Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Marek Suski pri rifuĝintoj en Pollando

Lastvendrede en la Pola Instituto en Vieno okazis renkontiĝo de ministro Marek Suski, la estro de la politika kabineto de la pola ĉefministro, kun la diplomatia korpuso, aŭstraj parlamentanoj, amaskomunikilaj reprezentantoj, lokaj institucioj. Ministro Suski parolis i.a. pri la migropolitiko de Pollando. Kiel li atentigis Pollando akceptas la plej grandan kvanton da rifuĝintoj serĉantaj laboron baze de laborpermesoj eldonataj la unuan fojon. En 2016 Pollando eldonis 585 mil permesojn por la estado kaj portempa laboro. Germanio 505 mil, Francio 235 mil, Italio 222 mil. Plej multajn eldonis Britio, entute 865 mil. Ministro Suski prezentis vicon da solvoj proponataj de la pola registaro, kiuj –  se enkondukotaj en la tuta Unio –  solvus la nunajn uniajn problemojn ĉi-koncerne. Kiel la plej gravan solvon la pola ministro prezentis legalan enmigradon kun la helpo surloka, kie aperas problemoj, kompatigon de la limoj kaj strikatan kontrolon de personoj el aliaj mondpartoj celantaj la Union. Ministro Suski substrekis, ke Pollando  rolas kiel stabiliganto de la situacio en la Centra-Orienta Europo, ĉar ĝis nun Pollando akceptis grandajn kvantojn  da militrifuĝintoj ĉefe el Kartvelio kaj Ĉeĉenio kaj lastatempe el Ukrainio. Li ankaŭ akcentis, ke la ĉefa strebo de la pola registaro estas certigi sekurecon al civitanoj de nia lando. Liaopinie la zorgo pri la sekureco de la civitanoj devas esti ankaŭ la supera celo de la Eŭropa Unio.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’12”

Rektaj eksterlandaj investaĵoj rekordaj en 2017

Kiel oni informis lastatempe la rektaj eksterlandaj investaĵoj en Pollando en 2017 atinigis la valoron de 12 miliardoj da eŭroj. Laŭ la pritakso de eksterlandaj investantoj en „Konjunktuta Enketo 2018” de la Pola-Germana Industria Ĉambro Pollando estas la dua plej atrakcia lando de Eŭropo. Laŭ la nombro de la kreataj laborlokoj ĝi akiris la unuan lokon, kio konfirmas, ke Pollando estas opiniata de eksterlandaj investantoj kiel tre atrakcia lando por rektaj investaĵoj. Ilian signifan nombron konsisitigas investaĵoj el la aziaj landoj (Japanio, la Suda Koreio), kiuj en siaj evolustrategioj akceptis la principon, ke Pollando funkcias kiel ekspansibazo kadre de la Eŭropa Unio. Signifaj estas ankaŭ investaĵoj el la uniaj landoj, aparte en la financa-asekura sektoro ligitaj kun Brexit. La  ĉefa atuto de Pollando ĉi-rilate estas bonege kvalifikita personalo.

El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada – 1’20”

La 8-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko, Rusio

En la 8-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko, Rusio dum la tuta tago daŭras en Varsovio oficialaj solenadoj. En la katastrofo apud Smolensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 personoj, inkluzive de prezidento Lech Kaczyński kun la edzino, la lasta prezidento de Pola Respubliko en Elmigrejo Ryszard Kaczorowski, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentanoj, komandantoj de ĉiuj formacioj de la polaj armeaj fortoj.  Kadre de la mardaj solenaĵoj okazas malkovro de la monumento de la Viktimoj de Smoleńsk-tragedio 2010, meto de la fondoŝtono en loko, kie kreiĝos monumento de prezidento Lech Kaczyński, solenaĵoj antaŭ la prezidenta palaco kaj vespera memormarŝo. Antaŭtage de la datreveno la Landa Prokuroraro prezentis novajn donitaĵojn pri la esploroj rilate ĉi tiun hororigan tragedion. La ĝisnunaj difinoj de ekspertoj en Pollando, kiuj laboris pri elterigo de la korpoj kaj iliaj sekcoj estas ŝokaj. En hermete fermitaj ĉerkoj venintaj el Rusio  – kun malpermeso ilin malkovri –  estis trovitaj 69 homaj restaĵoj de 26 personoj en ĉerkoj de aliaj viktimoj de la katastrofo. Okazis ŝanĝo de du korpoj. En multaj ekzamenitaj korporestaĵoj estis retrovitaj tiaj objektoj kiel sekcogantoj, plastaj sakoj, boteloj, ŝnuroj kaj vitrotubetoj post antisepsaj substancoj. Ĝin nun en Pollando okazis 77 elterigoj kaj sekcoj kaj pretigitaj 77 genetikaj raportoj. La kromaj 6 eletrigoj okazos inter la mezo de aprilo kaj majo nunjare. Dum la esplorado estis kontrolitaj krome 800 provaĵoj prenitaj dum sekcoj faritaj en Rusio, kiuj neniam poste estis ekzamenitaj. Nun ili estos ekzamenitaj laŭ la toksikologia kaj histopatologia vidpunktoj. Aldone elektitaj estos subigitaj al. fizikokemiaj esploroj. Ekspertoj konstatis, ke dum sekcoj en Rusio estis priskribitaj lezoj, kiuj ne estis konstatitaj kaj estis lezoj nepriskribitaj, kiujn oni konstatis dum sekcoj en Pollando. La unuaj skandaloj estis konstatitaj jam en la jaroj 2011-2012, kiam laŭ postulo de militista prokuroraro estis konstatitaj ŝanĝoj de 6 korpoj. Ĝis hodiaŭ Rusio ne redonis al Pollando la vrakon de la aviadilo nek la nigrajn kestojn. 

El la elsendo 10.04.2018. Legas Barbara – 2’57”

Profundigo de la akvovojo Szczecin-Świnoujście

Profundigo de la akvovojo inter la havenoj Szczecin kaj Świnoujście ĝis 12,5 metroj akiris la subtenon de la Eŭropa Komisiono. Tio ebligos al pli grandaj marunuoj ennavigi la havenon en Szczecin. Kun kontento estis ankaŭ akceptita la pola plano pri envivigado de nitrata direktivo, kiu rilatas al la protektado de akvoj kontraŭ poluciado fare de la nitratoj el fontoj ligitaj kun la agrikulturo. La komisaro por la medio, mara mastrumao kaj fiŝkaptado de la Komisiono pozitive rilatigis sin krome al la pola fiŝkapta politiko kaj konfirmis polajn celojn atentigi pri la protektoproblemo de Baltiko kaj tro intensa ekspluatado de ĝiaj provizoj.

El la elsendo 10.04.2018. Legas Milada – 0’55”

Ambiciaj planoj de la Ŝipfarejo en Szczecin

La ŝipfarejo en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) intencas reakiri la iaman pozicion  en la monda ŝipkonstrua industrio. Dum la lastaj du jaroj estis surakvigitaj 84 marunuoj, la ŝipfarejo eniris la novan por si terenon de la t.n. offshor-konstruaĵoj, t.e. destinitaj por la instalado sur la maro, parte subakve, turbinoj kaj simile. Jare en Szczecin kreiĝas 70 mil tunoj da ŝipkonstraĵoj, pri kio laboras pli ol du mil personoj kaj daŭre dungataj estas novaj. La ŝipfarejo en Szczecin superis krizon, de du  jaroj ĝi estas profitdona. Ankoraŭ fone de Europo, tutaparte fone de Azio ĝi ne estas granda, sed kiel oni difinas – kompakta. Tio signifas, ke ĝi kapablas konstrui ŝipon komencante de kruda ledo ĝis marunuo. Ĝis nun temas pri ŝipoj malgrandaj, sed jam baldaŭ estos tie konstruataj ŝipoj grandaj. Sur la tereno de la ŝipfarejo laboras ĝiaj partneraj firmaoj, kaj helpproduktantoj. La ŝipfarejo dungas ĉ. 300 personojn kaj ĉ. 2 mil laboras en la firmaoj de la kreiĝinta antaŭ du jaroj Ŝipkonsorcio de Szczecin.

El la elsendo 10.04.2018. Legas Milada – 1’42”

Germanio kaj Italio por forigo de sankcioj rilate Rusion

En momento, kiam multaj uniaj landoj kaj Usono aplikas rilate Rusion diplomatiajn sankciojn lige kun pravigita suspekto, ke malantaŭ la atenco kontraŭ Skripal kaŝiĝas Kremlo, la germana ministro por la internaj aferoj deklaris, ke Rusio estas piliero de la monda ordo. Heiko Maas en „Bild am Sonntag” konstatis, ke Germanio pretas al dialogo kun Rusio malgraŭ la daŭranta krizo pro la provo venenmortigi en Britio Siergiej Skripal. La germana politikisto konstatis: „ni bezonas Rusion kiel partneron i.a. en la solvado de regionaj konfliktoj, en la procezo de senaramado kaj kiel gravan pilieron de la monda ordo”. Deklaro kontraŭ sankcioj rilate Rusion venis ankaŭ el Italio. La gvidanto de la itala dekstrula Ligo kaj ĝia kandidato por la ĉefministro deklaris, ke se li establos la registaro li klopodos forigi kontraŭrusajn sankciojn pro la anekso de Krimeo. Matteo Salvini deklaris, ke tiu embargo damaĝas en nepritaksebla maniero la italan mastrumadon. Jam pli frue Salvini kritikis la elpeton de  rusaj diplomatoj reage je kemia atako kontraŭ la duobla agento Siergiej Skripal en Britio.

El la elsendo 04.04.2018. Legas Milada – 1’39”

Deportado de afrikaj migrantoj el Israelo

La israela ĉefmnistro Benjamin Netanjahu neatendite deklaris lunde, ke dume li suspendas interkonsenton kun UN, apenaŭ lunde atingitan,  pri deportado de ĉirkaŭ 16 mil afrikaj enmigrantoj ĉefe el Sudano kaj Eritreo al kelkaj okcidentaj landoj, menciinte Kanadon, Italion kaj Germanion. Kiel motivon  li prezentis la neceson konsulti  la interkonsenton kun loĝantoj de la sudaj kvartaloj de Telavivo, en kiuj estadas plimulto de la enmigrantoj. Marde Netanjahu deklaris, ke li ŝiras interkosenton kun la Unuiĝintaj Nacioj. Pli frue la israelaj aŭtoritatoj intencis deporti enmigrantojn al Afirko, al Ruando kaj Ugando, kun kiuj Israelo diskrete interkompreniĝis. Laŭ oficialaj donitaĵoj en Israelo estadas ĉ. 42 mil enmigrantoj el Afriko.

El la elsendo 04.04.2018. Legas Milada – 1’09”

Tradicio de la Sinjoraj Tomboj

Hodiaŭ, tie estas dum la Sankta Vendredo konforme al la pola tradicio oni aranĝas en preĝejoj la Sinjorajn Tombojn, t.e. simbolajn tombojn de Jesuo. Tien post la sanktvendreda liturgio la Korpo de Kristo en Hostiujo estas transmetata en tian simbolan tombon. En Pollando de jaroj ilia ornamado, konstruelementoj referencas al la aktuala situacio en la lando kaj la mondo. Tio, pri kio oni ne parolas laŭte, oficiale estas legebla laŭ la tomboornamo kaj simbolaro. La tradicio de la aranĝado kaj ornamado de la Sinjora Tombo radikas en mezepoko, kvankam en la 18-a jarcento ĝi preskaŭ tutece malaperis en Eŭropo. Krom Pollando – kie ĝi disvastiĝis ĉirkaŭ la 16-a jarcento – ĝi konserviĝis en Aŭstrio, Hungario kaj en la suda Germanio. La tradicio de la ornamado de la Tombo de Kristo havas religian, simbolan kaj socian dimensiojn. En Pollando ĝi evoluis en maniero aparta fariĝante signo de malfacilaj kaj  suferoplenaj spertoj,  alparolante la imagopovon de la kredantoj. En diversaj historiaj epokoj  la simbolaj tomboj de Jesuo enhavis motivojn ligitajn kun la situacio en la lando. Tiu ligo inter la simbolaro de Sinjora Tombo kun la eventoj de la nacia vivo estas karakteriza sole por Pollando. Tiel estis en la epoko de la 18-jarcentaj dispartigoj, dum la germana okupacio en la tempo de la 2-a mondmilito, en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam en Pollando estis proklamita la  milita stato (1981-1983), post la aviadila akcidento 2010 apud Smolensko, en kiu pereis preskaŭ 100 personoj kun polaj gvidantoj.   La tombosimboloj kaj  motivoj estis spegulantaj la plej aktualajn, ĝisdatajn travivaĵojn de la pola nacio. Dum la Sanktaj Vendredo kaj Sabato miloj da poloj en la tuta Pollando vizitis  kaj daŭre vizitas la tombojn de Jesuo ne nur por preĝi, sed ankaŭ por deĉifri la tombosimbolaron kaj trovi la plej trafan.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Barbara – 2’49”

Polaj monakinoj

Marĝene de la opiniinterŝanĝo en la okcidentaj landoj pri la pozicio de katolikaj monakinoj en la Katolika Eklezio interesajn informojn pri la polaj monakinoj transdonis la Sekretariino de la Ĝenerala Konferenco de Superaj Priorinoj en Pollando, fratulino Jolanta Olech. Laŭ ŝiaj informoj 19 mil polaj monakinoj plenumas gravan kaj riĉan socian rolon. Ĉiam pli ofte ili estas menaĝerinoj gvidantaj antaŭlernejojn, konsultejojn, Domojn de Solecaj Patrinoj, eldonejojn, lekciante en altlernejoj. Polaj monakinoj laboras ankaŭ kiel ĵurnalistinoj kaj gvidas ĉirkaŭ 400 interretajn paĝojn. Pli ol 100 okupiĝas pri la animzorgado de prizonuloj. Ĉirkaŭ 2 mil laboras en diversaj ekleziaj institucioj kaj en la paroĥa animzorgado i.a. kiel sekretariinoj, librotenistinoj, kancelieraj oficistinoj, orgenludistinoj. Krome ili gvidas diversajn kantgrupojn, grupojn misiistajn kaj bibliajn ks. Multaj laboras pretigante edifinstruojn, formaciajn sesiojn kaj evangelizadon pere de 500 portaloj, profiloj en fejsbuko kaj tŭitero. Krome polaj monakinoj laboras senhonorarie kaj socie gvidante 210 protektodomojn por infanoj kaj plenkreskuloj, diversajn helpoformojn por mizeruloj kaj personoj bezonantaj, kiel manĝejoj, tranoktejoj, domojn helpantaj forlasi la senhejmecon. En la zorgo de la polaj monakinoj troviĝas familioj, aparte plurinfanaj, solecaj patrinoj, virinoj en bezono.  Kadre de la sekcio Bakhita la polaj monakinoj engaĝiĝas en internaciajn agadojn kontraŭ la sklavigo, prostituigo, homkomerco. Ili ankaŭ helpas al enmigrantoj el Oriento kaj kadre de la kampanjo de Caritas „Familio al amilio” ili laboras favore al la personoj bezonantoj en Sirio. Nesubtakseblan rolon en la evangeliza verko de la Eklezio plenumas monakinoj el la t.n. severaj ordenoj vivantaj izolite en fermitaj klostroj.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Milada – 2’50”

Poloj pri Karesmo

Dum Karesmo 50 procentoj de poloj rezignas pri kelkaj plezuroj: malpli ofte ili rigardas televidon, malpli ofte vizitas kinejojn. Laŭ CBOS-esploroj 16 procentoj de la enketitaj poloj klopodas limigi distrojn, kaj 34 procentoj deklaras tiun emon. 27 procentoj donas al tio neniun atenton kaj 31 procentoj prefere pri tio ne atentas. La limigadon de plezuroj dum Karesmo deklaras unuavice personoj religie praktikantaj. La Pasko estas perceptata unuavice kiel la familia festo (fare de 67 procentoj de poloj), tamen por 44 procentoj temas pri religia travivaĵo kaj por 43 procentoj pri agrabla tradicio. Inter individuaj religiaj praktikoj dominas fasto dum la Sankta Vendredo. Tiun tradicion deklaras eĉ unu triono de enketitoj neniel religie praktikantaj. 67 procentoj (du trionoj) partoprenas la Paskan pekkonfeson, 64 praktikas la cindropinĉan kappriŝutadon dum la Cindra Merkredo (sojle de la Karesmo),  56 procentoj de la enketitaj poloj partoprenas la Paskan Tagotrion (la celebradojn okaze de la Sanktaj Ĵaŭdo, Vendredo kaj Sabato), 55 procentoj – edifajn karesmoinstruojn kaj 50 procentoj preĝas la vendredajn Krucovojojn aŭ dimanĉajn tradicie polajn pasionajn diservojn, tiel nomatajn Amarkonfesan Bedaŭron.  82 procentoj de poloj pretigas (aĉetas) paskajn palmetojn aspergataj sekve en preĝejoj kaj 92 procentoj de poloj praktikas la aspergadon per benita akvo de la korbetoj kun ovoj kaj specimenoj de paskomanĝoj, kiujn oni konsumas dum solenaj dimanĉaj matenmanĝoj. 77 procentoj de poloj la tradiciajn paskajn bondezirojn peras nun pere de elektronikaj mesaĝoj, sed 44 procentoj daŭre utiligas tiucele tradiciajn poŝtkartojn. La tradicion de hejma bakado praktikas 71 procentoj de poloj, kolorigas la paskoovojn 67 procentoj, akvopriverŝan lundon  praktikas 71 procentoj de la respondintoj, la vizitadon de la t.n. Sinjoraj Tomboj, t.e. la porkazjn scenografiojn kun tombo de Kristo –  74 procentoj. 60 procentoj de la enketitoj okaze de la Pasko pridonacas familiinfanojn. Laŭ CBOS ekzistas tri bazaj modeloj festi la Paskon en Pollando. La unua koncentriĝas pri la spiritaj travivaĵoj, la dua pri la kultivado de paskaj-ekleziaj tradicioj kaj la tria kombinas la tradicion kun la laika aspekto de la festo.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 2’44”

Religiemo de junaj poloj

Kun la penso pri la nunjara Episkopa Sinodo dediĉita al junularo la brita St. Mary’s University en Twickenham kaj Katolika Instituto en Parizo pretigis raporton pri religiemo de junaj eŭropanoj.  Laŭ ĝi 82 procentoj de la poloj en la aĝo inter la 16-a kaj la 29-a vivojaroj deklaras sin katolikoj. Sekvas litovoj (71 procentoj), slovenoj 55 procentoj, irlandanoj (54 procentoj). En Francio temas pri 23 procentoj kaj en Britio pri 10 rocentoj de gejunuloj. La enketdemandoj rilatis ankaŭ al la ĉeesto en la sanktaj mesoj ekster gravaj festoj, almenaŭ unu fojon semajne. Ankaŭ ĉi-rilate gvidas polaj gejunuloj (47 procentoj), portugaloj (27 procentoj), ĉeĥoj kaj slovakoj (po 23 procentoj). En Britio temas pri 17 kaj en Francio pri 7 procentoj. En Hungario kaj Aŭstrio  – temas pri 3 procentoj kaj en Belgio – pri 2 procentoj. Poloj avanas ankaŭ inter katolikoj, kiuj unu fojon semajne aŭ pli ofte preĝas,  en la cirkonstancoj aliaj ol la sanktaj mesoj aŭ preĝejaj diservoj (60 procentoj). Sekvas ĉeĥoj (48 procentoj), irlandanoj kaj nederlandanoj (po 43 procentoj) kaj britoj (42 procentoj. Inter junaj eŭropanoj,  kiuj identiĝas kun neniu religio avanas ĉeĥoj (91procentoj), estonoj (80 procentoj) kaj svedoj (75 procentoj). En Pollando temas pri 17 procentoj. La donitaĵoj devenas el la esploroj de European Social Survey okazigitaj sinsekve en la 2014-a kaj la 2016-a jaroj.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 1’48”

Polska agnoskis 4 rusajn diplomatojn persona non grata

Kiel deklaris la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz Pollando alprenis la decidon agnoski 4 rusajn diplomatojn persona non grata. Tio estas la reago je la provo venenmortigi eksan kolonelon de la rusa invigilservo GRU kaj britan agenton Siergiej Skripal La informo estis trandonita al la rusa ambasadoro en Pollando dum la renkontiĝo en la sidejo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun vicministro Piotr Wawrzyk. Kiel eksplikis la pola flanko Britio fariĝis celo de „senprecedenca atako, kiu estis la unua en la postmilita historio de Eŭropo celkonscia  uzo de la kemia armilaro kontraŭ grupo de civiluloj sur la teritorio de Eŭropo”. Similajn decidojn alprenis i.a. Usono, Kanado, Ukrainio, Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Finnlando. Pri simetria reago de Rusio anoncis la agentejo RIA-Nowosti.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Milada – 1’17”

Ĉiam pli da polinoj studas informadikon

Ĉiam pli da polinoj studas informatikon. Aktuale ili konsistigas pli ol 14 procentojn de ĉiuj studentoj en ĉi tiuj fakultatoj kaj kalkuliĝas al 11 341 personoj. Ilia la plej granda, ĉar la 12-procenta  kresko estis notita en la studjaro 2017/18. Temis pri pli ol unu mil novaj studentinoj. Malgraŭ tio, ke informadikaj fakultatoj sisteme logas ĉiam pli da junuloj, en Pollando la interesiĝo de knabinoj estas duoble pli rapide kreskanta ol de knaboj. Tiu fenomeno ligiĝas kun la kreskanta konscio pri la atrakcieco de studoj en ĉi tiuj branĉoj,  kiel ankaŭ varbkampanjoj celantaj junulinojn. Dum la lastaj tri jaroj la partopreno de knabinoj inter studentoj de teknikaj altlernejoj stabiliĝis sur la nivelo de 37 procentoj. Elektas ilin 13 procentoj de ĉiuj studentinoj (35 procentoj preferas unversitatojn, 13 ekonomikajn altlernejojn). Studentinoj superas en ĉiuspecaj altlernejoj. Ili partopreno en la superaj studoj estas 58-procenta. La raporto baziĝis sur la donitaĵoj de la Edukfondaĵo  Perspektivoj, kadre de la programo „Knabinoj al politeknikoj!”

El la elsendo 27.03.2018. Legas Maciek – 1’21”

Kreskas konsumado de bananoj

Poloj manĝas ĉiam pli da bananoj. En 2013 en la hejmaj mastrumejoj la konsumado egalis al 5,4 kilogramoj pokape, en 2016 al 6,84 kilogramoj. Banano estas la dua post pomo plej populara kaj plej ofte konsumata frukto en Pollando. Laŭ Eurostat en 2016 Pollando importis preskaŭ 370 mil tunojn da bananoj. En la daŭro de kvar jaroj la importo kreskis je 66 procentoj kaj daŭre kreskas. Plej multaj bananoj estas importataj el Ekvadoro, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kreskas ankaŭ la importo de bananoj al la Eŭropa Unio, kvankam ankaŭ kreskas iliaj prezoj, kio sekvis el la malgrandigo de bananliveroj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro el la Latina Ameriko, i.a. Ekvadoro. La Unio importas bananojn unuavice el la landoj de la Latina Ameriko kiel Ekvadoro, Kolombio, Kostariko, Panamo kaj Peruo. Signifaj kvantoj estas importataj el la landoj de la grupo AKP, unuavice el la eksaj kolonioj de la uniaj landoj, aparte Dominikano, Kameruno kaj la Ebura Bordo. Laŭ Eurostat la importo de bananoj en la unio superis 5,5 milionojn da tunoj en 2016 kaj ankaŭ kreskas.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’22”

Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn

Morgaŭ, la 24-an de marto la unuan fojon estos solenata en Pollando la nova ŝtata festo, Memortago pri poloj savantaj judojn. La dato ne estis elektita hazarde, tiun tagon en 1944 germanoj murdis en la loko Markowa (la sudorienta Pollando) la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria kune kun iliaj 6 geinfanoj. Konforme al la ĵus proklamita leĝo la Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn sub la germana okupacio estas omaĝesprimo por ĉiuj polaj civitanoj, sendepende de la nacieco, kiuj helpis al judoj  kondamnitaj al ekstermo fare de la germana okupaciinto. Ekde la hodiaŭa vededo en la tuta lando okazas senpagaj filmprezetoj de la kinobildoj „Stella” kaj „Vivo kontraŭ la vivo”. La unua rakontas la historion de judino en Hajfa Stella Zylbersztajn-Tzur, kiun estis savantaj pli ol 20 polaj familioj. La alia rakontas historiojn de kelkaj poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito – kaŝadis ilin, nutris, protektis malgraŭ la minacanta pro tio mortopuno. Instituto pri la Nacia Memoro memorigas, ke poloj savantaj judojn ne limiĝas al preskaŭ 7 mil konataj laŭnome polaj herooj, honoritaj de Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Menciinda estas la Kapelo de Memoro en la Sanktejo de la Plej Sankta Maria Virgulino, la Stelo de nova Evangelizado kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a en Toruno omaĝanta per apartaj omaĝtabuloj 1170 polojn,  kiuj endanĝerigante la vivon propran kaj de siaj familioj estis savantajn judojn dum la 2-a mondmilito.

El la elsendo 23.03.2018. Legas Milada – 2’22”

Merkel en Varsovio

Lunde en Varsovio viziton faris kanceliero Angela Merkel. Inter la planitaj temoj de la interparoloj kun polaj politikistoj estis i.a. situacio en Ukrainio, politiko rilate Rusion, pintrenkonto de NATO, energetika sekureco, kunlaboro en la strukturo de Weimar-triangulo (germana-franca-pola kunlaboro) kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono. Pollando estis la dua post Francio celo de la eksterlanda vizito de Merkel lastmerkrede elektita de Bundestag por la kvara oficperiodo kiel la kanceliero de Germanio. La germana politikisto renkontiĝis kun la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki kaj la prezidento de Pollando Andrzej Duda. Post la renkontiĝo kun la pola ĉefministro okazis komuna gazetara konferenco. Dum ĝi ambaŭ politikistoj reliefigis tre bonajn ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Estis akcentitaj kongruaj duflankaj interesoj, same kadre de la Unio kiel ankaŭ rilate la eksterlandan politikon. La pola ĉefministro kontatis, ke rilate la migrorocezojn la sferoj de la pola-germana kunlaboro estas surloka helpo en Afriko kaj en Proksima Oriento. La germana kanceliero kun rekono rilatigis sin al kontribuo de Pollando koncerne solvadon de migroproblemoj, eĉ se ĝi koncernas enmigrantojn el la orienta direkto. Ambaŭ politikistoj decidmaniere subtenis la Weimar-an Triangulon certiginte pri engaĝiĝo favore al renkontiĝoj kadre de ĉi tiu strukturo.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 2’01”

Ĝenerala sektretario de NATO pri situacio ĉirkaŭ Rusio

Laŭ la ĝenerala NATO-sekretario, Jens Stoltenberg la efiktivigita provo venenmortigi eksan rusan spionon Skripal kaj lian filinon sur la teritorio de Britio damaĝas la interaciajn interkompreniĝojn, sed „unuavice konfirmas, ke Rusio fariĝas ĉiam pli neprognozebla kaj agresa”. En la lastdimanĉa intervjuo por „Welt am Sonntag” la ĝenerala NATO-sekretario avertis, ke la rusa registaro povas iom post iom rezigni pri konvencia armilaro favore al la nuklea. Kiel ekzemplon li menciis la nelegalan anekson de Krimeo, malstabiligon de la orienta Ukrainio, garnizonadon de rusaj trupoj sur la teritorioj formale apartenantaj al Kartvelio kaj Moldavio, plurajn ciberatakojn kaj misinformajn kampanjojn. Kiel akcentis Jens Stoltenberg la rusa flanko en sia doktirono klare elmontris, ke pretas uzi nuklean armilaron en regiona konflikto, kion ĝi difinas kiel „eskaladon pere de deeskalado (limigo de agresaj militagadoj)”. La ĝenerala NATO-sekretario decidmaniere alvokis Rusion malkaŝi detalojn rilate la produktadon de la kemiaĵo Nowiczok.  La ĝisnunan respondon de Rusio Jens Stoltenberg difiis kiel „malrespektadon de paco kaj sekureco en la mondo”.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 1’41”

La flughaveno Chopin avanas en la Unio

La varsovia Chopin-flughaveno okupis pasintjare la unuan lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de pasaĝera kresko, en la kategorio de flughavenoj, kiuj entute priservas inter 10 kaj 25 milionoj da pasaĝeroj. Tio rezutas el la raporto de Internacia Konsilio de Flughavenoj ACI reprezentanta pli ol 1950 fughavenojn en 176 landoj. La flughaveno Chopin estis kalkulita al 19 flughavenoj kun la plej granda kreskodinamiko ekde 2012. Inter ili  troviĝas tiaj flughavenoj kiel Berlin Schoenefeld, Lizbona, Londyn Stansted, Ateny aŭ la amsterdamski Schiphol. La pasintjara kresko signifas, ke la servojn de la flughaveno Chopin utiligis preskaŭ 3 milionoj da pasaĝeroj pli ol en 2016. La transfera trafiko kreskis je pli ol 34 procentoj kaj tio signifas, ke preskaŭ 4 milionoj da pasaĝeroj utiligas la varsovian flughavenon kiel la transferan. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando. Pasintjare ĝiajn servojn utiligis 15,75 milionoj da pasaĝeroj, preskaŭ je 23 procentoj pli ol en 2016. Nur en decembro 2017 uzis ĝin 1,12 milionoj da pasaĝeroj.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Maciek – 1’23”

Mankoj en la pola historia politiko

Laŭ profesoro Andrzej Nowak el la Jagelona Universitato en Krakovo neglektoj en la historia politiko de Pollando radikas ankoraŭ en la komenco de la 18-a jarcento, en la momento kiam ĝi perdis suverenecon. Tiam Rusio kaj Prusio gvidis enorme aktivan historian politikon, kies grava elemento estis kalumniado de Pollando. Pro ilia subaĉetado  francaj, britaj kaj germnaj filozofoj skribis, ke Pollando ne taŭgas por Eŭropo kaj la estoneco de la lando povos evolui nur sub la regado de kleraj germanoj aŭ rusoj. Sekvis el tio dispartigoj de Pollando al kio aliĝis Austrio, kaj forigo de Pollando de sur la mapo de Eŭropo daŭris 123 jarojn. Mallonga periodo de suvereneco reakirita en 1918 ne sufiĉis por forigi la 150-jarajn  neglektojn. Dum la postmilita komunista periodo Pollando ne povis gvidi suverenan politikon kaj zorgi pri sia bona famo. Laŭ profesoro Nowak ankaŭ almenaŭ 20 jaroj de la 3-a respubliko ne estis bone utiligitaj, se temas pri la gvidado de historia politiko. Kiel imitindan modelon por ĝin gvidi profesoro Andrzej Nowak elmontris Germanion kaj Ĉeĥion.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Milada – 1’33”

En Germanio kaj Francio pri antisemitismo

Semajnfine „Deutsche Welle” informis, ke en la orientaj federaciaj landoj de Germanio kreskas antisemitismo. Ekspertoj alvokas la germanan registaron pri ĝia kontraŭbatalado. Laŭ la citita de la gazeto direktoro de la Fondaĵo de F.C. Flick antisemitismo kreskis en ĉiuj sociaj rondoj. Ĝi kreskas ne nur inter personoj kun ekstremaj opinioj, sed ankaŭ inter personoj kun opinioj moderaj. Nur en la pasinta jaro la germana policio notis 1453 deliktojn ĉi-rilatajn kaj laŭ „Tagesspigel” temas pri kvar ĉi-specaj ekscesoj tage. Kanceliero Angela Merkel antaŭnelonge informis, ke neniu juda institucio en Germanio povas ekzisti sen protekto de la polico. Komence de februaro la franca ĉefministro Édouard Philippe deklaris, ke Francio estas endanĝerigita de granda ondo de antisemitismo. Ankaŭ la franca ministro por la internaj aferoj konfirmis, ke en Francio okazas ĉiam pli da atakoj kaj kontraŭjudaj incidentoj. En la lando, en kiu vivas la plej granda juda socio en Europo, ĝiaj institucioj, centroj, lernejoj kaj infanvartejoj estas protekataj de armitaj ĝandarmoj, kaj feraj bariloj.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Barbara – 1’34”

Finfine koalicia registaro en Germanio

Kvakam la germanaj CDU, CSU kaj SPD atingis interkonsenton pri establo de registara koalicio komence de februaro, sed nur lastdimanĉe estis anoncita la rezulto de internpartia referendumo en SPD pri la aprobo de la koaliciaj interkonsentoj. Tiel finiĝas la plej longa formado de la germana registaro en la historio. La germanaj balotoj al Bundestag okazis la 24-an de septembro 2017. La germana prezidento Frank-Walter Steinmeier formale prezentis kiel kandidaton por la kanceliera ofico Angela Merkel. La voĉdonado estas planita por la 14-a de marto. Nun Merkel gvidas la komisaran registaron. Ĝis nun ŝi gvidis tri koaliciajn registarojn en la jaroj 2005-2009 (CDU/CSU kaj SPD), 2009-2013 (CDU/CSU kaj la liberalula FDP),  2013-2017 (CDU/CSU kaj SPD).

El la elsendo 06.03.2018. Legas Milada – 0’14”

Post la balotoj en Italio

Dimanĉaj balotoj en Italio ŝanĝas la politikan scenejon en ĉi tiu lando. La partio Forza Italia de Silvio Berlusconi deklaris lastlunde, ke la venkinta centrodekstrula bloko devintus ricevi mandaton por establi la registaron. Ĝi akiris 35 procentojn de la voĉoj. La ĉefan lokon havas en ĝi la Norda Ligo gvidata de Matteo Salvini kun 17 procentoj de la voĉoj. La pretecon transpreni la povon deklaris ankaŭ Movado de Kvin Steloj. Voĉdonis por ĝi 32 procentoj de la balotintoj. Nur la trian lokon okupis la reganta ĝis nun centromaldekstrularo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Barbara – 0’47”

Cikonioj atendas varmiĝon

Cikoniojn vintrumantajn en la Rekapabliga Centro por la Protektataj Animaloj en la apudkarpatia regiono surprizis la lastaj neĝoj kaj frosto. Troviĝas en ĝi cikonioj, unuavice birdoj kun rompitaj flugiloj aŭ piedoj, lezitaj pro elfalo el nesto, birdoj erarpafitaj aŭ lezitaj de kurento. Post la rekapabligado ili revenas – kutime komence de marto – al siaj nestejoj. Pli frue resaniĝintaj birdoj dum sunplenaj kaj varmaj tagoj forflugas je du, tri kilometroj for de la centro. Nunjare haltigis ilin frosto. Tiuj kiuj spite la frostan veteron estis pli kuraĝaj iom haste devis serĉi rifuĝejon elektante proksimajn farmejojn kaj eĉ tiajn lokojn kiel grandsurfaca vendejo. Ĉiuj estis revenigitaj al la Centro. Nunjare la vintron pasigas tie 80 cikonioj. Printempe restos sole birdoj kun firme difektitaj flugiloj aŭ piedoj. Krom cikonioj la vintron en Przemyśl pasigas malgrandaj kriagloj, reĝa aglo, buteoj, kapreoloj, vulpoj kaj 10 erinacoj unuavice el la apudkarpatia vojevodio. La cikonioj el Afriko plej frue revenas en la unuaj tagoj de marto, en plimulto tamen en aprilo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 1’18”

Sojle de ŝanĝoj en la butikumado

Ekde la 1-a de marto ekvalidas en Pollando leĝo limiganta la dimanĉan komercon. En 2018 komercaj dimanĉoj validos nur dum la unua kaj lasta dimanĉoj de la unuopaj monatoj. Ekde la 2019-a butikumi dimanĉe eblos nur en la lasta dimanĉo de la monato,  en la 2020-a la malpermeso ĉirkauprenos ĉiujn dimanĉojn escepte de sep difinitaj – du antaŭ la Kristansko, unu antaŭ la Pasko kaj la lastaj dimanĉoj de januaro, aprilo, junio kaj aŭgusto. La butikuma malpermeso validas rilate al komercaj centroj, superbazaroj kaj ĉiuj vendejoj, en kiuj krom posedanto laboras aliaj vendistoj. La leĝo samtempe listigas lokojn,  kiuj povas funkcii kaj funkcios dum senkomercaj dimanĉoj. Temas i.a. pri benzinprenejoj, florvendejoj, apotekoj, stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Milada – 1’11”

Polaj alkoholaĵoj eksterlande

En 2016 la hejmaj mastrumejoj en la Eŭropa Unio destinis por la alkoholaj produktoj 1,6 procentojn de siaj enspezoj. Tio signifis sumajn elspezojn en la alteco de preskaŭ 130 miliardoj da eŭroj, kio egalas al 0,9 procento de la unia landa produkto brutte. La meza eŭropano elspezis por alkoholaĵoj en 2016 pli ol 250 eŭrojn. Inter tiuj ĉi alkoholaĵoj troviĝas ankaŭ polaj. La tradiciaj kaj samtempe la plej grandaj klientoj de fortaj alkoholaĵoj el Pollando estas Francio kaj Usono, sur kies merkatojn trafas 4,2 milionoj da litroj, respektive 3,1 milionoj da litroj. La polajn alkoholaĵojn komencas alte taksi japanoj kaj ĉinoj. Inter novaj klientoj aperis tiaj landoj kiel Vjetnamo, Koreio, Singapuro, la kunlaboro estis ligita kun Ekvadoro aŭ Kenio. Laŭ la enkondukaj pritaksoj el la fino de 2017 tiujare estis eksportotaj entute 24 milionoj da litroj da alkoholaĵoj el Pollando, t.e. je 9 procentoj pli ol en 2016. En la ĉiujara raporto de la usona magazino “Shanken’s Impact” la pola Żubrówka okupas jam la trian lokon inter mondaj vodkomarkoj post Smirnoff kaj Absolut.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’28”