Mondfama geologia esploristo – sed unuavice genia ostologo preskrib­inta ĉi-sfere unu el la  plej brilaj paĝoj de la sciencistaj atingoj en la 2-a duono de la 19-a jarcento – jen laŭvica koninda polo, Jan Czerski.

Czerski-Montoj estas  la plej granda montoĉeno en la nordorienta Siberio longa 1500 kilometrojn kaj alta ĝis 3147 metroj super la marnivelo. Czerski-Montoj en Transbajkalo estas la montoĉeno longa 800 kilometrojn kaj alta ĝis 2119 metroj super la marnivelo.  La Monto de Czerski – estas la plej alta pinto de la Bajkalaj Montoj alta 2572 metrojn super la marnivelo. La Pinto de Czerski alta 2090 metrojn super la marnivelo estas unu el la plej altaj montopintoj de la montoĉeno Chamar-Daban. La roko de Czerski – estas la pinto de la Apudmara Montokresto apud Listwianka, populara turisma panoramejo al la Bajkala Lago kaj la fontoj de la rivero Angara. La valo de Czerski etendiĝas laŭe de la rivero Kandat en la montaro Sajany (Sajanoj). La urbeto Czerski kun pli ol 3 mil loĝantoj troviĝas apud la malsupra riverfluo de Kolima. Czerski-Akvofalo troviĝas en la river­branĉaro de la rivero Angara. La spuroj de la nomo de Jan Czerski estas krome deĉifreblaj en la natursciencoj. Nome Osteolepis Tscherski – estas la nomo de arkeologia fiŝfosaĵo el la sudo de Krasnojarska Provinco, dum Leperdiria Czerskii estas kankro trovita ĉirkaŭ la Novsiberiaj Insuloj.

La nomo de Jan Czerski ŝpiniĝas tra ĉiuj ĉi nomoj kiel omaĝo honore al la pola sciencisto, geologo, paleontologo, arkeologo, konanto kaj esploristo de Bajkalo kaj la montaro Sajanoj. Unu el la grandaj polaj esplorantoj de la Orienta Siberio.

Li estis la dua infano de Dominik kaj Xenia Czerski naskiĝinta la 15-an de majo 1845 en la loko Swolno, de kie kiel 12-jarulo li estis direktita o al Vilno, kie li lernis en gimnazio kaj sekve en Nobela Instituto. Tie li krom la rusa, kiel lekcia lingvo, li brile ekregis la francan kaj la germanan. Kiel multaj polaj patriotaj junuloj Jan Czerski partoprenis la Januaran Insurekcion 1863. Post iu malsukcesa  batalo kontraŭ rusoj li estis malliberigita, senigita je statuso de nobelo kaj sendita en la profundon de Siberio. Lia ekzilejo fariĝis Omsk, kie junaj poloj fokusiĝis ĉirkaŭ inĝeniero Bronisław Marczewski. Estis li, kiu vekis inter la polaj ekzilitoj sciencajn interesiĝojn, vastigis iliajn horizontojn kaj unuavice instruis fidelecon al la etikaj reguloj eĉ en la plej ekstreme malfaciaj momentoj de mallibereco. Tie Jan Czerski estadis 6 jarojn. En tiu periodo kune kun Georgij Potanin, devene kozako, kiun logis la sciavida pola ekzilito, ili kreis kolekton da rokoj kaj mumifikitaj objektoj. Tio estis pruvo, ke Omsk kreiĝis en la loko kun kontinent­akva kaj ne la mara bazo. Tiam neniu el esplor­centoj en la cara Rusio konsideris tion serioze.

En 1869 Jan Czerski reakiris la liberecon, sed daŭre estis traktita kiel politika malliberigito. Li ne ricevis permeson reveni al Pollando, nek entrepreni universitatajn studojn, sed oni allasis, ke li forlasu Omsk kaj ekloĝu en Irkuck, kio okazis en 1871.  Tie li komencis ĉe aliaj polaj Siberi-ekzilitoj kiel Aleksander Czekanowski kaj Benedykt Dybowski neformalajn geologiajn studojn specialist­iĝante pri paleontologio kaj geologio. Dank’ al la subteno de tiuj polaj ekzilitoj-sciencistoj Czerski ricevis rimedojn por la esploroj en la montaro Sejanoj kaj Iruck-regiono. En la jaroj 1871-83 li partoprenis vicon da geologiaj ekspedicioj. Apartan atenton li donis  al la esplorado de geologio de la Bajkala Regiono, al la difino de la  genezo de la lago kaj prilaboro de la geologia mapo de Bajkala ĉirkaŭaĵo. En la jaroj 1872-76 li estis estro de la Siberia Filio de la Cara Geografia Societo. Dank’ al siaj pluraj terenaj esploroj kaj memstaraj priskriboj de la kolektoj venantaj al la filio, rolanta  kiel muzeo Jan Czerski en la daŭro de malmultaj jaroj estis agnoskita specialisto pri siberiaj esploroj. Li prezentis novajn paleontologiajn prilaboraĵojn rilate al la praepoka faŭno, ekzemple mamutoj de apud rivero Biriusa kaj la origina virbovo el la regiono de Irkuco. En 1875 li malkovris multajn bestorestaĵojn en la kaverno de Niĵneudinsk. Tio denove estis tutece subtaksita kaj kolekto de ne­pritakseble valoraj objektoj forbrulis dum incendio de Irkuck en 1879. Tamen pro siaj bajkalaj laboroj Jan Czerski estis distingita per la ora medalo de la Rusa Scienakademio. Pro sia geologia mapo de Bajkalo li ricevis premion en Bolonjo.

En 1883 Jan Czerski estis ĉirkaŭpren­ita per plena amnestio. Li reakiris la nobelan statuson kaj klopodis pri redono de la familia bieno, kiun li perdista  sojle de sia  ekzilo al Siberio. En 1885 li povis kun sia edzino Marwa Ivanowna ekloĝi en Petersburgo. Tie  dum 5 jaroj Jan Czerski laboris por la tiea Sciencakademio okupiĝante pri la plejstocenaj mamuloj. En la jaroj 1885-1886 li ekzamenis kaj priskribis 2500 ostojn.  Tiuj laboroj alportis al li la plej grandan internacian famon.

En 1891  aperis libroforme lia plej granda verko – monografio pri la mumifikita faŭno de Siberio. Samjare Jan Czerski fariĝis estro de la geologia ekspedicio, kies tasko estis geologia pri­dokumento de la nordorienta Siberio. Czerski partoprenis ĝin kun sia edzino, science orientita, talenta memlernantino. Dum ĉi tiu ekspedicio li malsaniĝis, sed malgraŭ tio kaj malgraŭ malpliboniĝantaj veter­kondiĉoj li ne rezignis pri esploroj.  En ilia daŭro, en majo 1892 Czerski mortis. Lia korpo por eterne ekripozis sur la alta bordo de la rivero Kolima.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Tomek