POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Tri polaj urboj kun plej bonaj hoteloj en la mondo
Tri polaj urboj ektroviĝis ĉe gratulindaj lokoj en la Internacia Rangolisto de Reputacio, en kiu estis distingitaj 100 turiamaj lokoj en la mondo. Inter la unuaj 10 urboj famaj pro la plej bone taksataj de turistoj hoteloj troviĝas Gdansko, Krakovo kaj Varsovio.
La plej altan lokoj atingis la itala Sorrento akirine 84,71 procentojn de voĉoj antaŭ Dresdeno (84,13). Sur la tria loko ektroviĝis Gdansko – 84,01 procentoj. Krom Pollando la unusola lando fieranta pri pli ol unu urbo en la unua deko estas Kroatio. Ĝia Dubrovnik lokiĝis ĉe la kvara pozicio, Split ektroviĝis ĉe la 10-a loko. La lokon sesan kaj sepan okupas Krakovo kaj Budapeŝto. Varsovio avancis je 10 lokoj kaj troviĝas ĉe la 9-a loko. Multe malpli kontentaj estas hotelaj gastoj pri Parizo, kiu okupis la 92-an lokon, pri Londono (la 96-a loko) kaj Manilo (la 100-a loko). Internacia Rangolisto de Reputacio kreiĝas baze de pli ol 82 milionoj da opinioj de sur pli ol 200 rezervopaĝoj. Por ke la rangolisto estu fidinda estis konsideritaj nur tiuj hoteloj, kiuj ricevis pli ol 60 opiniojn en urboj disponigantaj pli ol 135 hotelojn.
El la elsendo 11.03.2014. Legas Krystyna
Tri polaj urboj en la rangolisto pri hotelaj servoj
Kvin polaj urboj logante investaĵojn avanas en Eŭropo
Vroclavo, Poznano, Katowice, Lodzo kaj Krakovo troviĝas en la unua deko da eŭropaj urboj laŭ la vidpunkto de la venantaj al ili investaĵoj. Puls Biznesu prezentis rezultojn, notitatajn en la rangolisto de la eŭropaj urboj kaj regionoj. Vroclavo kaj Katowice avanas inter grandaj eŭropaj urboj, al kiuj venis plej multaj projektoj. Se temas pri la investologa strategio inter la orienteŭropaj landoj gvidas Katowice, Vroclavo kaj Poznano. Vroclavo krome troviĝas en la akompano de grandaj eŭropaj urboj en la kategorio “amikaj por la merkatagado”.
El la elsendo 11.03.2014. Legas Milada
Polaj urboj kaj investajxoj_milada
Ĉirkaŭ la krizo en Ukrainio
Ne malgrandiĝas tensio ĉirkaŭ Ukrainio kaj la scenaroj de la eventoevoluo ne estas unusignifaj. La rusa ambasadoro ĉe UNO Witalij Czurkin deklaris dum la eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro, ke Wiktor Janukowycz petis skribe la prezidenton de Rusio, Vladimir Putin pri interveno en Ukrainio, revenigo de leĝobservo kaj ordo. Janukowycz deklaris, ke la lando troviĝas rande de interna milito kaj la okazantaj perfortoaktoj estas inspiritaj de Okcidento. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski post renkontiĝo kun la uniaj diplomatiestroj en Bruselo alvokis Rusion ne eniri Ukrainion avertante pri seriozaj konsekvencoj de tia paŝo.
La konflikto en Ukrainio kaŭzis disvandadon de akcioj en la tuta mondo. Kreskis la valoro de krudaĵoj, i.a. de nafto kaj oro. Investatnoj komencis interesiĝi pri la usona doloaro, la japana jeno kaj la svisa franko.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Barbara
Cxirkau la krizo en Ukrainio
Nuntempaj sklavoj
Plimulto de nuntempaj sklavoj en Eŭropo devenas el Eŭropo mem. Tiel rezultas el la raporto de Eurostat pro la 2013-a jaro. Ĝi konstatas, ke eĉ 61 procentoj de la nuntempaj sklavoj devenas el la Eŭropa Unio. Inter la viktimoj troviĝas apud rumanoj, hungaroj, bulgaroj multaj poloj. Homoj estas forkaptataj unuavice kiel laborforto kaj por la seksaj celoj. Tial la plimulton de la viktimoj konsistigas virinoj, inkluzive de malgrandaj knabinoj, kiuj estas vendataj al la publikaj domoj kaj devigataj al la prostituiĝado. Eurostat informas, ke en la jaroj 2008-2010 seksaj sklavoj konsistigis 62 procentojn de ĉiuj viktimoj de la homkomerco. Statistikaĵoj elmontras krome, ke legalizo de prostititucio ne solvas la problemon de la seksa sklaveco. En ĉiuj 28 uniaj landoj oni frontas homkomercon kaj devigan prostituiĝadon. Myria Vassiliadou, eŭropunia kunordiganto por kontraŭbatalado de homkomerco konstatis aldone, ke multaj homoj estas forkondukataj por akiri iliajn transplantoorganojn kaj komerci per ili. Okazas nelegalaj adoptoj kaj trudaj geedziĝoj. En la lastaj jaroj la situacio malpliboniĝis. Pro la ekonomia krizo kaj bezonateco de malmultekosta laborforto ĝi aldone intensiĝos. En 2011 la Unio eldonis direktivon, kies celo estis lertigi la persekutadon de krimuloj respondecaj pro homkomerco. Ĝis aprilo 2013 envivigis ĝin nur 20 el 28 uniaj landoj.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Krystyna
Nuntempaj sklavoj_04.03.2014
Helpo por Ukrainio
Caritas Polska disponigis laŭvican kvoton, ĉi-foje 100 mil zlotojn por helpo al ukrainanoj. Caritas direktas sian helpon al damaĝitoj kaj iliaj familioj ĉefe sur la tereno de la okcidenta Ukrainio, ĉar tie ne funkcias dume efika helposistemo nek urba, nek ŝtata. La destinitaj ĝis nun monrimedoj estis elspezitaj por aĉeto kaj transporto de medikamentoj kaj nutraĵproduktoj al Kievo. Inter ĵaŭdo kaj sabato el Lvovo estis direktitaj transportoj kun la valoro de 150 mil zlotoj. Pri la distribuado de helpo okupiĝas preĝejoj kaj kirkoj, kion postulas ukrainanoj mem. Al la kampanjo „Solidaraj kun Ukrainio” aliĝis ĉiuj Caritas-filioj en la tuta lando. Laŭ la iniciato de la Pola Episkoparo la plej proksima vendredo estos en Pollando tago de preĝoj kaj fasto favore al paco en Ukrainio. Laŭ Andrzej Sadowski el la Cento de Adam Smith nek Rusio nek Unio helpos al Ukrainio. Ĉiaj helpoprogramoj iliaflankaj havos pli simbolan ol realan karakteron. Liaopinie Ukrainio por solvi ekonomiajn problemojn devas revenigi liberan merkaton kaj elimini korupton.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Caritas Polska por Ukrainio
Islando volas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio
La registaro de Islando intencas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio. La rilata projekto de dokumento estis lastvendrede direktita al la parlamento kaj nunsemajne ĝi estas objekto de parlamentaj debatoj. La islanda informportalo Visir.is sciigis referencante al reprezentanto de la regitaro, ke la kabineto ne havas sufiĉan politikan subtenon por daŭrigi la klopodojn pri membriĝo. En opinisondadoj la plimulto de islandanoj senĉese deklaras sin kontraŭ membriĝo. La islanda registaro volas nun koncentriĝi pri intimigo de la ekonomiaj rilatoj kun la Unio kadre de la Eŭropa Ekonomia Sfero. En junio 2010 Islando inaŭguris interparolojn pri aliĝo al la Unio tamen ĝi suspendis ilin pasintjare antaŭ la parlamentaj balotoj.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Krystyna
Islandno retiras sian peton membrigxi en EU
Laborante por malmultaj – la raporto de Oxfam
La havaĵoj de 85 plej riĉaj homoj de la mondo egalas al la bonstato de la duono de la homaro, alivorte 3 kaj duona miliardoj da homoj. En la raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj” tiu ĉi mondskala help-evoluiga organizo elmontras la skalon de malegaleco, kiun grandigas la rapide kreskantaj havaĵoj de superriĉuloj. Ĝi ankaŭ avertas, ke tiu fenomeno minacas al la progreso de la homaro. En 2013 la grupo de miliarduloj grandiĝis je 210 personoj aliĝintaj al 1426 mondskalaj riĉuloj disponantaj pri la havaĵo kun la suma valoro de 5,4 bilionoj da dolaroj. La plej riĉa unu procento kontrolas la havaĵojn kun la valoro de 110 miliardoj da dolaroj, kio 65-oble superas la bonstaton de la malpli riĉa duono de la homaro. Tio konsistigas minacon por tutaj ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Laŭ Oxfam-enketo plimulto de la respondintoj el Brazilo, Hispanio, la Hinda Unio, la Sudafrika Respubliko, Usono kaj Britio multaj leĝoj kaj reguligoj estis envivigitaj por favori la riĉulojn. Laŭ Oxfam kiel ekzemplo de ekstremaj malproporcioj servas la Hinda Unio, en kiu dum la lastaj 10 jaroj la nombro de miliarduloj kreskis de 6 ĝis 61.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara
Laborante por malmultaj_ la raporto de Oxfam
Interkompreniĝo en Kievo
La prezidento de Ukrainio Wikotr Janukowycz kaj la gvidantoj de la opozicio Arsenij Jaceniuk, Witalij Kliczko kaj Ołeh Tiahnybok en la ĉeesto de la estroj de la pola kaj germana diplomataro subskribis interkompreniĝon pri elkonduko de la lando el la krizo. Jam vendredon posttagmeze estis realigita unu el la punktoj de la interkompreniĝo, estis revenigita la Konstitucio el 2004. Inter aliaj punktoj estas establo de la koalicia registaro en la daŭro de 10 tagoj kaj antaŭdataj balotoj.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara
Interkomprenigxo en Kievo
Tago de la Gepatra Lingvo 21.02.2014
La hodiaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo pasas sub la devizo „Lokaj lingvoj por la globskala civitaneco – scienco en la atentocentro”. Ĝi emfazas la signifon de la gepatra lingvo kaj de la lokaj dialektoj por la evoluo de la globskala edukado formanta la kapablon de aktiva partopreno en la socia vivo kaj la kapablon solvi la problemojn same sur la loka kiel ankaŭ sur la tutmonda niveloj. Dum la planita por hodiaŭ Konferenco en la pariza Unesko-sidejo ekspertoj parolas i.a. pri la rolo de la gepatraj lingvoj en la perado kaj popularigado de la konoj de la lokaj kaj aŭtoktonaj socioj. Ili traktas ankaŭ la rolon de tiuj lingvoj en la solvado de aktualaj problemoj de la mondo. Unesko difinas la plurlingvan edukadon, kiel utiligadon de du aŭ pli lingvoj kiel instrumentojn de lernado kaj akirado de konoj. Laŭ la difino el 1999 temas pri lingvo de la loka socio, la gepatra lingvo kaj lingvoj de internacia komunikado. UEA en sia starpunkto el 2008 deklaris sin por la lernado de du, tri aŭ kvar lingvoj depende de la cirkonstancoj. Temas pri la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se ĝi estas malsama ol la gepatra, la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la du ĵus menciitaj kaj la internacia lingvo estata nenies posedaĵo, alivorte Esperanto.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Krystyna
“Hoteloj” por polenigantaj insektoj
En Varsovio funkcias la unua “hotelo” por polenigantaj insektoj. Speciale konstruataj por ili “dometoj” – ĝiscele 100 – ekde marto komencos kreiĝi en la tuta lando. Dank’ al ili la sovaĝe vivantaj polenigantaj insektoj pli bone frontos la vivon en grandaj urboj. Mono por ilia elkonstruo estis kolektita dum la pasintjara septembra kampanjo “Adoptu abelon”. Ĝi celas protekti la polenigantajn insektojn amase mortantajn sekve de malsanoj, amaskvanta uzo de kemiaĵoj en la agrikulturo kaj detruado de iliaj vivejoj.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna
Hoteloj por polenigantaj insektoj