POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Demisioj en Italio kaj Francio
La ĉefministro de Italio Matteo Renzi prezentis lunde sian demision post la malsukcesa dimanĉa referendumo. Sergio Mattarella, la itala prezidento ne akceptis ĝin petante frostigi ĝin ĝis momento kiam la parlamento akceptos novan buĝeton, kio estas okazonta ankoraŭ nunsemajne. Matteo Renzi antaŭanoncis sian demision, se li malgajnos la dimanĉan konstitucian referendumon. La registarajn proponojn de ŝanĝoj en la fundamenta leĝo rifuzis 60 procentoj de italoj. Hodiaŭ forlasis la postenon la franca ĉefministro Manuel Valss, kiu decidis kandidatiĝi en la prezidentaj balotoj, kiujn ne partoprenos la aktuala franca prezidento François Holland. Li povas kalkuli ne nur je la voĉoj de la maldekstrularo. La unua balotraŭndo okazos la 23-an de aprilo 2017. Partoprenos ĝin ankaŭ Mariane Le Pen el la Nacia Fronto kaj François Fillon. Kiel la nova ĉefministro de Francio estis nomumita Bernard Cazeneuve, la ĝisnuna ministro por la internaj aferoj.
El la elsendo 06.12.2016. Legas Krystyna – 1’13”
En la litova Sejmo Grupo solvonta problemojn de minoritatoj
Grupo de la 3-a de Majo, referencanta per sia nomo al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, t.e. poloj kaj litovoj kreiĝas en la litova Sejmo. Ĝia celo estos solvadi problemojn de la naciaj malplimultoj, inkluzive de la pola. La ideon prezentis la vicprezidanto de la konservativula partio, deputito Andius Kubilius kaj la koncernan petdokumenton subskribis 17 deputitoj el diversaj politikaj opcioj. En la dokumento estis reliefigite, ke Litovio bezonas novan, longperspektivan, ampleksan strategion en sia politiko rilate al la naciaj malplimultoj, ke en la nuntempa Litovio mankas komprenemo por la graveco de komuna historia kaj kultura heredaĵo. La dokumento substrekas, ke la reciprokaj rilatoj de Litovio kaj Pollando estas gravaj ne sole por la duflankaj rilatoj, sed ili aparte gravas pro la geopolitika sekureco. Establo de la parlamenta Grupo de la 3-a de Majo ne estas la unua iniciato de Kubilis, kiu celas solvi la problemojn de Vilno-regiono, en kiu plimulton havas poloj. Li proponis jam pli frue, ke el la ŝtata buĝeto en 2017 estu kovritaj kostoj – en la alteco de 200 mil eŭroj – de la retransmisiado de unu el popularaj polaj televidkanaloj.
El la elsendo 06.12.2016. Legas Maciek – 1’24”
Festo de la pola familio
Kiel la feston de la pola familio ĉefministro Beata Szydło taksis la proklamitan lastĵaŭde – per decida plimulto – leĝon favore al familio. La 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate – kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano – estas la ĉefaj premisoj de la leĝo pri la ŝtata helpo en la edukado de infanoj. Ĝi ekvalidos en aprilo 2016. La proklamitan leĝon envivigantan la programon „Familio 500 plus” prilaboris Ministerio por la Familio, Laboro kaj Socia Politiko. Ĝi estis anoncita en la antaŭbalota kampanjo de Juro kaj Justeco. Hodiaŭ laboras pri ĝi la Senato. La poredukan monhelpon por ĉiu dua kaj laŭvica familio ricevos ĉiu familio sendepende de sia bonstato. Ĝi estos elpagata ĝis la 18-a vivojaro. Pli frue proklamita leĝo de la nuna registaro rilate al la rajtoj de polaj familioj forigis la adminisracian devon direkti al elementaj lernejoj 6-jarulojn. Pri tio ekde la lernojaro 2016/17 decidos la gepatroj.
El la elsendo 12.02.2016. Legas Milada – 1’31”
Repatrujigo de poloj el la azia parto de eksa Sovetunio
La pola registaro prilaboris projekton de repatrujiga leĝo. Dum la plej proksimaj 9 jaroj al Pollando revenos pli ol 10 mil poloj loĝantaj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Dum la lastaj 25 jaroj revenis nur 5 mil personoj. La amendoprojekto de leĝo pri repatrujigo estis direktita nun por interministeriaj intertraktoj kaj sociaj konsultoj. La dokumento havas epokfaran karakteron. La unuan fojon la pola ŝtato intencas komplekse solvi la problemon de la samnacianoj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Aparte temas pri Kazaĥio, kie loĝas pli ol 900 mil personoj de la pola nacieco. La leĝo antaŭvidas establon de la rilata Konsilio, kiu fariĝos la centra organo okupiĝonta pri la repatrujiga procezo.
El la elsendo 30.11.2016. Legas Barbara – 1’02”
Pli da rimedoj por la Pola-Germana Junulara Kunlaboro
La buĝeta komisiono de Bundestag grandigis je unu miliono da eŭroj la kontribuon de la germana registaro al la buĝeto de la Pola-Germana Junulara Kunlaboro (PNWM) kaj ekde la 2017-a jaro ĝi egalos al 6 milionoj da eŭroj. La pola registaro pli frue grandigis sian subvencion por PNWM je unu miliono da zlotoj. Pollando subtenas la agadon de la pola-germana Jugendwerk per la kvoto de 18 milionoj da zlotoj (preskaŭ 4 milionoj 300 mil eŭroj). La organizaĵo Pola-Germana Junulara Kunlaboro de 25 jaroj ebligas al junaj poloj kaj germanoj konatiĝon kaj kunlaboron. Havante oficejojn en Varsovio kaj Potsdamo PNWM iniciatas, kromfinancas kaj aferkerne subtenas la polajn-germanajn junularajn renkontiĝojn. Ekde la 17-a de junio 1991, kiu estis samtempe tago de subskribo de la pola-germana traktato pri bona najbarado kaj amika kunlaboro, ĝi kromfinancis pli ol 70 mil renkontiĝojn kaj pli ol 2 milionojn 700 mil iliajn partoprenantojn.
El la elsendo 30.11.2016. Legas Milada – 1’30”
EK aprobis la polaj elspezojn por neprofitdonaj minejoj
Eŭropa Komisiono aprobis la destinon de preskaŭ 8 miliardoj da zlotoj el la publikaj rimedoj por la fermado de neprofitdonaj minejoj. Laŭ Bruselo la plano prezentita de Pollando konformas al la uniaj principoj de la ŝtata helpo kaj ne perturbos troe la konkurencon. Laŭ la polaj planoj la rimedoj celos la subtenon de laborantoj, kiuj pro la fermado de minejoj perdis aŭ perdos laboron. El ĉi tiuj rimedoj estos kovritaj aparte adiaŭomono, egaligaj pensioj kaj socialaj servoj. Ili estos destinitaj ankaŭ por protekto de la minejaj ŝaktoj kaj likvido de la mineja infrastrukturo, riparo de perdoj en la medio pro la mineja laboro kaj rekultivado de terenoj post la fermo de minejoj. Cirkaŭ 370 milionoj da zlotoj estos destinitaj por kovri produktoperdojn ĝis plena elŝalto de minejoj el la ekspluatado. Konforme al la unia leĝaro minejoj en la fazo de la fermado, kiuj ricevis helpon povas elterigi la karbon ĝis 2018, kaj la procezoj de la malfermado povas daŭri ĝis 2027.
El la elsendo 22.11.2016. Legas Tomek – 1’10”
Poloj alte taksas
Konservo de bona sano laŭ poloj estas unu el la plej gravaj vivvaloroj. Pli alte ni taksas nur la familian feliĉon. Laŭ la enketo de la opinisonda CBOS poloj en plimulto kontentas pri sia sano, preskaŭ du trionoj de poloj opinias, ke en Pollando populara estas sana vivstilo kaj 11 procentoj neniel pri tio dubas. Bonan sanon kiel la plej grava vivvaloron elmontris 57 procentoj de la CBOS-enketitoj, la familian feliĉon pli alte taksas eĉ 79 procentoj de la demanditoj. 52 respektive 47 procentoj de la enketitaj plenkreskaj poloj kiel esencajn en la ĉiutaga vivo takas trankvilon kaj honestan vivon. En tiu valorhierarhio sekvas respekto por aliaj homoj, profesia laboro kaj amikoj. Pli malpli ĉiu kvara demandito kiel esencajn valorojn elmontris religian kredon kaj bonstaton de la patrolando. Nur 10 procentoj alte taksis bonstaton kaj riĉecon kaj 6 procentoj vivon plenan de aventuroj kaj impresoj. Sukceson kaj famon kiel la plej gravan vivvaloron elmontris en CBOS-enketo nur tri procentoj de la respondintaj poloj.
El la elsendo 22.11.2016. Legas Milada – 1’40”
6 milionoj por la programo protektonta blankajn cikoniojn
Ĝis la 2020-a jaro daŭros la projekto protektonta blankajn cikoniojn en la orienta Pollando. Ĝia kosto egalos al 6 milionoj da zlotoj devenantaj el la unia programo Life kaj la germana organizaĵo Vogelschutz Komitee e.V. En Pollando realigos ĝin i.a. Societo por la Birdoprotektado. Kadre de la projekto estas antaŭvidita konstruado de sekuraj nestoplatformoj aŭ transportado de cikoniaj nestoj al sekuraj lokoj. Tiu protekto estas necesa, ĉar malgraŭ daŭra ĉeesto de cikonioj dum la lastaj 10 jaroj malaperis preskaŭ ĉirkaŭ 10 mil kovoparoj. Kadre de la projekto per aparta protekto estos ĉirkaŭprenitaj ĉ. 400 nestoj, kiuj estas endanĝerigitaj de detruo aŭ troviĝas en lokoj konfliktogenaj kun la homa aktivado. Tial la nestoj el domtegmentoj kaj kamentuboj estos translokataj al nestoplatformoj. Krome ekologoj dum 4 jaroj monitoros cikoniojn sur 10 terenoj de la reto Naturo 2000. Temas unuavice pri garantio de generosukceso. Samtempe estas planitaj instrukciadoj pri la protektado de cikonioj adresitaj al la komunumoj, energetikaj firmaoj, naturprotektaj institucioj, veterinaroj. La tradicioj ligitaj kun cikonioj estos en pli signifa grado popularigataj. Laŭ la donitaĵoj de internacia registro de la blanka cikonio el 2014 la pola populacio de ĉi tiuj birdoj ne superas 45 mil kovoparojn kaj estas eĉ je 15-20 procentoj malpli granda ol antaŭ 10 jaroj.
El la elsendo 22.11.2016. Legas Tomek – 1’50”
Post unujara regado de la pola kabineto
Inter la sukcesoj de la pola registaro post la unujara laboro ĉefministro Beata Szydło menciis la envivigon de la porfamiliaj programoj Familio 500+ kaj Loĝejo 500+, senpagajn medikamentojn por senjoroj post la 75-a vivojaro, altigon de la minimuma pohora salajro ĝis 12 zlotoj, minimuman salajron en la alteco de du mil zlotoj, protekton de la polaj grundoj kaj 15-procentan enspezimposton de juraj personoj. Laŭ la novembra opiniondado de la analiza centro CBOS 38 procentoj de enketitoj deklaris sin por la reganta Juro kaj Justeco, 17 procentojn akiris la partio Moderna, 14 procentojn Civitana Platformo, 6 procentojn akiris Kukiz’15 kaj 5 procentojn Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Nur tiuj partioj enirus la parlamenton, se la balotoj okazus nun. Laŭ CBOS la rezultoj de la opinisondado el novembro elmontras stabilan situacion sur la pola politika scenejo.
El la elsendo 15.11.2016. Legas Barbara – 1’20”
La plej granda patriota (murpentraĵo) muralo
100 la plej gravaj, la plej karakteriaj bataloj en la historio de Pollando troviĝas sur la plej granda patriota muralo en la lando, kies inaŭguro okazis la 11-an de novembro, en la 98-a dareveno de la revenigo de sendependeco. Ĝi kreiĝis sur la muro de Nacia Centro pri Kriptologio en Legionowo apud Varsovio. La muralo longas 750 metrojn, altas 3 metrojn kaj ĝia surfaco egalas al 2 mil kvadrataj metroj. Aŭtoras ĝin grupo de 10 artistoj, kiuj prezentas la 1050-jaran historion de la pola militistaro.
El la elsendo 11.11.2016. Legas Milada – 0’46”