Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Pola sciencista kadro

La unuan fojon nunjare oni solenis Tagon de la Pola Scienco. Tiuokaze estis publikigitaj donitaĵoj pri la pola scienca kadro, el kiuj rezultas, ke ni havas 81 mil 500 esploristojn laborantajn en 645 centroj. Temas pri 132 publikaj altlernejoj kaj 248 nepublikaj, 115 esplorinstitutoj, 77 institutoj de la Pola Sciencakademio, 16 ekleziaj altlernejoj, 3 internaciaj institutoj  kaj 55 aliaj. Plej multaj esploristoj laboras en publikaj altlernejoj, 62 mil. En esplorinstitutoj temas pri 7,6 mil laborantoj, en la strukturoj de la Pola Sciencakademio laboras 5,4 mil esploristoj, kaj en nepublikaj altlernejoj laboras preskaŭ 4 mil eplorantoj. La ekleziaj altlernejoj enlaborigas 1,3 mil esploristojn. Al la titolo de esploristo aspiras ankaŭ multaj studentoj kaj doktoriĝantoj.  En Pollando estas ĉirkaŭ unu miliono 200 mil studenojn kaj 39 mil doktoriĝantoj. La Tago de la Pola Scienco emfazas rekonon por la polaj sciencistoj kaj celas esti por ili inspiro sekvi la spurojn de la plej renomaj polaj esploristoj, firmigi la ĝeneralan interesiĝon pri la scienco. Kiel la dato de la tago estis difinita la 19-a de februaro, la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernk.

El la elsendo 17.03.2020. Legas Tomek – 1’38”

Neforigenda graso

En la periodaĵo „Scientific Reports” usonaj sciencistoj el Michigan State University prezentis nekonatajn pli frue pruvojn pri grava rolo de graso por konservi sanajn sangovojojn. Temas pri la ĉirkaŭvaskula grasohisto. Ĝi ebligas al la sangovojoj kaze de neceso sin malstreĉi. Tio similas al vastiĝo de la urina veziko sekve de ĉiam pli grandkvanta ene de ĝi likvaĵo. La esploroj pri ĉirkaŭvaskula grasohisto elmontris, ke dank’ al ĝi vaskulo foruzas en sia funkciado malpli da energio kaj ne spertas streson. Ĝis nun la rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto estis ignorata kaj traktata kiel grasorezervujo. La nunaj esploroj sugestas, ke ĝi povas esti integra parto de niaj sangoportaj vojoj. Do necesas  alimaniere konsideri tion, kio estas funkciecaj vaskuloj, kaj kio en ili povas misfunkci ekzemple kaze de hipertensio. La malkovro de nekonata rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto povas indiki novajn esplorvojojn koncerne terapion de tiaj malsanoj de la sangocirkula sistemo kiel skleroto, hipertensio, korinfarktoj.

El la elsendo 10.03.2020. Legas Tomek – 1’17”

Gravitado kaj teorio de kvantuma informado

La usona Fondaĵo de John Templeton atribuis subvencion  kun la valoro de pli ol 2 miliardoj da dolaroj al Internacia Konsorcio Quantum Information Structure of Spacetime. La gvidanta ĝin profesoro Carlo Rovelli estas la kunkreinto de lopa kvantuma gravito, monda aŭtoritatulo koncerne fizikon de la tempo kaj aŭtoro de volonte legataj popularsciencaj libroj. En la projekto daŭronta ĝis 2022 partoprenas kiel ĉefesploristo d-ro Jakub Mielczarek el la Fakultato de Fiziko, Astronomio kaj Aplikata Informadiko de la Jagelona Universitato. Krome la esplorojn kadre de la projekto partoprenos sciencistoj el tiaj centroj kiel i.a. Oksforda Universitato, Perimeter-Instituto en Kanado, Universitato de Pensilvanio, Hongkonga Universitato kaj la Unversitato de Aix-Marseille. La projekto esploros la signifon de la teorio de la kvantuma informado en la priskribo de gravitaj influoj. Tio ligiĝas kun fundamentaj problemoj, kiel la ebleco interpreti spactempon kiel manifestiĝon de kvantuma implikaĵo, ankaŭ kiel eblo la okazigi gravitajn eksperimentojn kun la uzo de kvantuma teknologio. Esploroj pri tiu ĉi temo estas jam gviditaj i.a. sub la gvido de doktoro Mielczarek en la kolektivo de Quantum Cosmos Lab de la krakova universitato. En la daŭro de la ĝisnunaj esploroj estis i.a. okazigitaj la unuaj en la mondo provoj de simulado de kvantuma gravitado kun la apliko de ekzistantaj superkonduktivecaj kvantumaj komputiloj. La ricevita subvencio ebligos plukonstrui vastan internacian ĉi-rilatan kunlaboron. Servos al ĝi i.a. internacia konferenco dediĉita al la simulado de gravita fiziko per kvantumaj komputiloj. Ĝi okazos en Krakovo en 2021. Celem projektu będzie zbadanie znaczenia teorii informacji kwantowej w opisie oddziaływań grawitacyjnych. Dotyczy to zarówno fundamentalnych zagadnień takich jak możliwość interpretacji czasoprzestrzeni jako przejawu splątania kwantowego, jak również możliwości przeprowadzenia eksperymentów grawitacyjnych z wykorzystaniem technologii kwantowych.

El la elsendo 03.03.2020. Legas Tomek – 1’58”

Neatendita komuneco inter loĝantoj de Afriko kaj Neandertala homo

En deoksiribonuklea acido, DNA de afrikaj loĝantoj sciencistoj konstatis mirigan kvanton de DNA de la neandertala homo. Laŭ la esploroj de Joshua Akey el Princeton University temas eĉ pri tri dekononoj de la genomo. Tiu konstato mirigis sciencistojn, ĉar neandertala homo ne vivis en Afriko. La plej novaj esploroj elmontras tamen, ke ilia genetika kodo trafis al Afriko kun la migranta Homo sapiens. Novaj esploroj, kies rezultoj estis publikigitaj en la periodaĵo „Cell” povas klarigi krome alian misteron. Kial inter la loĝantoj de la orienta Azio estas pli da DNA de la neandertala homo ol ĉe eŭropanoj. La esploroj de Akey konformas al la publikigotaj ekzamenrezultoj de Sarah Tishkoff, evolugenetikisto el University of Pennsylvania. Ankaŭ ŝi rimarkis en Afriko pli grandan ol atendite elcenton de DNA de la neandertala homo. El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 1’19”

Inteligentaj bandaĝoj kuracas longiĝajn vundojn

Usonaj sciencistoj deklaris, ke nova „inteligenta bandaĝo” povas plibonigi la klinikan protekton super personoj kun longiĝaj vundoj tiaj, kiel ulceroj, diabeta piedo, dekubito, brulvundoj. Ili estas la ĉefa kaŭzo de la membroamputoj, kiuj trafas ĉiujare milionojn da homoj en la tuta mondo. Samtempe pro ilia komplikeco la kuracado estas tre limigita. Aktuale grupo de esploristoj el la usonaj universitatoj de Connecticut,  Nebraska-Lincoln kaj Harvard Medical School projektis distance stiratan inteligentan pansaĵon, kiu povas precize dozi al la vundo diversajn medikamentojn sen la bezono de hejma vizito aŭ enhospitaliĝo. La procezo de vundcikatriĝo estas komplika kaj multetapa. Ĉe ĉiu el ili, t.e. ĉe diversaj stadioj de la historegenerado estas bezonaj aliaj medikamentoj. La novuma pansaĵo liveras necesajn medikamentojn kaj kio gravas ĝi ne devas esti daŭre ŝanĝata. Tra speciala platformo kuracisto distance kontrolas la liberiĝadon de medikamentoj, kiuj estas injekciataj helpe de miniaturaj etnadloj je kiuj estas ekipita pansaĵo. La ekzamenoj estis faritaj ĉe ĉelaj kulturlinioj, sekve ĉe musoj suferantaj diabeton kaj gravajn haŭtolezojn. Dank’ al la teknologio de inteligenta pansaĵo iliaj vundoj komplete cikatriĝis ne lasante postsignojn. Laŭ usonaj sciencistoj la inteligenta pansaĵo povas anstatui la aktuale ekzistantajn manierojn kuraci vundojn kaj malgrandigi la problemon de longiĝaj vundoj. Tio aparte gravas por homoj suferanaj la tiel nomatan diabetan piedon. El la elsendo 18.02.2020. Legas Barbara – 2’11”

La atento al reŭmatismaj malsanoj

Parolante pri reaŭmatismaj malsanoj ĝenerale oni pensas pri homoj grizaĝaj. Tamen suferas ilin ankaŭ infanoj kaj junuloj, sed plej ofte personoj inter la 30-a kaj 50-a vivojaroj.  Ili atakas ne sole artikojn, sed ankaŭ tiajn organojn kiel koro, renoj, pulmoj, okuloj kaj eĉ la nerva sistemo. La plej ofta problemo de malsanuloj estas doloro, kiu akompanas ilin dum la endormiĝado kaj vekiĝado. Kun tio ligiĝas la longiĝa laco, kiu ne pasas dumtage. La precizaj kaŭzoj de tiuj malsanoj ne estas konataj. La ekzamenadoj pruvas sole, ke ĉiuj ligiĝas kun la misfunkciado de rezistosistemo. Tamen temas pri nekuraceblaj malsanoj, kiuj en la daŭro de kelkaj jaroj povas kaŭzi tutecan neplenlertecon de pacientoj, aparte se malsanoj estas tro malfrue rekonitaj kaj malĝuste kuracataj. Nur laŭeble rapida diagnozo kaj ekkomenco de la kuracado donas ŝancon haltigi la malsanon kaj certigi laŭeble longan fizikan lertecon de koncerna paciento. La artikmalsanojn en Pollando suferas pli ol 9 milionoj da pacientoj,  alivorte ĉiu kvara polo.

El la elsendo 11.02.2020. Legas Maciek – 1’19”

 

Plengrasa aŭ sengrasigita lakto kaj obezeco

Sciencistoj el la Toronta Universitato kaj aliaj kanadaj sciencaj institutoj konstatis, ke infanoj trinkantaj plengrasan lakton estas minacitaj je malpli granda risko de aperonta ĉe ili tropezo kaj obezeco ol infanoj trinkantaj sengrasigitan lakton. Ili analizis 5862 sciencajn raportojn serĉante inter ili tiujn, kiuj koncentriĝis pri ligo inter graso en la lakto konsumata de infano inter la 1-a kaj la 18-a vivojaroj kaj aperanta tropezo kaj obezeco. 28 rilatajn esplorojn ili subigis al plia analizado. Pri tio ili raportis en la periodaĵo The American Journal of Clinical Nutrition. En 18 kazoj ili rimarkis ĉi tiun dependecon. Tio dubigas la aktualajn dietrekomendojn en multaj landoj, en kiuj oni konsilas al la infanoj lakton kun malgrandigita grasokvanto. La kanadaj esploroj havis dume observan karakteron. Por konfirmi ilin estas bezonaj pliaj esploroj. El la elsendo 11.02.2020. Legas Maciek – 1’11”

Atlantika fraterkulo pli inteligenta ol supozite

Britaj zoologoj rimarkis atlantikajn fraterkulojn utiligantajn planttigetojn. Tio okazis kaj sur Islando, kaj ĉe la bordoj de Kimrio. La birdoj aplikis ilin rilate sin mem. Sciencistoj supozas, ke la birdoj aŭ sin gratis aŭ tiamaniere forigadis parazitojn. Laŭ kolektivo de doktorino Annette Fayet, ĉi tiuj kazoj povas ilustri specifajn bezonojn aperantajn en apartaj cirkonstancoj. Tiu supozo ŝajnas esti des pli pravigita, ĉar la konstatita kazo sur unu el la islandaj insuloj okazis dum aparte granda invado de iksodoj. Ne eblas ekskludi, ke helpe de tigeto estis pli facile forigi parazitojn  ol per la uzo de la beko. La britaj sciencistoj ne ekskludas samtempe, ke iliaj konstatoj povas ŝanĝi opinion pri la inteligenteco de la maraj birdoj. Ili havas relative malgrandajn cerbojn kompare al la korpodimensio kaj tial ne estas taksataj kiel tro inteligentaj. Aliflanke atlantikaj fraterkuloj vivas en neprognozebla medio, en kiu solvado de ĉi specaj problemoj postulas kondutelastecon kaj lerton en lernado, parkerado kaj planado. Ĝis nun la unusolaj birdoj, pri kiuj estis sciate, ke ili uzas plattigetojn por sin grati estis papagoj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Gabi- 1’31”

Sunhorloĝoj sur la antikvaj mozaikoj

Ĝis nun oni asertis, ke ekzistas nur 7 antikvaj mozaikoj sur kiuj videbliĝas sunhorloĝoj. Pola esploristo, profesoro Marek Olszewski identigis 8 nekonatajn mozaikajn prezentojn de sunhorloĝoj denove analizante konatajn antikvaĵojn. La ekzamenitaj de li objektoj devenas ĉefe el la meditereanea regiono, i.a. Turkio, Italio, Jordanio, Francio aŭ Jerusalemo. Historiistoj kaj arkeologoj konis ilin de jardekoj. Sed ĝis nun sunhorloĝoj estis identigataj kun olivlampo, nilometro aŭ eĉ kolono kovrita de tolaĵpeco. Laŭ la pola arkeologo el la Varsovia Universitatao la ĝisnuna problemo kun identigo de tiuj objektoj ligiĝis kun tre skema prezento kaj apliko de specifa perspektivo. La ideo pri reinterpreto de la konataj mozaikoj aperis dum liaj laboroj pri unu el la 6-jarcentaj mozaikoj en Jerusalemo, malkovrita proksime al la Damaska Pordego, monumenteca enirego al la antikva urbo. Inter riĉe vestitaj virinoj troviĝas mistera objekto, kiun sciencistoj komence de la 20-a jarcento difinis kiel olivlampon aŭ kolonon. Post ĝisfunda analizo kaj komparo kun la malkovrita dum foslaboroj sunhorloĝo eblis konkludi, ke ĉi tiu mozaiko same kiel aliaj al ĝi similaj prezentas sunhorloĝon. Profesoro Olszewski identigis ankaŭ aliajn sunhorloĝojn. I.a. sur la tiel nomata Mapo el Madaba, grandega planka mozaiko nun troviĝanta en la kirko de sankta Georgo en Madaba, Jordanio. Ĝi bildigas mapon de la Proksimia Oriento en la bizanca epoko. La sunhorloĝoj estis tre ofte uzataj en la antikva epoko. Ili apartenas al la plej malnovaj mezuraj instrumentoj. La plej malnovaj devenas el la antikva Egipto. En la meditereanea regiono ili troviĝis same en la publikaj kiel ankaŭ en la privataj lokoj. El la elsendo 28.01.2020. Legas Barbara – 2’32”

Kontakto kun arto influas la vivodaŭron

Kuracado pere de arto ne estas ideo nova, sed plej ofte oni parolas pri ĝi en la kunteksto de la psika sano. La plej novaj esploroj de sciencistoj el University College London elmontras, ke eĉ sporada kontakto kun arto kelkfoje dum la jaro malaltigas riskon de tro frua morto je 14 procentoj. La esploroj rilatis al personoj pli ol 50-jaraĝaj. Laŭ sciencistoj kontakto kun arto estas unu el la faktoroj – krom sociaj ligoj – povantaj esence influi la plibonigon de la bonfarto kaj fizika sano. Al personoj, kiuj en plej signifa grado povas profiti pro la terapiaj valoroj de la arto apartenas tiuj, kiuj ne inklinas partopreni la kulturan vivon. Temas pri personoj i.a. solecaj aŭ suferantaj deprimon. La britaj esploroj sugestas krome, ke hobioj ligitaj kun la arto, kiel pentrado, desegnado, kolorigado, lernado de ludo per muzikaj instrumentoj ankaŭ povas pozitive influi la homan sanstaton. Senepende de individuaj kapabloj la krea, arta aktiveco helpas kontraŭbatali streson, rolas kiel specifa meditado kaj ebligas distanciĝi disde premrezonadoj ligitaj kun la aferoj de la ĉiutaga vivo.

El la elsendo 21.01.2020. Legas Gabi – 1’26”