Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 637-a E_elsendo el la 02.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo estas dediĉita al unu el la plej elstaraj polaj komponistoj, Karol Szymanowski, kies 80-a mortodatreveno pasis la 29-an de marto.
– La komencaj kulturtemaj informoj rilatas al la gastkoncertoj de la pola ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk” dum Dollywood Festival of Nations en Tennessee, Usono kaj al la ekspozicio en la varsovia Chopin-muzeo dediĉita al ŝatokupo de Chopin, kiu estis opero.
– La nunsemajnaj E-komunumaj informoj koncernas ĵus publikigitan poemaron de la hispana poetino María Ángeles Maeso en la dulingva, hispana-esperanta versio en la eldonejo Lastura http://lastura.es/, aĉeteblan ankaŭ en la hispanaj vendejoj. Ni informas krome pri Semajno de Turismo kaj Kulturo en la hispana Tossa de Mar, kiu okazos ĉi-aŭtune (https://kulturcentro.blogspot.com.es).
– Muzike ni citas el unu el la sileziaj popolaj kantoj en la plenumo de la ensemblo „Śląsk”, el la komponaĵo de Karol Szymanowski „Harnasie” (Montarrabistoj) kaj fine el la komponaĵo de Chopin inspirita de opero de Mozart. Aŭdiĝas krome popola kataluna muziko.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la scenon el la baleto de Karol Szymanowski „Harnasie”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 02.04.2017

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Post tiu bona programo, mi ekscivolis pri la granda pola komponisto Szymanowski. Mi tuj konsultis mian muzikretejon kaj trovis tie plurajn liajn komponajhojn. Belegan nokturnon mi do auskultis! Mi dankas vin por la indiko. Bonvenus pliaj similaj indikoj el la richa pola kulturo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *