En deoksiribonuklea acido, DNA de afrikaj loĝantoj sciencistoj konstatis mirigan kvanton de DNA de la neandertala homo. Laŭ la esploroj de Joshua Akey el Princeton University temas eĉ pri tri dekononoj de la genomo. Tiu konstato mirigis sciencistojn, ĉar neandertala homo ne vivis en Afriko. La plej novaj esploroj elmontras tamen, ke ilia genetika kodo trafis al Afriko kun la migranta Homo sapiens. Novaj esploroj, kies rezultoj estis publikigitaj en la periodaĵo „Cell” povas klarigi krome alian misteron. Kial inter la loĝantoj de la orienta Azio estas pli da DNA de la neandertala homo ol ĉe eŭropanoj. La esploroj de Akey konformas al la publikigotaj ekzamenrezultoj de Sarah Tishkoff, evolugenetikisto el University of Pennsylvania. Ankaŭ ŝi rimarkis en Afriko pli grandan ol atendite elcenton de DNA de la neandertala homo. El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 1’19”