas pri Stefan Szolc-Rogoziński, kies 155-a naskiĝdatreveno pasis nunjare. Li estas unu el la plej grandaj polaj mondvojaĝantoj, kiu entreprenis i.a. esplorekspediciojn en la profundon de Kamerunio.
– Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjaraj distingitoj per la premio de la Papa Kulturkonsilio „Per Artem ad Deum” kaj al lanĉota omaĝbenko de pola poeto Władysław Broniewski en lia naskiĝurbo Płock.
– La E-komunuma rubriko estas dediĉita al la du forpasintaj E-agantinoj el Pollando. Halina Matsumoto (familie Dastych) estis la edzino de Teruo Matsumoto, kun kiu ŝi fondis E-familion edukante kiel esperantistojn ankaŭ siajn du filojn. Junaĝe ŝi aktivis en la esperantista studenta movado. Ewa Siurawska i.a. establis la E-aranĝon en Koszalin Ĉebalta E-Printempo. Dum la varsovia UK, kiel LKK-ano pri kulturo ŝi brile sukcesis aranĝi buntan kulturan programon konsistantan el 112 eventoj, kiujn partoprenis 800 artistoj.
– Fine aŭdiĝas Leterkesto.
– La arkiva foto el 1885 akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj rilatas polan ekspedicion kun Stefan Szolc-Rogoziński en Afriko.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 23.06.2017

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Mi kore dankas! Al miaj modestaj du demandoj (pri lingvoinstruado) la eminenta parolisto respondis per tuta prelego! Vere pensigaj estas liaj vortoj. Mi ŝatus de tempo al tempo aŭskulti de li praktikajn konsilojn pri tiu grava temo, kiu certe interesas normalajn Esperantistojn. Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *