Novaĵoj
Mallonge Koalicia krizo en Germanio
Germanio frontas politikan krizon pro la ŝiritaj dumonataj koaliciaj interparoloj inter CDU/CSU, FDP kaj Verduloj. Angela Merkel, la germana kanceliero deklaris en ARD-televido, ke ŝi pretas gvidi sian partion al akcelitaj balotoj ol krei nestabilan, malplimultecan registaron. Laŭ la germana prezidento temas pri la unua ĉi-speca krizo de preskaŭ 70 jaroj.
Pliaj poloj distingitaj pro savado de judoj
Lastlunde en Lublin (la orienta Pollando) reprezentantoj de dek polaj familioj transprenis postmorte medalojn de Yad Vaŝem Justulo inter la Nacioj de la Mondo en la nomo de siaj familianoj, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ la statistiko el la 1-a de januaro 2017 inter 26 513 personoj honoritaj per la plej supera israela civila distingo troviĝas 6706 poloj.
Tago de la Infanaj Rajtoj – raporto de UNICEF
Kiel rezultas el la raporto de UNICEF publikigita okaze de la Tago de la Infanaj Rajtoj, pasinta lastlunde, malgraŭ tutmonda evoluo unu je dek du infanoj en la mondo vivas en landoj, en kiuj iliaj vivŝancoj estas malpli bonaj ol antaŭ 20 jaroj koncerne forlason de ekstrema mizero, ricevon de baza klereco, mortoeviton pro perforto. Entute temas pri 180 milionoj da infanoj en 37 landoj de la mondo. Specialan mesaĝon lige kun la tago eldonis UEA-oficejo ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Barbara – 1’59”
Pollando avanas en la Unio, enmigrantoj-2016
Laŭ la donitaĵoj de Eurostat Pollando okupas la 2-an lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de enmigrantoj akceptitaj en 2016. Anticipas nian landon Britio, sed inter venantaj tien enmigrantoj plej grandan grupon konsistigas usonanoj. Pollando eldonis plej multe da t.n. unuaj estaddokumentoj lige kun laboro por eksteruniaj civitanoj. Temis pri 585, 9 mil. Tio estas pli ol Germanio – 504 mil kaj duoble pli ol Francio – 235 mil. En statistiko Pollandon anticipas Britio kun 865,9 mil enmigrintoj el inter kiuj 183, 8 mil estis usonanoj. Inter enmigrintoj akceptitaj de Pollando 512,5 mil estis ukrainanoj. Laŭ donitaĵoj de Eurostat Pollando okupis la unuan lokon laŭ la vidpunkto de dokumentoj donitaj al eksterlandanoj lige kun la deziro entrepreni laboron. Temas pri 58 procentoj de ĉiuj uniaj permesoj ligitaj kun laborcela enmigrado. Plej multajn permesojn lige kun la studdeziro eldonis Britio. En Pollando plej multajn permesojn pro la studdeziro ricevis ĉinoj. En la ceteraj uniaj landoj dominas portempaj estadpermesoj ligitaj kun la familimotivoj.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Milada
Ŝanĝoj en la gastronomiaj konsumkutimoj de poloj
Iom post iom ŝanĝiĝas gastronomiaj konsumkutimoj de poloj. Laŭ ĉiujara raporto „Pollando surtalere 2017” de MAKRO Pollando evidentiĝas, ke poloj ĉiam pli ofte vizitas restoraciojn ne nur dum tagoj laborliberaj, sed ankaŭ dumsemajne. Kompare kun la pasinta jaro oni notis 3-procentan kreskon. La vizito en restoracio fariĝas loko ne sole por forigi malsaton, sed ankaŭ por pasigi agrable tempon en la akompano de familianoj aŭ amikoj. Multaj konsumantoj kiel motivon elmontras komforton kaj ŝparon de la tempo. 62 procentoj de la respondintaj poloj alte taksas la menukvaliton. Favora prezo gravas por 52 procentoj de la enketitoj kaj por 29 procentoj signifon havas bona lokalizo de vizitota restoracio. 27 procentoj de la demanditoj kiel gravan taksis la priervokvaliton de la kliento. Polaj konsumantoj ĉiam pli ofte demandas pri konsisto de la pladoj kaj pri la maniero, en kiu ili estas pretigitaj. Plej oftan kritikon provokas maleblo ŝanĝi pladokonsisterojn, maleblo uzi sendratan retkonekton, manko de aparta loko por infanoj kaj beboj. Sian kontenton pri la vizito en restoracio polaj konsumantoj ĉiam pli ofte pretas premii per trinkmono, kiu ĝenerale egalas al la 10 procentoj de la menufakturo.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Maciek – 1’27”
La plej moderna en Polando Centro de Medicina Simulado
Ĉe la Medicina Universitato en Bialistoko estis inaŭgurita la plej moderna en Pollando interbranĉa Centro de Medicina Simulado utiliganta la plej modernajn teknologiajn solvojn. La tieaj medicinaj hommodeloj tusas, palpebrumas kaj eblas ekzameni ĉe ili i.a. la pulsadon. Malantaŭ la tiel nomata venecia spegulo, alivorte duonreflekta spegulo troviĝas kontrolanto, ekzamenanta kiel procedas studentoj aŭ stiranta la hommodelon. Studentoj lernas baze de pretaj scenaroj, kiuj antaŭvidas i.a. internan aŭ eksteran sangoverŝiĝon, korinfarkton, misritmon de la koro kaj aliajn intervenokazojn. Medicinaj studenoj en la centro pasigas 5 procentojn de klinikaj okupoj, la ceteraj okazas en hospitalaj salonegoj, kie kun ili laboras realismaj, sendrataj simuliloj reagantaj adekvate al la bezonojn de la ekzercantaj studentoj.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Maciek – 1’03”
Sankta Marteno regalas per ansero
La 11-a de novembro poloj festis la Tagon de Sendependeco, konatan ankaŭ kiel Tago de sankta Marteno. Tradicie dum ĝi multaj polaj familioj konsumas anseron. En la lastaj jaroj kreiĝis vera modo pri la novembra konsumado ĉi tiuj kortbirdoj. Jam ekde la 9-a de novembro ĝis la 3-a de decembro daŭras la 9-a eldono de la kampanjo „Sankta Marteno regalas per ansero”. La plej bonaj restoracioj en la tuta lando servas tiuperiode almenaŭ tri anserajn pladojn, kiel antaŭmanĝaĵon, la unuan aŭ la ĉefan pladojn. Nunjare al la kampanjo aliĝis en la tuta lando 100 restoracioj. Laŭ la prezidanto de Slow Food Polska, la ideodoninto de la kampanjo, ĝi jam alportis mezureblajn sekvojn. Dum la lastaj 9 jaroj la konsumado de la ansera viando en Pollando kreskis 14-oble. Tradicie dum la kampanjo okazas diversaj konkursoj kaj festivaloj. Unu el ili estas adresita al kuirmajstroj premiante la plej bonan recepton por la servata ansero. Delikataj polaj anseroj fariĝas ĉiam pli popularaj inter poloj. Iliajn valorojn jam delonge alte taksas ankaŭ eksterlandanoj. Tradicie la plej granda importanto de la anseroj estas Germanio kaj Francio. Ili estas eksportataj ankaŭ al Japanio, Usono, Svislando, Tajlando. Ĉie ĉi la viando de la polaj anseroj estas tie traktata kiel bongusta frandaĵo.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Gabi – 1’46”
Pollando kunlaboras en PESCO
Pollando kaj 22 aliaj uniaj landoj sciigis lastlunde pri aliĝo al konstanta struktura kunlaboro koncerne defendon kadre de la Eŭropa Unio. Ĉi tiuj ŝtatoj alprenis konkretajn devontiĝojn por firmigi siajn defendkapablojn. En la nomo de Pollando subskribojn metis la ministroj por la defendo kaj por la eksterlandaj aferoj. La polaj politikistoj aldonis al sia sciigodeklaro leteron, en kiu ili akcentis, ke la kunlaboro kadre de la Unio ne povas dubli NATO-on nek kun ĝi rivali kaj la kunlaboro kadre de PESCO devas konsideri minacojn venantajn de ĉiuj direktoj. Samtempe kun la subskribo de la deklaro ŝtatoj aliĝintaj al PESCO alprenis konkretajn devontiĝojn pri plukonstruo de defendprogramoj aŭ entreprenado de eksterlandaj operacoj. La decido malfermas vojon al formala funkciigo de la strukturo en decembro. La ŝtatoj-membroj prezentis ĝis nun pli ol 50 konkretajn projektojn same pri la kapablo kiel ankaŭ pri opercoj mem realigotaj kadre de PESCO.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Milada – 1’25”
Malferma tago en la pola parlamentejo
Okaze de la Nacia Festo de Sendependeco eblos viziti la 11-an de novembro i.a. la Kolonan Salonegon, la Marŝalan Koridoron, la laborpostenojn de ĵurnalistoj kaj la Kunvensalonegon de la Senato. La gvidideo de la malferma tago estas la pasonta la 5-an de decembro 2017 150-a naskiĝdatreveno de marŝalo Józef Piłsudzki. Por la vizitantoj estis pretigitaj multaj atrakciaĵoj. I.a. en la ĉefa halego eblos konatiĝi kun liaj fotoj. La plej junaj gastoj estos invititaj por la terena ludo „Laŭ la vojo de Aglo”, kiu estas la blazono de Pollando, kaj en porokaza Gazetlegejo eblos konatiĝi kun informoj el novembro 2018. En la sejmaj kuluaroj ludos Varsovia Sentimentala Orkestro tradiciajn patriotajn kantojn invitante por la komuna kantado. Ĉe la galerio de la Sejmdebatoj aŭdiĝos historia parolado de Józef Piłsudzki inaŭguranta la unuan kunsidon de la Leĝdona Sejmo el la 10-a de februaro 1919. En salonoj, en kiuj kutime laboras sejmaj komisionoj eblos ripozi kartludante paciencludon, ŝatatan de la marŝalo aŭ paropreni renkontojn por lerni la aranĝadon de la naciaj kokardoj.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’29”
Ekspozicio en la vestiblo de la Sejmo
En la ĉefvestiblo de la Sejmo estas prezentata ekspozicio prilaborita de la krakova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro, prezentanta malfacilajn kaj komplikajn sortojn de la polaj legioj en la jaroj de la 1-a mondmilito. Ĝi prezentas ne sole ilian militistan dimension, sed ankaŭ politikajn komplikaĵojn tra kiuj kondukis la vojo al sendependeco. Kronologie estas prezentitataj la plej gravaj militagadoj, siluetoj de komandantoj kaj legisoldatoj. Aŭtune de la 1917 estis jam sciate, ke Pollando ekzistos kaj la 11-a de novembro estas dato simbola. Sekvis ĝin ankoraŭ tri pliaj jaroj plenaj de bataloj sur ĉiuj frontoj kaj kreado de la suverena ŝtato el tri diversaj organismoj, kiuj dum 123 jaroj estis aneksitaj de rusoj, prusoj kaj aŭstroj. La ekspozicio reliefigas, ke la reakiro de la suvereneco ne okazis mirakle, sed estis sekvo de plurjara laboro de centoj da miloj da homoj el diversaj grupiĝoj.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 1’26
Gvidlibro pri la pola flago kaj himno
Lige kun la Nacia Festo la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj inaŭguris kampanjon, kies celo estas altigi respekton por la pola nacia flago kaj himno. En la prilaborita gviidlibro estis formultitaj principoj pri la eksponado de la pola flago kaj korekta kantado de la himno. Temas pri du eldonaĵoj „Blanka-Ruĝa” kaj „Himno de Pollando”. La publikaĵo i.a. elmontras diferencojn inter flago kaj naciaj koloroj kaj klarigas la korektan uzon de la himnovortoj. La elŝutebla gvidlibro jam troviĝas interrete ĉe la adreso de la ministerio por la internaj aferoj kaj administracio kaj estis elŝutita pli ol 100 mil fojojn.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 0’58”
Du novaj omaĝtabuloj sur la Tombo de Nekonata Soldato
Sur la Tombo de Nekonata Soldato estos baldaŭ solene malkovritaj novaj tabuloj dediĉitaj al polaj soldatoj batalantaj kontraŭ OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) kaj UPA (Ukraina Ribela Armeo). Temas pri soldatoj, kiuj estis defendantaj polan lokan socion kontraŭ ukrainaj naciistoj el la du menciitaj grupiĝoj. Ili memorindigas eventojn i.a. en la lokoj Korytnica (12.03.1944), Narol (21-22.05.1944), Rzeczyca (02.06.1944) kaj Bircza (1945-46). La lasta tabulo sur la piliero de la Tombo de Nekonata Soldato estis senvualigita la 15-an de aŭgusto 2016 kaj estis dediĉita al la Trudforgesitaj Polaj Soldatoj, tio estas polaj patriotaj soldatoj murditaj de la komunista reĝimo. Tombo de Nekonata Soldato kreiĝis laŭ la decido de la Ministrokonsilio el 1925 en la arkadoj de la Saksa Palaco en Varsovio. En ĝia centro troviĝanta sub tri centraj arkadoj estis metita tabulo de griza ŝtono kun la surskribo „Ĉi tie kuŝas pola soldato pereinta por la Patrolando”. Samjare estis entombigita tie korpo de nekonata pola soldato transportita el hazarde elektita batalloko en Lvovo. Samtempe sur la pilieroj ektroviĝis la unuaj granitaj tabuloj kun la nomoj de batallokoj el la jaroj 1914-20.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’07”
Polaj patrinoj
Laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la nuntempa polino sian unuan infanon naskas havante 27 jarojn. 17 jarojn pli frue, en la 2-mila jaro la meza aĝo de la patriniĝo egalis al ne plenaj 24 jaroj. En pli multo la polaj patrinoj estas diplomitinoj de altlernejoj (52 procentoj). Tio ligiĝas kun la rimarkebla tendenco, ke same junaj virinoj kiel viroj unuavice deziras akiri diplomon kaj ekonomian stabilecon kaj nur poste alprenas decidon pri establo de la familio aŭ ĝia grandigo. Polinoj daŭre plej ofte decidas naski la infanon en la formala geedzeco, kaj temas pri 75 procentoj de tiaj kazoj. En plurinfanaj familioj tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 84 procentoj. Se temas pri la plurinfanaj familioj en Pollando 627 mil patrinoj edukas triopon aŭ pli da infanoj. Plej multnombran grupon konsisitigas patrinoj, kiuj edukas tri infanojn, temas pri 74 procentoj. 4 infanojn edukas 14 procentoj de la patrinoj. 7 procentoj de la virinoj havas 5 infanojn kaj 5 procentoj de la patrinoj havas pli da infanoj. Laŭ la donitaĵoj de la Asocio de Grandaj Familioj „Tri Plus” 68 procentoj de plurinfanaj patrinoj estas plentempe profesie aktivaj kaj en iliaj familioj regas la partnera divido de la ĉiutagaj devoj. Tio signifas, ke same patrinoj kiel ankaŭ patroj plenumas tiajn hejmajn taskojn kiel vestolavado, domordigado, kuirado. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo de pli ol jarcentkvarono konserviĝas naskodepresio. En 2015 la fekundecindico egalis al 1,29, kio signifas ke je 100 virinoj en la aĝo de 15 ĝis 49 jaroj estis naskiĝantaj 129 infanoj. Ekde aprilo 2016 en Pollando funkcias la registara programo „Familio 500 plus”, kiu ĉirkaŭprenas 4 milionojn da infanoj. Kadre de la programo ĉiu familio pli ol unuinfana ricevas po 500 zlotojn monate por ĉiu dua kaj plia infano ĝis plenkreskiĝo sendepende de la enspezoj. Familio kun malaltaj enspezoj, se plenumas konformajn financajn kriteriojn ricevas monservon ankaŭ por la unua infano. Ĝis la 1-a de oktobro nunjare la registaro destinis por la programo 500 plus 33 miliardojn da zlotoj.
El la elsendo 07.11.2017. Legas Tomek – 2’55”
Ortografia testo pri la kaŝuba lingvo
Ĉirkaŭ 200 personoj – ĉefe lernantoj de la bazaj lernejoj, gimnazioj kaj mezlernejoj estis atendataj dum la 16-a ortografia testo pri la kaŝuba lingvo en Wejherovo en la norda Pollando. La kaŝuban lingvon en la Pomeria Vojevodio lernas libervole ĉirkaŭ 20 mil infanoj kaj junuloj. La ortografia testo estas do por ili ekzameno pri la akiritaj konoj, aliflanke ĝi popularigas la kaŝuban kiel la unusolan regionan lingvon en Pollando. La flegado de la kaŝuba ortografio des pli gravas, ke la nunaj gejunuloj estas la unua generacio, kiu lernas la kaŝuban en lernejo. La instruado okazas en ĉirkaŭ 430 lernejoj de la Pomeria Vojevodio. La lingvon uzas ĉ. 108 mil personoj. Ekde 2005 ekzistas ebleco subiĝi al la abiturienta ekzameno pri ĉi tiu lingvo kaj de 4 jaroj en la Gdanska Universitato funkcias 3-jaraj licencaj studoj en la fakultato pri kaŝuba etnofilologio.
El la elsendo 07.11.2017. Legas Maciek – 1’06”
La plej bonaj demorafiaj donitaĵoj post 2010
En la unuaj tri jarkvaronoj de 2017 naskiĝis 306 mil infanoj, je 19 mil pli (kresko 6-procenta) ol en la analogaj periodoj de la 6 antaŭaj jaroj. Se tiu naskodinamiko konserviĝos tio signifas, ke entute nunjare enmondiĝos 407 mil suĉinfanoj, kio estos la plej bona rezulto ekde 7 lastaj jaroj. Laŭ ekspertoj signifagrade kontribuas al tio la registara porfamila programo Familo 500+, sed krome signifan rolon havas la reguloj ligitaj kun la propatriniĝa forpermeso kaj t.n granda familia ĉarto, krome la milzlota monhelpo por ĉiu naskiĝinta infano. La kresko de la naskiĝoj rezultas ankaŭ el la decido de tridekkelkjaraĝaj virinoj, kiuj prokrastis la decidon naski la infanon pro sia edukiĝado aŭ profesia kariero. Temas ĉi-rilate pri multaj virinoj el la jarala apogeo 1979-1984. Ili konscias, ke baldaŭ ili superos la 40-an vivojaron kaj estos malpli facile iĝi patrino pro biologiaj konsideroj. Multaj el ili do alprenas nun decidon pri sia dua aŭ tria infano. Kvankam la nombro de la enmondiĝantaj infanoj kreskis en Pollanso daŭre ili estas tro malmultaj por superi la demografian krizon. De pli ol 20 jaroj la nombro de la naskiĝoj ne garantias rektan generacisekvadon. Laŭ la Ĉafa Statistika Oficejo la infanposeda indico de virinoj en Pollando en 2016 egalis al 1,36. La favora situacio aperos nur tiam, kiam je 100 virinoj en la genera perido kalkuliĝos 210-215 infanoj.
El la elsendo 31.10.2017. Legas Milada kaj Barbara – 2’12”
Centro por Esploro kaj Praktiko en Kultura Kontinueco
En la Varsovia Unversitato kreiĝis la internacia esplorcentro, kiu okupiĝas pri revivigo de endanĝerigitaj lingvoj. Centro por Esploro kaj Praktiko de Kultura Kontinueco kunlaboras kun universitatoj en Londono, Leinden, Groningen kaj MaxPlanck-Instituto en Jeno. Ĝi kreiĝis en la fakultato „Artes Liberales”, kie de jaroj la kolektivo de doktorino Justuna Olko gvidas interbranĉajn projektojn pri kultura perado inter Eŭropo kaj Ameriko kaj reviviĝado de lingvoj minacitaj de formorto. La esplorojn partoprenas ne nur sciencistoj el diversaj centroj en la tuta mondo, sed ankaŭ indiĝenaj uzanoj de la endanĝerigitaj lingvoj. En Pollando temas pri reprezentantoj de la vilamovica lingvo, lingvo de karpatiaj montaranoj (ŭemka) kaj la kaŝuba. La centro kunlaboras eksterlande kun loĝantoj de Man-insulo, Guernsey, Eŭskio, kun sameoj en Finnlando kaj Norvegio kaj kun parolantoj de la azteka lingvo en Meksiko. La sciencaj projektoj fruktas per praktikaj strategioj kaj materialoj ligitaj kun lingorevivigo. Krom lernolibroj, vortaroj, popularsciencaj libroj kaj aliaj helpmaterialoj sciencistoj gvidas rendevuojn kaj laborrenkontojn dum someraj kaj regionaj lernejoj. Ili substenas lokajn iniciatojn servantajn al konservo de la kultura kaj lingva aparteco de loĝantoj de koncernaj regionoj. Ne laste ili kunorganizas artajn kaj popular-sciencajn eventojn. Jam en novembro la nova centro organizos eŭropan konferencon dediĉitan al la azteka lingvo en Meksiko kaj laborrenkontojn kaj internacian konferencon „Engaĝita humanismo”, kiu estos ligita kun revivigado de lingvoj minacitaj.
El la elsendo 31.10.2017. Legas Maciek kaj Barbara – 1’57”
Polaj sanaj nutraĵoj ŝatataj en Pollando kaj ekster ĝi
Poloj en ĉiam pli signifa grado elektas polajn konsumproduktojn – laktaĵojn, viandon, legomojn, fruktojn kaj bakaĵojn. Kiel rezultas el la pasintjara esplorado por la bezonoj de la projekto „Konsumanto 2016” eĉ 73 procentoj de poloj preferas la landajn produktojn kaj pli ol la duono pretas pagi pli por la pola produkto. Por plimulto de la polaj konsumantoj (66 procentoj) la pola produkto signifas produkton faritan en Pollando dank’ al la landa kapitalo. Aliflanke produkto farita en Pollando, sed kun la partopreno de la eksterlanda kapitalo estas rekonita pola nur de 8 procentoj de la konsumantoj. La polaj nutraĵoj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon ne nur sur la landa, sed ankaŭ eksterlanda merkatoj. Pasintjare Pollando eksportis al. la Eŭropa Unio nutraĵojn kun la valoro de pli ol 24,1 miliardoj da zlotoj. Temas unuavice pri lakto kaj laktoelfaraĵoj kaj pri viando. Pasintjare la vendo de la kortbirdaro grandiĝis je 20 procentoj, kaj en la unua duono de la 2017 je pliaj 9 procentoj. Pollando estas ankaŭ grava importanto de pomoj. Inter tri unuaj landoj aĉetantaj polan kortbirdan viandon troviĝas Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj landoj sume aĉetas preskaŭ unu trionon de la polaj kortbirdaj produktoj. Sekvas Nederlando, Ĉeĥio, Slovakio, Hongkongo kaj Hungario.
El la elsendo 24.10.2017. Legas Milada – 2’03”
Kreskas la aĝo de la uniaj civitanoj
Laŭ la donitaĵoj de Eurostat dum la lastaj dek jaroj la nombro de senjoroj en la uniaj landoj kreskis je 7 milionoj. En 2016 temis pri 27 milionoj 300 mil personoj, kiuj superis la 80-an vivojaron, kio signifas, ke ĉiu 20-a loĝanto de la unio havis almenaŭ 80 jarojn. En plimulto temis pri virinoj. Laŭ statistikaĵoj oni vivas pli longe en la sudo de Eŭropo, do en tiaj landoj kiel Italio, Greko, Hispanio, Portugalio. Similan fenomenon oni notas ankaŭ en la riĉa Germanio. La plej malmultaj 80-jaruloj vivas en Irlando, Slovakio, Kipro, Luksemburgio, Ĉeĥio, Pollando kaj Malto. Personoj 80-jaraĝaj fartas ĉiam pli bone kaj prognozoj pri la vivodaŭro post la 80-a vivojaro kreskas. Laŭ la donitaĵoj el 2015 la plej longa vivo post la 80-a vivojaro estis prognozita en Francio (10,5 jaroj), en Hispanio (9,9 jaroj), Luksemburgio (9,8 jaroj), Italio kaj Finnlando (9,5 jaroj).
El la elsendo 24.10.2017. Legas Maciek – 1’15”
[/audio
Tago de batalo kontraŭ la povreco
Hodiaŭ pasas Internacia tago kontraŭ povreco, en Pollando solenata ekde 2010. Lige kun ĝi Eurostat publikigis donitaĵojn pri povreco en la Eŭropa Unio. Laŭ ili evidentiĝas, ke en la lastaj jaroj la povreco en plej signifa grado malkreskis en Pollando. En 2016 pli ol 23 procentoj de la uniaj civitanoj, t.e. 117,5 milionoj da civitanoj estis minacitaj per povreco aŭ la socia ekskludo. Kompare al la 2008 la malkresko de povreco en Pollando egalis al 8,6 procentoj, en Litovio al 5,7 kaj Rumanio al 5,4 procentoj. Ekde 2008 la minaco de povreco kreskis en Greklando je 7,5 procentoj, en Kipro je 4,4 procentoj, en Hispanio je 4,1 procentoj. En 2016 la plej granda risko de povreco kaj socia ekskludo estis en Bulgario – pli ol 40 procenta, en Rumanio – preskaŭ 39 procenta kaj en Greklando – pli ol 35 procenta. La plej malmulte minacita de provreco kaj socia ekskludo estis Ĉeĥio (pli ol 13 procentoj), Finnlando, Danlando kaj Nederlando (pli ol 16 procenta).
El la elsendo 17.10.2017. Legas Milada – 1’46”
En Pollando kreiĝas la plej granda fabriko de baterioj
La kompanio LG Chem Vroclavo ricevis licencon por la ekonomia agado sur la tereno de speciala ekonomia subsfero Wrocław-Kobierzyce. La korea LG Chem, la filio de la konzerno LG planas elkonstrui tie fabrikon de baterioj por elektraj aŭtomobiloj. La finkonstruado estas planita por 2018. La fabriko produktos eĉ 100 mil bateriojn jare. Ĝi estos la plej granda ĉi-speca fabriko en Eŭropo, en kiu laboros 2 kaj duona mil dungitoj. Ĝiaj klientoj estos la plej grandaj aŭtomobilaj konzernoj. LG planas samtempe establi la esplorevoluigan centron.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Milada – 0’53”
Ne ekzistantaj homoj
La Monda Banko envivigis programon, kiu helpos en la identigado de personoj dank’ al la bita teknologio. Unu miliardo cent milionoj da homoj en la mondo oficiale ne ekzistas. Temas pri personoj, kiuj ne posedas persondokumenton aŭ alian oficialan dokumenton, kiu konfirmus ilian identecon. Ili loĝas unuavice en Afriko kaj Azio. Manko de dokumentoj senigas ilin je la sanserva protekto, ebleco ricevi la socian helpon, financajn servojn aŭ kleriĝon. Laŭ la Monda Banko inter personoj oficiale ne ekzistantaj pli ol unu trionon konsistigas infanoj, neniel post la naskiĝo registritaj. Tiu situacio sentiĝas unuavice en la landoj, en kiu okazas ofta truda migrado de personoj.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Tomek – 0’48”
Ĉiam pli da turistoj en Varsovio
Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj vizitas Varsovion. Sume en la nuna jaro temos pri 1,81 milionoj da gastoj, el kiuj ĉiu elspezas meze 445 dolarojn. Fine de septembro Mastercard informis, ke en la rangolisto de la mondaj celurboj Varsovio avancis je 7 lokoj kaj akiris la 65-an. En la listo estis klasifikitaj 132 urboj de la mondo laŭ la nombro de eksterlandaj turistoj kaj iliaj elspezoj. La unuan lokon konservis Bangkoko, la duan okupas Londono kaj la trian Parizo. Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en la pola ĉefurbo estas tendenco notita baze de informoj el la antaŭaj jaroj. En Eŭropo Varsovio okupas la trian lokon inter 36 urboj post Bukureŝto, Lisbono kaj Sofio. Inter eksterlandanoj vizitantaj Varsovion dominas turistoj kaj ne vizitantoj venantaj oficmotive. Tial la turisma apogeo estas notata inter julio kaj septembro. Kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj signifas iliajn kreskantajn elspezojn. En 2016 temis pri 777 milionoj da usonaj dolaroj (ĉ. 2,8 miliardoj da zlotoj). Tio estis je duona miliardo pli estis ol en la 2015-a jaro. Laŭ la prognozoj de Mastercard la elspezoj de eksterlandaj turistoj en Varsovio nunjare superos 800 milionojn da dolaroj.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Tomek – 1’31”
Pli ol duono de poloj volas labori pli longe
La 1-an de oktobro enviviĝis en Pollando novaj reguloj koncerne emeritan aĝon, kio signifas revenon al la stato antaŭinta la reformon el 2012, kiu premisis poioman altigadon de la emerita aĝo ĝis 67 jaroj senkonsidere al la sekso. Tiuokaze la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke la ĵus reenkondukitaj reguloj estis konsultitaj kun poloj, ili konformas al ĝeneralaj atendoj kaj ili estas sekuraj por la ŝtata buĝeto. Ŝi akcentis, ke revenigante la emeritan aĝon de 60 jaroj por virinoj kaj 65 por viroj la reformo redonis al poloj la elektoeblon. Ĉiu polo depende de sia materiala kaj familia situacio, sanstato rajtos decidi pri la daŭro de sia laboro. Tio estas suverenca decido de ĉiu civitano. Emeritiĝo estas nome la rajto kaj ne devo. Ne ĉiuj do, kiuj akiris rajton (aŭ akiros estonte) al la emeritiĝo en la aĝo de 60, repektive 65 vivojaroj rezignos pri profesia aktiveco. Laŭ la donitaĵoj de Kantar Millward Brown por Work Service preskaŭ 54 procentoj de poloj planas post la emeritiĝo plulabori. Dominas ekonomiaj motivoj. Poloj restante sur la labormerkato planas ricevi estonte pli altan emerituron aŭ kromenspezi al la jam ricevata monservo.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Milada – 1’54”
Dum la Lingvistika Komitato de PAN pri Esperanto
Lastlunde, t.e. la 9-an de oktobro en Varsovio okazis la 8-a plenkunsido de la Lingvistika Komitato de la Pola Sciencakademio. En la malferma parto de la kunsido profesorino Ilona Koutny el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano prezentis prelegon omaĝe al la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamehof pri la temo „Kiel la lingvo el provtubeto viviĝas. Tipologia konsidero de la lingvo Esperanto”. Sekvis la refereĵo de profesoro Henryk Fontański pri elektitaj problemoj el la gramatika priskribo de la lingvaĵo de karpatiaj montaranoj (lemkoj). Ĉiu el la referaĵoj elvokis riĉan postprelegan publikan diskuton de la polaj lingvistoj.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Milada – 1’05”
Prof. Tetsuo Kanno honortitola doktoro de pola universitato
Elstara japana neŭrokirurgo, honora prezidanto de la Monda Federacio de Neŭrokirurgiaj Societoj, profesoro Tetsuo Kanno ricevis la honortitolan doktorecon de la Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn. Ĝia fakultato pri la Medicinaj Sciencoj dank’ al li envivigis novuman kuracmetodon de malsanuloj troviĝantaj en komato. La solenaĵo okazis dum la inaŭguro de la nova akademia jaro en ĉi tiu altlernejo. Profesoro Tetsuo Kanno estis honorita ankaŭ pro helpo donita al polaj malsanuloj utiligi modernajn teknologiojn, aparte novecajn metodojn elkondukantajn el komato, kiuj estas aplikataj en la Universitata Klinika Hospitalo en Olsztyn. Dank’ al rekomendo de profesoro Kanno en majo de la pasinta jaro okazis en ĝi pioniraj en Pollando operacioj de la enplantado de spinostimuliloj ĉe pacientoj kun minimuma konsciostato. La unuajn operaciojn faris lia disĉiplo, profesoro Isao Morita kunlabore kun olŝtinaj neŭrokirurgoj. La konoj kaj spertoj de profesoro Tetsuo Kanno kaj liaj lernantoj kreis novajn eblojn porti helpon al grupo de la plej peze malsanaj pacientoj en Pollando.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Tomek – 1’18”
La nova akademia jaro 2017/2018
Por polaj studentoj finiĝis la feria periodo. La 2-an de oktobro tradicie en la altlernejoj okazis la solenaj inaŭguroj de la akademia jaro. La nuna studojaro pasos sub la signo de la reformo de la supera instrusistemo. Jarosław Gowin, viĉĉefministro kaj ministro por la scienco kaj supera eduksistemo prezentis la projekton de nova leĝo fine de septembro. Aktuale daŭras la etapo de sociaj kaj interministeriaj konsultoj. Konforme al la projekto ŝanĝiĝos la maniero elekti rektorojn, la altlernejoj akiros pli grandan aŭtonomion, sed devos samtempe prepari novajn statutojn kaj nomumi altlernejajn konsiliojn. Ŝanĝigos ankaŭ la maniero akiri la sciencajn gradojn. Laŭplane la nova leĝo pri altlernejoj ekvalius ekde la venonta akademia jaro.
El la elsendo 03.10.2017. Legas Milada – 1’07”
Referendumo sendependiga en Katalunio
En la lunda deklaro la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la esperon pri rapida stabiliĝo de la situacio en Katalunio kaj aranĝo de ĝiaj rilatoj kun la hispana registaro baze de la hispana konstitucio, dialogo kaj kompromiso. La ĉefministro de Katalunio Carles Puigdemont alvokis lunde internacian arbitraciadon por solvi politikan situacion kreiĝintan ĉirkaŭ la dimanĉa referendumo pri suvereneco de la regiono. Li postulis retiron de la sekurecfortoj dislokitaj tie de Madrido. La kataluna ĉefministro deklaris establon de speciala komisiono, kiu ekzamenos informojn pri la agado de la hispana polico dum la balotado, en kies sekvo estis vunditaj pli ol 800 personoj. La balotadon, kiu estis malpermeita de la hispana Konstitucia Tribunalo, kaj kiun Madrido agnoskas nelegala Puigdemont nomis grava kaj valida. La regiona registaro de Katalunio informis nokte de dimanĉo al lundo, ke en la dimanĉa referencumo voĉdonis ĉ. 2,26 milionoj da personoj el 5,34 voĉdonrajraj. 90 procentoj deklaris sin por la sendependeco de la regiono, preskaŭ 8 procentoj estis kontraŭ. La ceteraj voĉoj estis nevalidaj.
El la elsendo 03.10.2017. Legas Milada – 2’58”