Ludu

La 661-a E_elsendo el la 23.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia nunsemajna vendreda programo ni denove proponas felietonon el la ciklo Koninda Polo. Hodiaŭ ni parolas pri Stefan Szolc-Rogoziński, kies 155-a naskiĝdatreveno pasis nunjare. Li estas unu el la plej grandaj polaj mondvojaĝantoj, kiu entreprenis i.a. esplorekspediciojn en la profundon de Kamerunio.
– Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjaraj distingitoj per la premio de la Papa Kulturkonsilio „Per Artem ad Deum” kaj al lanĉota omaĝbenko de pola poeto Władysław Broniewski en lia naskiĝurbo Płock.
– La E-komunuma rubriko estas dediĉita al la du forpasintaj E-agantinoj el Pollando. Halina Matsumoto (familie Dastych) estis la edzino de Teruo Matsumoto, kun kiu ŝi fondis E-familion edukante kiel esperantistojn ankaŭ siajn du filojn. Junaĝe ŝi aktivis en la esperantista studenta movado. Ewa Siurawska i.a. establis la E-aranĝon en Koszalin Ĉebalta E-Printempo. Dum la varsovia UK, kiel LKK-ano pri kulturo ŝi brile sukcesis aranĝi buntan kulturan programon konsistantan el 112 eventoj, kiujn partoprenis 800 artistoj.
– Fine aŭdiĝas Leterkesto.
– La arkiva foto el 1885 akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj rilatas polan ekspedicion kun Stefan Szolc-Rogoziński en Afriko.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D