POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Turisma sezono en la pola Tatry-montaro komenciĝis

Meze de junio komenciĝis en la pola parto de Tatry-montaro la turisma sezono. La regionon ĉiujare vizitas preskaŭ tri milionoj da turistoj. Ĉe la pola flanko la longeco de la turismaj itineroj egalas al 275 kilometroj kaj formas ilin jen facilaj piediraj vojoj, jen grimpo­trakoj postulantaj special­izajn aranĝaĵojn. Tatry-montaran Nacian Parkon ne eblas viziti senpage, kaj mono el la disvendado de  biletoj servas por kreado kaj konservado de la turisma infratsukturo, eduka agado kaj natur­protekto. 15 procentoj de la menciitaj enspezoj servas por la krom­financado de la agado de TOPR – Tatry-montara Volontula Savservo. Tradicie la apogea vizit­periodo datiĝas inter la mezo de julio kaj la 20-a de aŭgusto. En Zakopane estas registritaj pli ol 27 tra­noktolokoj en hoteloj, pensionoj kaj privataj ĉambroj. Ilia prezo varias de 40 ĝis 80 zlotoj por la nokto, en hoteloj ĉirkaŭ Giewont-pinto necesas pagi ekde 100 zlotoj por nokto.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Milada

Turisma sezono en pola Tatry-montaro komencighis

D.Tusk, kandidato  por grava unia posteno

La eŭropunia deputito flanke de Civitana Platformo, Jacek Protasiewicz sciigis, ke la kristandemokrata frakcio “tre dezirus”, ke Donald Tusk fariĝu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj Konsilio. Li faris la rezervon, ke la pola ĉefministro ankoraŭ konsideras tion. La estro de la kristan­demokratoj en la Eŭropa Parlamento, Joseph Daul konfirmis, ke Donal Tusk estas unu el virualaj kandidatoj por la estonta prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la balotoj en 2014. Inter aliaj kandidatoj troviĝas la franca komisaro por la interna merkato, Michel Barnier, la sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt, la luksemburga komisaro por justeco Viviane Reding. Kiel bona kandidato estas menciata la latva ĉefministro Valdis Dombrovskis. Ne eblas ekskludi, ke la nuna prezidanto, Jose Manuel Barroso deziros resti por la tria oficperiodo.  La kristandemokrata EPL estas la plej granda frakcio en la Eŭropa Parlamento. Apartenas al ĝi la regantaj nun en Pollando Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio.

Legas Milada

D.Tusk, kandidato por grava unia posteno

Aŭstralio avanas la 3-an fojon

Aŭstralio jam la trian fojon okupis la unuan lokon en la rangolisto „Indico de bona vivo” – pretigita de OECD – konfirmante, ke ĝiaj loĝantoj estas la plej feliĉaj inter loĝantoj de la altgrade evoluintaj landoj. En la klasifiko estas konsiderataj tiaj kriterioj, kiel la nivelo de la enspezoj, sanstato de la socio, sekureco kaj loĝej­kondiĉoj.

La duan lokon post Aŭstralio okupis Svedio, kaj sekve Kanado, Norvegio kaj Svislando. Pollando inter 36 landoj troviĝas sur la 25-a loko.

Aŭstralianoj ĝuas ankaŭ la plej longan prognozatan vivolongon. Statistika aŭstralia novnaskito havas la ŝancon ĝisvivi 82 jarojn.  Alta estas ankaŭ indico de enlaborigo. 73 procentoj de loĝantoj de Aŭstralio en la aĝogrupo de 15 ĝis 64 jaroj havas laboron. Krome Aŭstralio de pli ol 20 jaroj notas ekonomian kreskon. La lando sukcesis eviti ankaŭ la sekvojn de la monda ekonomia krizo.

Legas Gabi

Australio avanas la 3-an fojon

Mondo reage je la balotoj en Irano

La okcidentaj ŝtatoj deklaris la pretecon kunlabori kun la nova prezidento de Irano, Hasan Rouhani. Ili ligas esperojn pri solvo de kontraŭdiroj rilate al la irana nuklea programo kaj la konflikto en Sirio.

Usono post la balotoj alvokis la aŭtoritatojn en Teherano respekti la volon de la civitanoj. La Ĝenerala UNO-sekretario, pere de sia afer­prezentanto Martin Nesirky  varme salutis la prezidenton-elektiton kaj instigis Iranon ludi konstruan rolon sur la regiona kaj internacia arenoj. La estrino de la eŭropunia diplomataro Catherine Ashton deklaris, ke la unio estas decidpreta por kunlabori kun la nova irana ŝtatestro por solvi la nuklean demandon. Ashton gvidas intertraktojn kun Irano en la nomo de la tiel nomata sesopo, alivorte Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio kaj Germanio. Israelo rekonis la rolon de la nova irana prezidento marĝena, substrek­ante, ke pri la formo de la irana nuklea politiko decidas la irana spirita-politika gvidanto, ajatolaĥo Sajed Mohammad Ali Chamenei.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Zbyszek

Mondo reage je la balotoj en Irano

Eŭropaj landoj en enketo pri toleremo

Kadre de la projekto World Values Survey sociologoj el la tuta mondo ekde 1981 faris 256 mil intervjuojn kun personoj en 87 landoj. I.a. oni demandis, kiun la enketitoj ne ŝatus havi kiel la najbaron. La esplor­rezultoj elmontras, ke spite korektecon de politikaj deklaroj problemo de antaŭjuĝoj en Eŭropo daŭras. La konsekvenco de reciproka malemo de parto de loĝantoj de Okcidento kaj parto de enmigrintoj kaj iliaj idoj estas la eksplodantaj jen kaj jen tumultoj, en kies fono troviĝas rasaj, naciecaj kaj konfesiaj diferencoj. Aparte surprizaj estis la esplorrezultoj rilate Francion, en kiu 27 procentoj de la respond­intoj konfesis, ke ne ŝatus loĝi najbare de homo alirasa, por 43 procentoj nedezirinda najbaro estas enmigrinto aŭ eksterlanda laboranto, por 34 procentoj gejo. Inter toleremaj rilate eksterlandanojn germanoj ĉiu 4-a ne ŝatus havi kiel la najbaron muzulmanon, 24 procentoj de finnoj preferus ne najbari kun rusoj. Poloj  sur la eŭropa mapo de rasaj antaŭjuĝoj ili ne evidentiĝas maltoleremaj.

Legas Milada

Europaj landoj en testo pri toleremo

4 Honoraj Konulejoj de Hungario en Pollando

La ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Hungario, Radosław Sikorski kaj Janos Martonyi malfermis pasint­semajne en Bydgoszcz Honoran Konsulejon de Hungario. Temas jam pri la 4-a ĉi-speca institucio en Pollando. Ili funkcias krome en Poznań, Szczecin kaj Łódź. Temas samtempe pri la 6-a honora konsulejo en Bydgoszcz, atentigis la pola ministro. Siaflanke la hungara ministro substrekis, ke la tutmondiĝo devigas intimigi la rilatojn, kion pruvas la establo de tiu nova honora konsulejo de Hungario. Ĉe-okaze de la solenaĵo ambaŭ ministroj gvidis interparolojn pri la pola-hungara kunlaboro kadre de la Viŝegrada Grupo. I.a. ministro Martonyi deklaris daŭrigadon de la proponita de Pollando formulo de renkontiĝoj de la grupo kun gravaj ekstereŭropaj landoj. Lastvendrede la pola kaj la hungara ministroj por la eksterlandaj aferoj partoprenis renkonton de la dilplomatiestroj de la Viŝegrada Grupo kaj de la Orienta Partnereco.

Legas Milada

La 4-a Honora Konsulejo de Hungario en Pollando

Nova ripozmodo – sen modernaj teknologioj

Multaj turistoj pretas pagi multon por dum la feriado ĝui plenan trankvilon. Tial poloj ĉiam pli ofte pasigas sian liberan tempon sen konsulti modernan teknologion. Laŭ esploroj de la firmoj Euromonitor kaj World Travel Market la feriado sen novaj teknologioj estas nova turisma tendenco,  kiu populariĝas ankaŭ en Pollando. Ĉiam pli da turismaj oficejoj, hoteloj kaj ripoz­centroj konsideras tion en sia oferto. La ekspertoj konvinkas, ke tio estas la plej bona maniero por sukcesa ripozo. Ripozlokoj liberaj de novaj teknologioj celas ĉefe personojn kun stresiga vivmaniero. Tiajn – kiel atentigas Dziennik Polski – kiuj eĉ dum libera tempo ne kapablas rezigni pri la kontrolado de elektronika poŝtkesto aŭ laborcela telefonado.

Legas Tomek

Ĉina raketo en la komso

Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasint­semajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo­ okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.

Legas Milada

China raketo en la kosmo

Kvotoj por la publika servo en la Unio

La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando  likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.

La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita  kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labo­rdonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de ne­plenlertuloj.

Legas Tomek

Propono de kvotoj por la publia helpo en EU

Omaĝa rezolucio de la pola Senato

Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado.  La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.

Legas Krystyna

Omagha rezolucio de la pola Senato