En la periodaĵo „Scientific Reports” usonaj sciencistoj el Michigan State University prezentis nekonatajn pli frue pruvojn pri grava rolo de graso por konservi sanajn sangovojojn. Temas pri la ĉirkaŭvaskula grasohisto. Ĝi ebligas al la sangovojoj kaze de neceso sin malstreĉi. Tio similas al vastiĝo de la urina veziko sekve de ĉiam pli grandkvanta ene de ĝi likvaĵo. La esploroj pri ĉirkaŭvaskula grasohisto elmontris, ke dank’ al ĝi vaskulo foruzas en sia funkciado malpli da energio kaj ne spertas streson. Ĝis nun la rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto estis ignorata kaj traktata kiel grasorezervujo. La nunaj esploroj sugestas, ke ĝi povas esti integra parto de niaj sangoportaj vojoj. Do necesas alimaniere konsideri tion, kio estas funkciecaj vaskuloj, kaj kio en ili povas misfunkci ekzemple kaze de hipertensio. La malkovro de nekonata rolo de la ĉirkaŭvaskula grasohisto povas indiki novajn esplorvojojn koncerne terapion de tiaj malsanoj de la sangocirkula sistemo kiel skleroto, hipertensio, korinfarktoj.
El la elsendo 10.03.2020. Legas Tomek – 1’17”