Ludu

Kruszwica – urbo de legendoj estas la laŭvica koninda loko, kiun ni prezentas en la 294-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni prezentas kulturajn informojn – jen pri nova signalo anonconta la semajnfinojn en Varsovio, jen pri ekspozicio dediĉita al fama klasika pentraĵo „Knabino kun perlo” en Szczecin. En E-informo ni prezentas novajn korespondantojn de Akademio de Esperanto. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Novaĵoj kaj la felietono estas legeblaj kaj aŭskulteblaj paralele en koncernaj rubrikoj. Daŭras tempo de kristnaskaj kantoj, ni prezentas du en la E-versioj. Malnovan polan kantas Remigiusz Kossakowski, la alia estas tute nova kaj originala. Muzikon komponis kaj kantas SoNori, la vortojn verkis Aleksandra Wanatuki.