Ludu

7 novajn mirlokojn en Pollando rekomendis la legantoj de “National Geographic Traveler”. Mallonge ni prezentas ilin en la felietono pri vizitindaj lokoj. Per aktualaĵoj ni referencas al la proksimiĝanta 95-a datreveno de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando, solenota la 11-an de novembro. Tiutage en Varsovio komenciĝas la Klimata Konferenco. Samtage en la fora Pekino finiĝas Festivalo de la Pola Kulturo. Tio estas pliaj temoj de la aktualaĵoj.  E-informoj enhavas malĝojan informon pri la forpasinta Lena Karpunina. Ni informas krome pri nova E-kurso en la Jagelona Universitato gvidata de Maria Majeczak: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview

Aktualaĵoj kaj felietono el la 280-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.