POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio

Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara

Novaj politikistoj en la Europa Konsilio

Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio

Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara

Novaj politikistoj en la Europa Konsilio

Lisbono, la plej gastama urbo en Eŭropo

Lisbono laŭ la enketo de Trip Advisor estis rekonita kiel la plej gastama urbo sur la malnova kontinento. En la monda skalo ĝi akiris la 3-an lokon post Tokio kaj Kapŝtado. La rezulto rezultis el opinio esprimita de 54 mil personoj ofte vojaĝantaj eksterlanden. La plej malamikaj por turistoj estis taksitaj Moskvo, Pekino kaj Marakeŝo. Lisbono – laŭ la usona televid­stacio CNN – troviĝas krome inter 10 nesufiĉe aprecitaj urboj de la mondo. Inter vidindaĵoj de Lisbono la ekspertoj de CNN menciis aparte la muzeon de Calouste Gulbenkian kaj la turon Torre de Belem.

El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada

Perforto rilate virinojn en EU

Ŝokaj konkludoj sekvas el la esploro „Perforto rilate virinojn en la Eŭropa Unio”, ĉar evidentiĝas ke je la seksa perforto estas en plej signifa grado endanĝerigitaj virinoj en la landoj, en kiuj estas envivigita/ata la genra ideologio. La esploro estis prilabrita de la unia Agentejo por la Fundamentaj Rajtoj inter 42 eŭropaj mil virinoj super la 15-a vivojaro. Evidentiĝas, ke en la landoj, en kiuj trude kaj sub la gvido de sociaj inĝenieroj enviviĝas la premisoj de genra edukado virinoj ne povas senti sin sekuraj fariĝante objekto de seksaj atakoj kaj perfortoj. En la landoj ĉi-rilate „malprogresaj”, en kiuj dominas tradiciaj valoroj virino ĝuas pli da respekto. Plej malmultaj virinoj kiuj spertis fizikan kaj seksan perforton troviĝas en Pollando, krome en Bulgario, Rumanio kaj Portugalio.  Svedio kaj aliaj skaninaviaj landoj opiniataj, kiel la plej egalrajtaj notas la plej altan elcenton de perforto rilate knabinojn kaj virinoj. En Danlando, Finlando aŭ Svedio preskaŭ la duono de virinoj spertis fizikan kaj seksan perforton flanke de partneroj. Simile estas en Nederlando, Francio, Britio, Germanio kaj Estonio. En Pollando temas pri 19 procentoj.

El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada

Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj

La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projekto­donintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmo­pumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbo­dioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.

El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek

Tomek Sunpanele hejtata logkolonio

Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas nur ekster Eŭropo

Antaŭ la solena parado en Varsovio – lige kun la Festo de la Polaj Armeaj fortoj, la 15-an de aŭgusto – la pola prezidento Bronislaw Komorowski diris i.a.: “Ni ne povas vivi per iluzioj, ke militkonfliktoj okazas ie for. Ja en Eŭropo Rusio enkorporigis Kriemon. Ja en Eŭropo estis pafkrasxita pasaĝera avaidilo kun infanoj sur la ferdeko. Ni daŭre vivas en la mondo en kiu forto signifas pli ol leĝaro. La pola prezidento akcentis, ke ne povas esti tiel, ke Rusio okoble grandigas elspezojn por la miliaraj celoj dum NATO tiujn elspezojn malgrandigas”.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas ekster Europo

La agadoj de prezidento Putin endanĝerigas Eŭropon

La ambasadro de Usono Stephen Mull deklaris, ke la agadoj de prezidento Putin endanĝerigas ne nur Pollandon, sed ankaŭ Eŭropon. Tial estas necesaj decidaj paŝoj rilate al la agadoj de Rusio. Se niaj sankcioj ne estas efikaj – diris la usona diplomato – necesos entrepreni pli decidajn paŝojn. Historio laŭ la usona ambasadoro en Pollano elmontras pri neceson de firma reagado.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Ambasadoro de Usono en Pollando pri sankcioj rilate Rusion

Generalo Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto

Reference al la provokaj vortoj de rusa politikisto Zyrinowski generalo Roman Polko konfirmis en programo de TVP info, ke la rusaj scenaroj premisas, ke iliaj trupoj ektroviĝos en Pollando forpuŝante de sur la mapo Litovion, Latvion kaj Estonion. Kaj kvankam li deklaris distanciĝon disde la katastrof­ecaj vizioj li konfirmis, ke tiuj scenaroj estas ekzercataj. Ili celas psikologian efikon ĉe la rusa socio, tamen la manovroj, militistaj ekzercoj de Ruio kaj Belorusio antaŭ la ukraina krizo tian scenaron antaŭvidis. En ilia sekvo estus aplikota nuklea armilaro.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Gen. Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto

Caritas organizas la feriadon

Pli ol 100 mil personoj ĝuas ĉi-somere diversspecajn ripoz­formojn – tendarojn, somerumadojn, lingvo­kursojn kaj aliajn – organizatajn de katolikaj komunumoj, societoj aŭ karitataj organizoj. Entute en efektivigon de la nunjara feriado estas engaĝitaj ĉirkaŭ du kaj duona milionoj da personoj. Kadre de la ripoza oferto kreiĝas ĉiam pli da internaciaj iniciatoj, kiuj estas aparta okazo evoluigi volontul­adon. La gvida iniciato de Caritas Polska estas ĝia Somera Kampanjo, kiu ĉirkaŭprenas ĉirkaŭ 30 mil personojn celente unuavice infanojn kaj gejunulojn el familioj kun ekonomiaj problemoj. Kadre de la kampanjo estas aranĝataj dusemajnaj ripozskipoj en Mazuria Regiono, en la montoj kaj en aliaj turisme allogaj lokoj de la lando. Caritas disponigas al ili 52 proprajn kaj 97 luitajn ripoz­centrojn en la tuta lando. Kunlaborante kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Caritas organizas ankaŭ la feriadon en Pollando por preskaŭ 1700 poldevenaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. La ĉefa celo estas aktiva lernado de la pola lingvo en la kunligo kun ilia integriĝo kun polaj infanoj.

El la elsendo 12.08.2014. Legas Milada

Feriado kun Caritas

Ekstremaj krucovojoj – praktiko ĉiam pli populara

Jam pli ol 24 lokoj en Pollando kaj 4 eksterlande (du en Britio, Svislando kaj Spicbergo) aliĝis al la adresita al la junularo Ekstrema Krucovojo 2014, kies celo estas pli profunde sperti la Karesmotempon. Ĝi estas iom eksterordinara formo konsideri la Pasionon dum la nokta kelk­dekkilometra marŝa pilgrimado al elektita sanktejo. Plej multaj grupoj de Ekstremaj Krucojovoj (de kelkdek­personaj ĝis 300-personaj) praktikos ĉi tiun karesman preĝoformon la 11-an de aprilo. Kelkaj entreprenis la Ekstreman Kurovojon 2014 jam last­vendrede, tio estas la 4-an de aprilo. Plej frue sian Ekstreman Krucovojon havis grupo en la brita Nottingham. La Ekstrema Krucovojo estas praktikata ekde 2009, nunjare oni antaŭvidas 7 mil partopren­antojn.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada

Ekstremaj Kkrucovojoj _ praktiko cxiam pli polulara