POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo

450 breditaj perdrikoj estis lasitaj libere en la Olŝtina vojevodio (la nordorienta Pollando) kadre de la projekto savi la minacitan birdospecion, kiun endanĝerigas ne sole la rabobestoj, sed ankaŭ la evoluo de la grandarea agrikulturo.  Vastaj senarbustaj spacoj, la utiligado de grandaj agrikulturaj maŝinoj kaj senvaria sem­strukturo kaŭzas ilian dekumiĝon.  Laŭ pritaksoj en 2010 en Pollando estis du kaj duonoble malpli da perdrikoj ol en 1991, kaj la malkreskon de ilia populacio specialistoj klarigas per ne­deturneblaj medioŝanĝoj. Tio kaŭzas, ke nun tre malfacile eblas rimarki perdrikojn en la natura medio. 450 birdoj lasitaj libere devenas el privata perdriko­kovejo en Pomerio, en kiu la bredisto aplikas polan genetikan materialon. Dank’ al tio la birdoj estas rezistaj je la ŝanĝiĝantaj veter­kondiĉoj. Oni taksas, ke 90 procentoj de la liberigitaj perdrikoj transvivos kaj ĝisatendos idojn. Daŭre unu el la plej grandaj minacoj por perdrikoj estas korvecaj rabobirdoj, da kiuj estas tro.

El la elsendo 04.10.2013. Legas Zbyszek

Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo

Kontrolo super la siria kemiarmilaro

Lastlunde venis la sciigo, ke Rusio prezentis al Sirio proponon ĉirkaŭpreni la sirian staplejon de la kemia armilaro per internacia kontrolo, kio ebligus eviti armitan atakon konsideratan de Usono. Mallonge post tio la ĉefo de la siria ministerio por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke lia lando kun kontento akceptas ĉi tiun proponon. La usona administracio pozitive akceptis la starpunkton de Rusio, sed atentigis ke dume traktas ĝin skeptike. La usona prezidento doninte lunde kelkajn intervjuojn pri ĉi iu temo, i.a. diris por la televid­stacio CNN, ke la propono estas virtuale turnopunkta kaj la usona registaro traktos ĝin serioze.

Laŭ pritakso de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski la rusa propono direktita al Sirio ebligas doni fortan respondon sen neceso efektivigi atakon.

El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara

Kontrolo supr la siria kemiarmilaro

Pri senlaboreco dum G20

Hieraŭ en Sankt-Peterburgo komenciĝis renkontiĝo de la grupo G20. La partopren­anta la pint­renkontajn debatojn de G20 Ĝenerala Direktoro de Internacia Labororganizo Guy Ryder avertis, ke Eŭropo tenas enmane demografian horloĝ­bombon kaj alvokis, ke la mond­gvidantoj okupiĝu fine pri ĉi tiu urĝe solvenda problemo kaj ke ne supervualu ĝin la situacio ĉirkaŭ Sirio.  La pint­renkonton G20 partoprenas gvidantoj de la ŝtatoj, en kiuj senlaboraj estas sume 93 milionoj da personoj kaj tiu nombro kreskas. Inter junuloj malpli ol 25-jaraj en la Eŭropa Unio la senlabreco egalas al pli ol 23 procentoj, en la eŭrosfero al 24 procentoj. Plej multaj junaj senlaboruloj troviĝas en Greklando preskaŭ 63 procentoj kaj en Kroatio pli ol 55 procentoj; en Pollando la senlaboreco inter gejunuloj egalas  al pli ol 26 procentoj. Pozitive distingiĝas Germanio kun ĉ. 8 procentoj de senlaboraj junuloj, Aŭstrio kun pli ol 9 procentoj kaj Malto, kiu notas inter junuloj pli ol 10 kaj duon­procentan senlaborecon.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Milada

Pliaj klopodoj solvi la situacion ĉirkaŭ Fukushima

Semajnfine estis malkaŝita en Fukushima laŭvica loko de akvolikado el la reaktoro, en kiu la radiado­nivelo superis 18-oble la pli fruan polucion. Antaŭ kelkaj semajnoj la administranta konzerno TEPCO informis, ke ĝi ne kapablas solvi la problemon, akvo ĉiutage estas utiligata por la malvarmig­ado de difektitaj reaktoroj kaj ĉiutage en la oceanon traiĝadis pli ol 300 tunoj da poluciita likvaĵo. Semajnfine la loko de la akvolikado estis rekonita.  Intervenis la japana registaro destinante 500 milionojn da dolaroj por frostigi grundon ĉirkaŭ la elektrejo, kio malebligos, ke la poluciita akvo ­enpenetru la grundon.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_

Du milionoj da rifuĝintoj el Sirio

Laŭ la donitaĵoj de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj la nombro de sirianoj, kiuj fuĝis pro la milito superis du milionojn. Kiel diris Antonio Guterres Sirio fariĝis granda tragedio de la jarcento. Ĝi signifas mal­fierindan humanisman malvenkon, nemezureblajn suferojn kaj migradojn laŭ la skalo nerenkontata en la plej nova historio de la mondo. Sirianoj fuĝas al Turkio, Jordanio, Irako kaj eĉ al Egipto. Plej multaj elektis Libanon. Tamen aŭtoritatoj de ĉi tiuj landoj alarmas, ke ili ne havas monon por certigi al ĉiuj rifuĝintoj lokon en provizoraj rifuĝejoj. Multaj rifuĝintoj en Libano vivas ĉe privataj familioj.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_

La nova lernojaro en Pollando

La 2-an de septembro 4 milionoj 600 mil lernantoj kaj pli ol 666 mil­ instruistoj komencis en Pollando la novan lernojaron. Tio estis la unua renkontiĝo kun lernejo por 360 mil infanoj, inter ili ĉ. 60 mil sesjaruloj. Komence de junio la registaro akceptis projekton de leĝamendo pri kleriga sistemo, konforme al kiu post unu jaro al la lernodvo subiĝos 6-jaruloj naskiĝintaj en la unua jarduono de 2008. Antaŭ la feriado al la Sejmo estis direktita postulo pri ĉi-rilata referendumo kun ĉirkaŭ unu miliono da subskriboj.  Pri referendumo decidos la Sejmo, la registaro kontraŭas ĝin.

El la elsendo 03.09.2013.
Legas Barbarap_kolore_sp_

Ĉiam pli da rusoj venas al Pollando

Poloj volas malfermi du novajn limpasejojn kun la Kaliningrada regiono (la nord-orienta Pollando). Pollandon vizitas ĉiam pli da rusoj, ilia nombro en la lasta tempo triobliĝis. Kun ĉiu monato lavange kreskas la nombro de rusoj el Kaliningrado, kiuj venas al Pollando baze de inter­konento pri malgranda limtrafiko (temas pri 100 mil personoj) aŭ klopodas akiri polajn vizojn. Nur ekde la jarkomenco la polajn-rusajn limpasejojn en la Kaliningrada regiono uzis du kaj duona milionoj da personoj, ĝis la jarfino povas temi eĉ pri kvin kaj duona milionoj. Baze de la pola-rusa interkonsento loĝantoj de la limregiono povas senvize eniri la najbaran landon. Rusoj ĉiam pli amase venas por butikumi  al Olsztyn kaj al la urbo­komplekso Gdansko-Gdynia-Sopot.

El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara

Rusoj amase venas al Pollando

Pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio

Kiel informis du UNO-institucioj jam pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio, kie daŭras la civila milito. Infanoj konsistigas la duonon de ĉiuj siriaj rifuĝintoj. Aliaj du milionoj de la nep­lekreskaj civitanoj de Sirio estis transloĝig­itaj kaj ofte fariĝas celo de atakoj kaj varbado al militistaj trupoj, kio mal­kongruas kun la internacia humaneca leĝaro. Lastlunde inspektoroj de UNO rigardis en Damasko lokon de onidira atako kun la uzo de la kemia armilaro, sekve de kiu pereis ĉ. 1300 personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. La estro de la organizaĵo Kuracistoj sen Limoj deklaris preskaŭ 100-procentan certecon pri la uzo de neŭrotoksa substancon. Ne estas klare, kiu el la flankoj ĝin uzis. En Mudamija UNO-ekspertoj ekzamenis la viktimojn de la atako kaj prenis ekzamen­provaĵojn el la korpoj de la mortviktimoj. La sciigoj pri ebla uzo de la kemia armilaro en Sirio revigligis debaton pri eventula milista interveno en ĉi tiu lando.

El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara

Eŭropa Tago de Memoro

Hodiaŭ, la 23-an de aŭgusto pasas la 74-a datreveno de la subskribo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow. Ekde 2008 jaro tiu ĉi tago laŭ la propono de la Eŭropa Parlamento estas solenata kiel Eŭopa Tago de Memoro pri Vitimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

Pakto Ribbentrop-Mołotow estis internacia traktato, formala pakto pri neagreso inter la 3-a Germana Regno kaj Sovetunio. Konforme al la sekreta protokolo al la oficiala dokumento ĝi koncernis la disdividon de la teritorioj aŭ decidadon pri sortoj de la suverenaj ŝtatoj: Pollando, Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando kaj Rumanio.

Lige kun la datreveno la pola gazetaro kaj radio referencas al la artikolo de profesoro Heinrich Olschowsky el la Berlina Humboldt-Universitato por la ĵurnalo „Tagesspiegel”. La aŭtoro kritikas la reziston de la maldekstrulaj elitoj en Germanio agnoski la Pakton Ribbentrop-Mołotow kiel gravan elementon de la eŭropa kulturo de memoro, kion delonge postulas Pollando kaj aliaj nacioj de la Centra-Orienta Eŭropo. Kiel substrekis la aŭtoro tiu temo, konforme al la maldekstrula kulturo de memoro en Germanio, estas temo tabua.

La germana historiisto memorigas, ke en la periodo de la malvarma milito la Okcidenta Eŭropo aprobis la sovetunian interpreton de la 2-a mondmilito. Moralo kaj vero fariĝis ofero sur la omaĝaltaro pro la meritoj de la Ruĝa Armeo en venko de faŝismo.

Profesoro Olschowsky asertas, ke la revenigo de la memoro pri la Pakto estas afero de historia justeco. De 70 jaroj la historio de ĉi iu parto de Eŭropo estas limigita al holokaŭsto kaj ĉiuj aliaj aspektoj de la teruraj eventoj en ĉi tiu regiono estis prisilentataj.

La Pakton pri neagreso subskribis en Moskvo en la ĉeesto de Stalin la ministro por la eksterlandaj aferoj de la 3-a Regno, Joachim von Ribbentrop kaj popola komisaro por eksterlandaj aferoj de Sovetunio, Wiaczesław Mołotow.

El la elsendo 23.08.2013. Legas Zbyszek

Eŭropa Tago de Memoro

Interparoloj inter du koreaj ŝtatoj

La norda Koreio akceptis la proponon de Seŭlo reaktivigi la programon pri la reunigado de familioj disdividitaj antaŭ 60 jaroj pro la korea milito. Informis pri tio la oficiala nordkorea agentejo KCNA. La renkontiĝoj estas organizotaj dum la tradicia rikolto­festo la 19-an de septembro. La lastan fojon la dividitaj familioj havis tian ŝancon en 2010. La nordkorea Komitato por la Paca Unuigo de Koreio proponis, ke la renkontiĝoj okazu sur la monto Kumgang en la Diamanta Montaro. La plej proksiman vendredon komenciĝos detalaj interparoloj pri ĉi tiu temo de ambaŭ koreaj ŝtatoj. Rezulte de la korea milito 1950-1953, finiĝinta nur per armistico, milionoj da koreoj estis apartig­itaj disde siaj prokismuloj kaj ektroviĝis ĉe du flankoj de strikte gardata limo. Post du monatoj de konflikto­ sur la Korea Duoninsulo ambaŭ ŝtatoj entreprenas klopodojn restarigi dialogon. Antaŭ kelkaj tagoj venis informo, ke reprezentantoj de ambaŭ koreaj ŝtatoj interkompreniĝis pri malfermo de la komuna industria sfero Kaesong.  Pjongjango fermis ĉi tiun komplekson en aprilo 2013.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

p_kolore_sp_