Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 523-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 12.02.2016:
– La gasto de la hodiaŭa programo estas KKS, Clay Magalhães kun kiu ni interparolas pri aktualaĵoj kaj laboroj ĉirkaŭ la nunjara UK en la slovaka Nitro. La plej grava informo estas, ke tre baldaŭ estos disponigita la Dua Bulteno.
– La komenca kulturkroniko informas pri la 2-a eldono de la karesma festivalo en Pollando kun interesaj gvidideoj kaj riĉa programo direktita ne nur al plenkreskuloj, sed ankaŭ al infanoj. Ni informas antaŭe pri la ĵus proklamita leĝo subtenonta la polajn infanhavajn familiojn.
– Hodiaŭ ni proponas aŭskulti felietonon el nia arkivo pri unu el la vzitindaj lokoj en Pollando – Kwidzyń.
La komenca aktualaĵo el Pollando kaj la kulturktronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. Same la interparolo kun KKS aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
Tre plachis al mi la interesa rakonto pri la urbo Kwidzyn. Ghi memorigis al mi la historion de la granda kastelo de Malbork, kiun mi vizitis em 2009. Gratulon!
Estis denove granda plezuro aŭskulti vian elsendon. Aparte mi ŝatis la fluan kaj tre naturan elparolon de via antaŭmikrofona gasto ! Kelkfoje mi dubas pri Esperanto kiel vere parolebla lingvo (kompreneble rigardante mian propran kapablon).
Dankon kaj ĉion bonon por la tuta teamo !