Ĉi-foje mia intenco gesinjoroj ne estas logi vin al iu aparta loko, sed mallonge prezenti eĉ 7 lokojn, kiuj laŭ la legantoj de la monatrevuo „National Geographic Traveler” meritas la epiteton nova mirloko de Pollando. Ne temas pri lokoj novaj, sed ĝis nun iom ne sufiĉe konataj  tamen ĉiel vizitindaj. Jam la trian fojon la revuo organizis konkurson, en kiu estas proponitaj eĉ 32 lokoj – po du el ĉiu vojevodio. Ĝis la fino de septembro oni rajtis voĉdoni sendante al la redakcio poŝtelefonajn mesaĝojn.  Pri kelkaj lokoj gesinjoroj vi jam aŭdis en niaj elsendoj, pri kelkaj ne. Nia tasko estos iujn el tiuj novaj vizitindaj lokoj al vi prezenti.

Plej multajn voĉojn akiris Kraków-valetoj en la suda Pollando. Ne mirige, kiu jam foje venis tien – tiu revenos plurfoje. Motivoj estas kelkaj. Bela tereno kun pluraj valoj, ravinoj kaj riveroj, krome ravaj panoramoj ne cedantaj al tiuj en la plej belaj naciaj parkoj de Eŭropo. Logas bonegaj biciklaj vojetoj kaj itineroj por piedirantoj dank’ al kiuj eblas aliri la plej gravajn atrakciaĵojn.  Temas i.a. pri la Vesperta Kaverno, klostro en la loko Czerna, kastelruino en la valo de Kluczwoda aŭ biendomo en Garlica Murowana.

La duan lokon en la plebiscito akiris la Centra Muzeo de la Teksa Arto en Lodzo en la centra Pollando. Sufiĉas suriri la pavimitan per la ŝtonoj buloj strateton, preterpasi malnovan someruman vilaon, la preĝejon de sankta Andreo Bobola aŭ historian tram­haltejon, por tuj eksenti la etoson de la antaŭmilita urbo. Verdire temas pri la subĉiela muzeo de malnova ligna arkitekturo, kiu estas parto de la Centra Muzeo de la Teksoarto. Temas pri la plej granda ĉi-speca objekto en Eŭropo.

Laŭvica loko meritanta nian viziton estas la Kastela Altaĵo en Cieszyn en la sudo de la lando. Kvankam en la 13-a jarcento Cieszyn estis la ĉefurbo de la Cieszyn-Princolando kaj eblas i.a. viziti la rotondon de sankta Nikolao, sed la kastelo estas vizitebla unuavice pro tio, ke hodiaŭ ĝi fariĝis la centro de la pola dezajno. Ne nur en Pollando famas vitraĵoj el Krosno kaj ĝuste la 4-an lokon okupis Centro de Vitra Heredaĵo en ĉi tiu urbo en la suda Pollando. Eblas tie rigardi la procezon de la vitro­prilaboro, elfarado kaj ornamado de vitraĵoj.  Sub la rigardo de la vizitano kreiĝas eksterordinaraj vitraj artverkoj, aldone vizitano mem povas provi elfari sian florpoton aŭ glason.

La kvinan lokon en la plebiscito akiris Granda Sinagogo en Tykocin  el 1642 en la orienta Pollando, unu el la plej malnovaj kaj interesaj en la tuta lando. Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis juda kultura centro. Rekonstruita en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi nun estas Muzeo de la Juda Kulturo.

La antaŭlastan lokon en la nunjara plebiscito akiris la 16-jarcentaj polikromi­aĵoj en la gotika preĝejo de sankta Jakobo Apostolo konstruita en 1250-a jaro en la loko Małujowice La interno de la preĝejo estas preskaŭ tutece kovrita per koloraj mezepokaj murpentraĵoj, kiuj servis por skrib­malpovaj kamparanoj kiel la Biblio.

Kaj fine la lasta loko, t.e. la 7-a loko. Temas  pri la Kastelo de la Sileziaj Piastdinastiaj Princoj en Brzeg. Konstruita en la 13-a jarcento en la 16 ĝi ricevis renesancan karakteron. Laŭ legendo en la kastela puto centre de la korto fojfoje eblas ekvidi la vizaĝon de unu el la posedintoj de la kastelo princo Jerzy la 2-a. Nun en la kastelo troviĝas Muzeo de la Sileziaj Piastdinastiaj Princoj.

 El la elsendo 08.11.2013. Legas Barbara