Novaĵoj
Polaj monakinoj
Marĝene de la opiniinterŝanĝo en la okcidentaj landoj pri la pozicio de katolikaj monakinoj en la Katolika Eklezio interesajn informojn pri la polaj monakinoj transdonis la Sekretariino de la Ĝenerala Konferenco de Superaj Priorinoj en Pollando, fratulino Jolanta Olech. Laŭ ŝiaj informoj 19 mil polaj monakinoj plenumas gravan kaj riĉan socian rolon. Ĉiam pli ofte ili estas menaĝerinoj gvidantaj antaŭlernejojn, konsultejojn, Domojn de Solecaj Patrinoj, eldonejojn, lekciante en altlernejoj. Polaj monakinoj laboras ankaŭ kiel ĵurnalistinoj kaj gvidas ĉirkaŭ 400 interretajn paĝojn. Pli ol 100 okupiĝas pri la animzorgado de prizonuloj. Ĉirkaŭ 2 mil laboras en diversaj ekleziaj institucioj kaj en la paroĥa animzorgado i.a. kiel sekretariinoj, librotenistinoj, kancelieraj oficistinoj, orgenludistinoj. Krome ili gvidas diversajn kantgrupojn, grupojn misiistajn kaj bibliajn ks. Multaj laboras pretigante edifinstruojn, formaciajn sesiojn kaj evangelizadon pere de 500 portaloj, profiloj en fejsbuko kaj tŭitero. Krome polaj monakinoj laboras senhonorarie kaj socie gvidante 210 protektodomojn por infanoj kaj plenkreskuloj, diversajn helpoformojn por mizeruloj kaj personoj bezonantaj, kiel manĝejoj, tranoktejoj, domojn helpantaj forlasi la senhejmecon. En la zorgo de la polaj monakinoj troviĝas familioj, aparte plurinfanaj, solecaj patrinoj, virinoj en bezono. Kadre de la sekcio Bakhita la polaj monakinoj engaĝiĝas en internaciajn agadojn kontraŭ la sklavigo, prostituigo, homkomerco. Ili ankaŭ helpas al enmigrantoj el Oriento kaj kadre de la kampanjo de Caritas „Familio al amilio” ili laboras favore al la personoj bezonantoj en Sirio. Nesubtakseblan rolon en la evangeliza verko de la Eklezio plenumas monakinoj el la t.n. severaj ordenoj vivantaj izolite en fermitaj klostroj.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Milada – 2’50”
Poloj pri Karesmo
Dum Karesmo 50 procentoj de poloj rezignas pri kelkaj plezuroj: malpli ofte ili rigardas televidon, malpli ofte vizitas kinejojn. Laŭ CBOS-esploroj 16 procentoj de la enketitaj poloj klopodas limigi distrojn, kaj 34 procentoj deklaras tiun emon. 27 procentoj donas al tio neniun atenton kaj 31 procentoj prefere pri tio ne atentas. La limigadon de plezuroj dum Karesmo deklaras unuavice personoj religie praktikantaj. La Pasko estas perceptata unuavice kiel la familia festo (fare de 67 procentoj de poloj), tamen por 44 procentoj temas pri religia travivaĵo kaj por 43 procentoj pri agrabla tradicio. Inter individuaj religiaj praktikoj dominas fasto dum la Sankta Vendredo. Tiun tradicion deklaras eĉ unu triono de enketitoj neniel religie praktikantaj. 67 procentoj (du trionoj) partoprenas la Paskan pekkonfeson, 64 praktikas la cindropinĉan kappriŝutadon dum la Cindra Merkredo (sojle de la Karesmo), 56 procentoj de la enketitaj poloj partoprenas la Paskan Tagotrion (la celebradojn okaze de la Sanktaj Ĵaŭdo, Vendredo kaj Sabato), 55 procentoj – edifajn karesmoinstruojn kaj 50 procentoj preĝas la vendredajn Krucovojojn aŭ dimanĉajn tradicie polajn pasionajn diservojn, tiel nomatajn Amarkonfesan Bedaŭron. 82 procentoj de poloj pretigas (aĉetas) paskajn palmetojn aspergataj sekve en preĝejoj kaj 92 procentoj de poloj praktikas la aspergadon per benita akvo de la korbetoj kun ovoj kaj specimenoj de paskomanĝoj, kiujn oni konsumas dum solenaj dimanĉaj matenmanĝoj. 77 procentoj de poloj la tradiciajn paskajn bondezirojn peras nun pere de elektronikaj mesaĝoj, sed 44 procentoj daŭre utiligas tiucele tradiciajn poŝtkartojn. La tradicion de hejma bakado praktikas 71 procentoj de poloj, kolorigas la paskoovojn 67 procentoj, akvopriverŝan lundon praktikas 71 procentoj de la respondintoj, la vizitadon de la t.n. Sinjoraj Tomboj, t.e. la porkazjn scenografiojn kun tombo de Kristo – 74 procentoj. 60 procentoj de la enketitoj okaze de la Pasko pridonacas familiinfanojn. Laŭ CBOS ekzistas tri bazaj modeloj festi la Paskon en Pollando. La unua koncentriĝas pri la spiritaj travivaĵoj, la dua pri la kultivado de paskaj-ekleziaj tradicioj kaj la tria kombinas la tradicion kun la laika aspekto de la festo.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 2’44”
Religiemo de junaj poloj
Kun la penso pri la nunjara Episkopa Sinodo dediĉita al junularo la brita St. Mary’s University en Twickenham kaj Katolika Instituto en Parizo pretigis raporton pri religiemo de junaj eŭropanoj. Laŭ ĝi 82 procentoj de la poloj en la aĝo inter la 16-a kaj la 29-a vivojaroj deklaras sin katolikoj. Sekvas litovoj (71 procentoj), slovenoj 55 procentoj, irlandanoj (54 procentoj). En Francio temas pri 23 procentoj kaj en Britio pri 10 rocentoj de gejunuloj. La enketdemandoj rilatis ankaŭ al la ĉeesto en la sanktaj mesoj ekster gravaj festoj, almenaŭ unu fojon semajne. Ankaŭ ĉi-rilate gvidas polaj gejunuloj (47 procentoj), portugaloj (27 procentoj), ĉeĥoj kaj slovakoj (po 23 procentoj). En Britio temas pri 17 kaj en Francio pri 7 procentoj. En Hungario kaj Aŭstrio – temas pri 3 procentoj kaj en Belgio – pri 2 procentoj. Poloj avanas ankaŭ inter katolikoj, kiuj unu fojon semajne aŭ pli ofte preĝas, en la cirkonstancoj aliaj ol la sanktaj mesoj aŭ preĝejaj diservoj (60 procentoj). Sekvas ĉeĥoj (48 procentoj), irlandanoj kaj nederlandanoj (po 43 procentoj) kaj britoj (42 procentoj. Inter junaj eŭropanoj, kiuj identiĝas kun neniu religio avanas ĉeĥoj (91procentoj), estonoj (80 procentoj) kaj svedoj (75 procentoj). En Pollando temas pri 17 procentoj. La donitaĵoj devenas el la esploroj de European Social Survey okazigitaj sinsekve en la 2014-a kaj la 2016-a jaroj.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 1’48”
Polska agnoskis 4 rusajn diplomatojn persona non grata
Kiel deklaris la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz Pollando alprenis la decidon agnoski 4 rusajn diplomatojn persona non grata. Tio estas la reago je la provo venenmortigi eksan kolonelon de la rusa invigilservo GRU kaj britan agenton Siergiej Skripal La informo estis trandonita al la rusa ambasadoro en Pollando dum la renkontiĝo en la sidejo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun vicministro Piotr Wawrzyk. Kiel eksplikis la pola flanko Britio fariĝis celo de „senprecedenca atako, kiu estis la unua en la postmilita historio de Eŭropo celkonscia uzo de la kemia armilaro kontraŭ grupo de civiluloj sur la teritorio de Eŭropo”. Similajn decidojn alprenis i.a. Usono, Kanado, Ukrainio, Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Finnlando. Pri simetria reago de Rusio anoncis la agentejo RIA-Nowosti.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Milada – 1’17”
Ĉiam pli da polinoj studas informadikon
Ĉiam pli da polinoj studas informatikon. Aktuale ili konsistigas pli ol 14 procentojn de ĉiuj studentoj en ĉi tiuj fakultatoj kaj kalkuliĝas al 11 341 personoj. Ilia la plej granda, ĉar la 12-procenta kresko estis notita en la studjaro 2017/18. Temis pri pli ol unu mil novaj studentinoj. Malgraŭ tio, ke informadikaj fakultatoj sisteme logas ĉiam pli da junuloj, en Pollando la interesiĝo de knabinoj estas duoble pli rapide kreskanta ol de knaboj. Tiu fenomeno ligiĝas kun la kreskanta konscio pri la atrakcieco de studoj en ĉi tiuj branĉoj, kiel ankaŭ varbkampanjoj celantaj junulinojn. Dum la lastaj tri jaroj la partopreno de knabinoj inter studentoj de teknikaj altlernejoj stabiliĝis sur la nivelo de 37 procentoj. Elektas ilin 13 procentoj de ĉiuj studentinoj (35 procentoj preferas unversitatojn, 13 ekonomikajn altlernejojn). Studentinoj superas en ĉiuspecaj altlernejoj. Ili partopreno en la superaj studoj estas 58-procenta. La raporto baziĝis sur la donitaĵoj de la Edukfondaĵo Perspektivoj, kadre de la programo „Knabinoj al politeknikoj!”
El la elsendo 27.03.2018. Legas Maciek – 1’21”
Kreskas konsumado de bananoj
Poloj manĝas ĉiam pli da bananoj. En 2013 en la hejmaj mastrumejoj la konsumado egalis al 5,4 kilogramoj pokape, en 2016 al 6,84 kilogramoj. Banano estas la dua post pomo plej populara kaj plej ofte konsumata frukto en Pollando. Laŭ Eurostat en 2016 Pollando importis preskaŭ 370 mil tunojn da bananoj. En la daŭro de kvar jaroj la importo kreskis je 66 procentoj kaj daŭre kreskas. Plej multaj bananoj estas importataj el Ekvadoro, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kreskas ankaŭ la importo de bananoj al la Eŭropa Unio, kvankam ankaŭ kreskas iliaj prezoj, kio sekvis el la malgrandigo de bananliveroj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro el la Latina Ameriko, i.a. Ekvadoro. La Unio importas bananojn unuavice el la landoj de la Latina Ameriko kiel Ekvadoro, Kolombio, Kostariko, Panamo kaj Peruo. Signifaj kvantoj estas importataj el la landoj de la grupo AKP, unuavice el la eksaj kolonioj de la uniaj landoj, aparte Dominikano, Kameruno kaj la Ebura Bordo. Laŭ Eurostat la importo de bananoj en la unio superis 5,5 milionojn da tunoj en 2016 kaj ankaŭ kreskas.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’22”
Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn
Morgaŭ, la 24-an de marto la unuan fojon estos solenata en Pollando la nova ŝtata festo, Memortago pri poloj savantaj judojn. La dato ne estis elektita hazarde, tiun tagon en 1944 germanoj murdis en la loko Markowa (la sudorienta Pollando) la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria kune kun iliaj 6 geinfanoj. Konforme al la ĵus proklamita leĝo la Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn sub la germana okupacio estas omaĝesprimo por ĉiuj polaj civitanoj, sendepende de la nacieco, kiuj helpis al judoj kondamnitaj al ekstermo fare de la germana okupaciinto. Ekde la hodiaŭa vededo en la tuta lando okazas senpagaj filmprezetoj de la kinobildoj „Stella” kaj „Vivo kontraŭ la vivo”. La unua rakontas la historion de judino en Hajfa Stella Zylbersztajn-Tzur, kiun estis savantaj pli ol 20 polaj familioj. La alia rakontas historiojn de kelkaj poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito – kaŝadis ilin, nutris, protektis malgraŭ la minacanta pro tio mortopuno. Instituto pri la Nacia Memoro memorigas, ke poloj savantaj judojn ne limiĝas al preskaŭ 7 mil konataj laŭnome polaj herooj, honoritaj de Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Menciinda estas la Kapelo de Memoro en la Sanktejo de la Plej Sankta Maria Virgulino, la Stelo de nova Evangelizado kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a en Toruno omaĝanta per apartaj omaĝtabuloj 1170 polojn, kiuj endanĝerigante la vivon propran kaj de siaj familioj estis savantajn judojn dum la 2-a mondmilito.
El la elsendo 23.03.2018. Legas Milada – 2’22”
Merkel en Varsovio
Lunde en Varsovio viziton faris kanceliero Angela Merkel. Inter la planitaj temoj de la interparoloj kun polaj politikistoj estis i.a. situacio en Ukrainio, politiko rilate Rusion, pintrenkonto de NATO, energetika sekureco, kunlaboro en la strukturo de Weimar-triangulo (germana-franca-pola kunlaboro) kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono. Pollando estis la dua post Francio celo de la eksterlanda vizito de Merkel lastmerkrede elektita de Bundestag por la kvara oficperiodo kiel la kanceliero de Germanio. La germana politikisto renkontiĝis kun la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki kaj la prezidento de Pollando Andrzej Duda. Post la renkontiĝo kun la pola ĉefministro okazis komuna gazetara konferenco. Dum ĝi ambaŭ politikistoj reliefigis tre bonajn ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Estis akcentitaj kongruaj duflankaj interesoj, same kadre de la Unio kiel ankaŭ rilate la eksterlandan politikon. La pola ĉefministro kontatis, ke rilate la migrorocezojn la sferoj de la pola-germana kunlaboro estas surloka helpo en Afriko kaj en Proksima Oriento. La germana kanceliero kun rekono rilatigis sin al kontribuo de Pollando koncerne solvadon de migroproblemoj, eĉ se ĝi koncernas enmigrantojn el la orienta direkto. Ambaŭ politikistoj decidmaniere subtenis la Weimar-an Triangulon certiginte pri engaĝiĝo favore al renkontiĝoj kadre de ĉi tiu strukturo.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 2’01”
Ĝenerala sektretario de NATO pri situacio ĉirkaŭ Rusio
Laŭ la ĝenerala NATO-sekretario, Jens Stoltenberg la efiktivigita provo venenmortigi eksan rusan spionon Skripal kaj lian filinon sur la teritorio de Britio damaĝas la interaciajn interkompreniĝojn, sed „unuavice konfirmas, ke Rusio fariĝas ĉiam pli neprognozebla kaj agresa”. En la lastdimanĉa intervjuo por „Welt am Sonntag” la ĝenerala NATO-sekretario avertis, ke la rusa registaro povas iom post iom rezigni pri konvencia armilaro favore al la nuklea. Kiel ekzemplon li menciis la nelegalan anekson de Krimeo, malstabiligon de la orienta Ukrainio, garnizonadon de rusaj trupoj sur la teritorioj formale apartenantaj al Kartvelio kaj Moldavio, plurajn ciberatakojn kaj misinformajn kampanjojn. Kiel akcentis Jens Stoltenberg la rusa flanko en sia doktirono klare elmontris, ke pretas uzi nuklean armilaron en regiona konflikto, kion ĝi difinas kiel „eskaladon pere de deeskalado (limigo de agresaj militagadoj)”. La ĝenerala NATO-sekretario decidmaniere alvokis Rusion malkaŝi detalojn rilate la produktadon de la kemiaĵo Nowiczok. La ĝisnunan respondon de Rusio Jens Stoltenberg difiis kiel „malrespektadon de paco kaj sekureco en la mondo”.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 1’41”
La flughaveno Chopin avanas en la Unio
La varsovia Chopin-flughaveno okupis pasintjare la unuan lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de pasaĝera kresko, en la kategorio de flughavenoj, kiuj entute priservas inter 10 kaj 25 milionoj da pasaĝeroj. Tio rezutas el la raporto de Internacia Konsilio de Flughavenoj ACI reprezentanta pli ol 1950 fughavenojn en 176 landoj. La flughaveno Chopin estis kalkulita al 19 flughavenoj kun la plej granda kreskodinamiko ekde 2012. Inter ili troviĝas tiaj flughavenoj kiel Berlin Schoenefeld, Lizbona, Londyn Stansted, Ateny aŭ la amsterdamski Schiphol. La pasintjara kresko signifas, ke la servojn de la flughaveno Chopin utiligis preskaŭ 3 milionoj da pasaĝeroj pli ol en 2016. La transfera trafiko kreskis je pli ol 34 procentoj kaj tio signifas, ke preskaŭ 4 milionoj da pasaĝeroj utiligas la varsovian flughavenon kiel la transferan. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando. Pasintjare ĝiajn servojn utiligis 15,75 milionoj da pasaĝeroj, preskaŭ je 23 procentoj pli ol en 2016. Nur en decembro 2017 uzis ĝin 1,12 milionoj da pasaĝeroj.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Maciek – 1’23”
Mankoj en la pola historia politiko
Laŭ profesoro Andrzej Nowak el la Jagelona Universitato en Krakovo neglektoj en la historia politiko de Pollando radikas ankoraŭ en la komenco de la 18-a jarcento, en la momento kiam ĝi perdis suverenecon. Tiam Rusio kaj Prusio gvidis enorme aktivan historian politikon, kies grava elemento estis kalumniado de Pollando. Pro ilia subaĉetado francaj, britaj kaj germnaj filozofoj skribis, ke Pollando ne taŭgas por Eŭropo kaj la estoneco de la lando povos evolui nur sub la regado de kleraj germanoj aŭ rusoj. Sekvis el tio dispartigoj de Pollando al kio aliĝis Austrio, kaj forigo de Pollando de sur la mapo de Eŭropo daŭris 123 jarojn. Mallonga periodo de suvereneco reakirita en 1918 ne sufiĉis por forigi la 150-jarajn neglektojn. Dum la postmilita komunista periodo Pollando ne povis gvidi suverenan politikon kaj zorgi pri sia bona famo. Laŭ profesoro Nowak ankaŭ almenaŭ 20 jaroj de la 3-a respubliko ne estis bone utiligitaj, se temas pri la gvidado de historia politiko. Kiel imitindan modelon por ĝin gvidi profesoro Andrzej Nowak elmontris Germanion kaj Ĉeĥion.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Milada – 1’33”
En Germanio kaj Francio pri antisemitismo
Semajnfine „Deutsche Welle” informis, ke en la orientaj federaciaj landoj de Germanio kreskas antisemitismo. Ekspertoj alvokas la germanan registaron pri ĝia kontraŭbatalado. Laŭ la citita de la gazeto direktoro de la Fondaĵo de F.C. Flick antisemitismo kreskis en ĉiuj sociaj rondoj. Ĝi kreskas ne nur inter personoj kun ekstremaj opinioj, sed ankaŭ inter personoj kun opinioj moderaj. Nur en la pasinta jaro la germana policio notis 1453 deliktojn ĉi-rilatajn kaj laŭ „Tagesspigel” temas pri kvar ĉi-specaj ekscesoj tage. Kanceliero Angela Merkel antaŭnelonge informis, ke neniu juda institucio en Germanio povas ekzisti sen protekto de la polico. Komence de februaro la franca ĉefministro Édouard Philippe deklaris, ke Francio estas endanĝerigita de granda ondo de antisemitismo. Ankaŭ la franca ministro por la internaj aferoj konfirmis, ke en Francio okazas ĉiam pli da atakoj kaj kontraŭjudaj incidentoj. En la lando, en kiu vivas la plej granda juda socio en Europo, ĝiaj institucioj, centroj, lernejoj kaj infanvartejoj estas protekataj de armitaj ĝandarmoj, kaj feraj bariloj.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Barbara – 1’34”
Finfine koalicia registaro en Germanio
Kvakam la germanaj CDU, CSU kaj SPD atingis interkonsenton pri establo de registara koalicio komence de februaro, sed nur lastdimanĉe estis anoncita la rezulto de internpartia referendumo en SPD pri la aprobo de la koaliciaj interkonsentoj. Tiel finiĝas la plej longa formado de la germana registaro en la historio. La germanaj balotoj al Bundestag okazis la 24-an de septembro 2017. La germana prezidento Frank-Walter Steinmeier formale prezentis kiel kandidaton por la kanceliera ofico Angela Merkel. La voĉdonado estas planita por la 14-a de marto. Nun Merkel gvidas la komisaran registaron. Ĝis nun ŝi gvidis tri koaliciajn registarojn en la jaroj 2005-2009 (CDU/CSU kaj SPD), 2009-2013 (CDU/CSU kaj la liberalula FDP), 2013-2017 (CDU/CSU kaj SPD).
El la elsendo 06.03.2018. Legas Milada – 0’14”
Post la balotoj en Italio
Dimanĉaj balotoj en Italio ŝanĝas la politikan scenejon en ĉi tiu lando. La partio Forza Italia de Silvio Berlusconi deklaris lastlunde, ke la venkinta centrodekstrula bloko devintus ricevi mandaton por establi la registaron. Ĝi akiris 35 procentojn de la voĉoj. La ĉefan lokon havas en ĝi la Norda Ligo gvidata de Matteo Salvini kun 17 procentoj de la voĉoj. La pretecon transpreni la povon deklaris ankaŭ Movado de Kvin Steloj. Voĉdonis por ĝi 32 procentoj de la balotintoj. Nur la trian lokon okupis la reganta ĝis nun centromaldekstrularo.
El la elsendo 06.03.2018. Legas Barbara – 0’47”
Cikonioj atendas varmiĝon
Cikoniojn vintrumantajn en la Rekapabliga Centro por la Protektataj Animaloj en la apudkarpatia regiono surprizis la lastaj neĝoj kaj frosto. Troviĝas en ĝi cikonioj, unuavice birdoj kun rompitaj flugiloj aŭ piedoj, lezitaj pro elfalo el nesto, birdoj erarpafitaj aŭ lezitaj de kurento. Post la rekapabligado ili revenas – kutime komence de marto – al siaj nestejoj. Pli frue resaniĝintaj birdoj dum sunplenaj kaj varmaj tagoj forflugas je du, tri kilometroj for de la centro. Nunjare haltigis ilin frosto. Tiuj kiuj spite la frostan veteron estis pli kuraĝaj iom haste devis serĉi rifuĝejon elektante proksimajn farmejojn kaj eĉ tiajn lokojn kiel grandsurfaca vendejo. Ĉiuj estis revenigitaj al la Centro. Nunjare la vintron pasigas tie 80 cikonioj. Printempe restos sole birdoj kun firme difektitaj flugiloj aŭ piedoj. Krom cikonioj la vintron en Przemyśl pasigas malgrandaj kriagloj, reĝa aglo, buteoj, kapreoloj, vulpoj kaj 10 erinacoj unuavice el la apudkarpatia vojevodio. La cikonioj el Afriko plej frue revenas en la unuaj tagoj de marto, en plimulto tamen en aprilo.
El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 1’18”
Sojle de ŝanĝoj en la butikumado
Ekde la 1-a de marto ekvalidas en Pollando leĝo limiganta la dimanĉan komercon. En 2018 komercaj dimanĉoj validos nur dum la unua kaj lasta dimanĉoj de la unuopaj monatoj. Ekde la 2019-a butikumi dimanĉe eblos nur en la lasta dimanĉo de la monato, en la 2020-a la malpermeso ĉirkauprenos ĉiujn dimanĉojn escepte de sep difinitaj – du antaŭ la Kristansko, unu antaŭ la Pasko kaj la lastaj dimanĉoj de januaro, aprilo, junio kaj aŭgusto. La butikuma malpermeso validas rilate al komercaj centroj, superbazaroj kaj ĉiuj vendejoj, en kiuj krom posedanto laboras aliaj vendistoj. La leĝo samtempe listigas lokojn, kiuj povas funkcii kaj funkcios dum senkomercaj dimanĉoj. Temas i.a. pri benzinprenejoj, florvendejoj, apotekoj, stacidomoj kaj flughavenoj.
El la elsendo 27.02.2018. Legas Milada – 1’11”
Polaj alkoholaĵoj eksterlande
En 2016 la hejmaj mastrumejoj en la Eŭropa Unio destinis por la alkoholaj produktoj 1,6 procentojn de siaj enspezoj. Tio signifis sumajn elspezojn en la alteco de preskaŭ 130 miliardoj da eŭroj, kio egalas al 0,9 procento de la unia landa produkto brutte. La meza eŭropano elspezis por alkoholaĵoj en 2016 pli ol 250 eŭrojn. Inter tiuj ĉi alkoholaĵoj troviĝas ankaŭ polaj. La tradiciaj kaj samtempe la plej grandaj klientoj de fortaj alkoholaĵoj el Pollando estas Francio kaj Usono, sur kies merkatojn trafas 4,2 milionoj da litroj, respektive 3,1 milionoj da litroj. La polajn alkoholaĵojn komencas alte taksi japanoj kaj ĉinoj. Inter novaj klientoj aperis tiaj landoj kiel Vjetnamo, Koreio, Singapuro, la kunlaboro estis ligita kun Ekvadoro aŭ Kenio. Laŭ la enkondukaj pritaksoj el la fino de 2017 tiujare estis eksportotaj entute 24 milionoj da litroj da alkoholaĵoj el Pollando, t.e. je 9 procentoj pli ol en 2016. En la ĉiujara raporto de la usona magazino “Shanken’s Impact” la pola Żubrówka okupas jam la trian lokon inter mondaj vodkomarkoj post Smirnoff kaj Absolut.
El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’28”
Neniu protekto de krimuloj
Lastlunde la Instituto de la Nacia Memoro publikigis komunikon. En tiu starpunkto titolita „Krima dimensio de la germana okupacio sur la polaj teritorioj 1939-1945” oni konstatas i.a., ke en Pollando ekzistas kaj kaj ekzistos neniu protekto por krimuloj senkonsidere al ilia nacieco. La Instituto ĉiam agnoskis, agnoskas kaj agnoskas sian devon hontmakuli la fikunlaboradon kun germanoj kaj publikigadi faktojn kun tio ligitajn. La saman mezuron la Instituto aplikas kaj aplikos al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Germana Regno, kiel al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Sovetunio kaj la postmilita komunista ŝtato. „Samtempe la Instituto de la Nacia Memoro esprimas plenan konvinkon, ke ĉiu diskuto pri la viktimoj de la germana okupacio kun evito de la Germana Regno, kiel ŝtato kiu organizis la holokaŭston kaj krimojn kontraŭ milionoj da judoj kaj poloj, kiu trudis krimajn leĝojn, kiu alprenadis decidojn pri la amasa hombuĉado, kiu direktadis armitajn taĉmentojn kontraŭ la senkulpa civila loĝantaro kaj kiu protektis ĉiun grupon de obeemaj plenumantoj de la germanaj decidoj – forigas nin de la kompreno de la militrealaĵoj kaj realaĵoj de la okupacio sur la polaj teritorioj.
El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’48”
Pli ol 1,3 milionoj da virtualaj polaj medolodonantoj
En la tuta mondo rapide kreskas la kvanto de virtualaj medolodonantoj. Komence de la 2018-a oni notis jam 30,4 milionojn da personoj, kiuj estis ekzamenitaj kaj deklaris pretecon de medolodono al malsanuloj kun simila hista karakterizo. En Pollando en la lastaj jaroj kreiĝis unu el la plej grandaj bazoj de la virtualaj medolodonantoj, kiu ĉirkaŭprenas unu milionon 300 mil personojn. Laŭ ĉi tiu vidpunkto Pollando okupas la duan lokon en Eŭropo tuj post Germanio. La trian lokon okupas Britio. Informis pri tio la landa konsultanto pri hematologio, profesoro Wiesław Jędrzejczak. Tiu signifa bazo de la medolodonantoj kaŭzas, ke ĉiam pli da malsanuloj en Pollando povas utiligi la transplanton de praĉeloj, kiuj kreas ŝancojn savi la vivon de la pacientoj kaze de pli ol 70 malsanoj. En 2017 jam 63 procentoj de pacientoj en Pollando ĉe kiuj okazis la transplanto de praĉeloj ricevis ilin de la polaj donantoj.
El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’25”
Pola ĉefministro en Libano
La pola ĉefmininistro Mateusz Mazowiecki faras viziton en Libano, kie li renkontiĝis kun sia samrangulo kaj la libana prezidento. La gvidataj interparoloj koncernas kaj la ekonomijn aferojn (i.a. kunlaboron en la banka sektoro, fervoja infrastrukturo) kaj la komunajn projektojn pri helpo al rifuĝintoj. La pola registaro sisteme grandigas sian helpon kaj nun decidis destini krome el speciala rezervo 10 milionojn da dolaroj. La helpo estas destinata al lokoj, kie la problemoj kreiĝas, ĉar multaj sirianoj volas resti proksime al siaj hejmoj kaj ne migri.
El la elsendo 13.02.2018. Legas Barbara – 0’47”
Pola Aviada Grupo
Komence de la jaro estis establita Pola Aviada Grupo, akcia kompanio kun la kapitalo de 1,2 miliardoj da zlotoj. Ĝiscele ĝian konsisiton eniros la plej gravaj kompanioj de la fisko funkciantaj en la branĉo de la pasaĝera aviado. I.a. temas pri la Polaj Aerlinioj LOT, LOT AMS – okupiĝanta pri la teknika priservado de aviadiloj kaj LS Airport Services respondeca pri la surtera priservo de pasaĝeroj kaj kargoj. Ili konservos organizan apartecon realigante komunuan strategion konforman al la bezonoj de la aviada merkato en Pollando kaj en la Centra-Orienta Eŭropo. Pola Aviada Grupo respondas je la kreskanta rekordatempe bezonateco de la aviada transporto en Pollando kaj la Centra-Orienta Eŭropo kaj neceso plibonigi konkurencon kaj efikecon de la pola sektoro de la pasaĝeraj servoj.
El la elsendo 13.02.2018. Legas Maciek – 0’54”
Vroclavo venkis kiel la Plej Bona Eŭropa Turisma Celo 2018
Vroclavo en la sudokcidenta Pollando, kie okazos nunjare IFEF-kongreso, venkis en la konkurso por la plej bona eŭropa turisma celo. La konkurso estas organizata de internacia institutuco okupiĝanta pri la popularigado de kulturo kaj turismo en Eŭropo. Vroclavo, kiel la unusola pola urbo partoprenanta la konkurson, venkis rivalante i.a. kun Ateno, Amsterdamo, Bilbao, Colmar, Rigo, Milano kaj Parizo. La rivaladon ĉiujare partoprenas 20 urboj. Vroclavo estis elektita en la interreta voĉdonado en kiu partoprenis loĝantaj de la urbo kaj vizitantaj ĝin turistoj. Entute por Vroclavo venis voĉoj el 146 landoj. Ĉiujare vizitas ĝin inter 4 kaj 5 milionoj da turistoj.
El la elsendo 13.02.2018. Legas Milada – 1’03”
Pollando en eŭrosfero (2018)
La pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki okaze de sia estado dum la Ekonomia Forumo en Davos donis intervjuon al la televido Bloomberg, en kiu li respondis la demandon pri eniro de Pollando en eŭrosferon. Laŭ la pola politikisto tio estos ebla, kiam nia lando atingos 80-90 procentojn de la enspezoj de la plej riĉaj okcidentaj landoj kiel Germanio aŭ Nederlando kalkultitaj kiel nivelo de la elspezoj de la hejmaj mastrumejoj post la subtraho de firmaj kostoj kiel lupago aŭ diversspecaj vivtenaj pagoj, kaj kiam okazos konverĝo de niaj mastrumdaoj en la plej gravaj sektoroj. Pli rapide ni proksimiĝas al la evolunivelo de la okcidenteŭropaj landoj, se temas pri la pokapa nivelo de la Landa Produkto Brutte kalkulita laŭ la kurzo de la valuta aĉetoforto. Laŭ tiu indico Pollando fine de 2016 atingis 68 procentojn, sed la indicoj de tiaj landoj kiel Nederlando kaj Germanio estas multe pli altaj kaj egalas al 80-90 procentoj.
El la elsendo 06.02.2018. Legas Maciek – 1’05”
Francio rekone por la polaj himalaistoj
La franca ministerio por la aferoj de Eŭropo kaj eksterlandaj aferoj esprimis rekonon por la heroeco de polaj himalaistoj, kiuj organizis savkampanjon de la franca alpinistino Elisabeth Revol surgrimpinta la pinton de Nanga Prabat. En la porokaza deklaro de la franca ministerio troviĝas i.a. la vortumo: „Ĉiuj personoj, kiuj engaĝiĝis en savkampanjon donis la ateston de modela kuraĝo kaj la plej supera solidarecoprovo. Ni ĝojas ankaŭ pro la bonega kunlaboro de reprezentantoj de Pollando kaj Francio en Pakistano, kiel ankaŭ kun la pakistanaj aŭtoritatoj”. Lastdimanĉe polaj himalaistoj sub la gvido de Adam Bielecki forportis el la unua tendaro je 4850 metroj sur Nanga Parbat la francan himalaistinon. Sur la alteco de 7200 restis poreterne Tomasz Mackiewicz. La vintra konkero de Nanga Parbat – 8126 super la marnivelo – fare de Elisabeth Revol i Tomasza Mackiewicza estas la dua en la mondo. Revol estas la dua virno, kiu atingis tion, Mackiewicz estas la unua polo. Tiel li realigis sian revon 6 fojojn ekde 2011 klopodante konkeri Nanga Parbat. Fine de januaro 2018 tio okazis la lastan fojon. Inter himalaistoj la pinto estas difinata „mortiga monto”. Karakterizas ĝin la plej granda relativa alteco en la mondo, kiu egalas al ĉirkaŭ 7 mil metroj super la marnivelo. La ĉefa bazo ĉe la norda flanko situanta ĉirkaŭ 3600 metrojn super la marnivelo kalkuliĝas al la plej malalte situantaj inter ĉiuj bazoj de la 8-milmetraj montopintoj.
El la elsendo 06.02.2018. Legas Maciek – 1’44”
Komune pri la Konstitucio, komune pri familio
Familio formas absolutan fundamenton de la socia reĝimo de la ŝtato kaj kiel tia ĝi devas estis enskribita en la Konstitucio. Tiun konstaton prezentis prezidento Andrzej Duda dum la konferenco „Komune pri la Konstitucio, komune pri familio”. Kiel klarigis la pola prezidento la debatobjekto estas la demando ĉu la familio trovas taŭgan lokon en la Konstitucio, ĉu ĝia signifo estas adekvate reliefigita. Ĉu lige kun tio familio kiel institucio estas kontetige protektita de la Konstitucio kaj kiamaniere laŭ la reĝima vidpunkto familio devas esti traktita estonte.
El la elsendo 06.02.2018. Legas Milada – 0’51”