Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 596-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 08.11.2016:
– La interparolo kun Probal Dasgupta revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES, al kiuj li kontribuis per siaj lekcioj kaj prelegoj.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la prezidentigaj balotoj en Usono, sed krome ni informas pri la raportoj koncerne senlaborecon en Pollando kaj elspezojn por la porfamiliaj servoj.
– La sciencbultena informo estas pri la malkovro de polaj sciencistoj, kiuj je unu miliardo da jaroj aktualigis la informojn pri ekzisto de la ĉelkernohavaj organismoj.
– Ni informas aldone pri la daŭranta en Pollando 10-a Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
Mi amegas viajn antaumikrofonajn programerojn! Chi tiu intervjuo kun la eminenta Prof-ro Dashgupta estas ghuinda miksajho de humuro kaj klereco, de sagho kaj simpatio. Mi shatus auskulti pli pri la orienta Esperanta literaturo en via programo – se vi permesas modestan sugeston. Dankon, denove.