Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 423-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas felietonon el la ciklo pri konindaj poloj, 9-persona Ulm-familio, kiu per sia vivo pagis la klopodojn savi judojn kontraŭ certa germana ekstermo dum la 2-a mondmilito. La komenca kulturkroniko alportas informojn pri Krakovo kaj Vroclavo en la Pariza Librofoiro kaj pri nova centro de la japana sporto kaj kulturo en Lodzo. E-komunume ni referencas al la pasonta dimanĉe Monda Tago de Akvo kaj Esperantlingva mesaĝo tiuokaze de Ligo de Bona Volo: http://www.paivanetto.com/index.php/esp/artigo?cm=98816&cs=100&utm_source=Personal&utm_medium=email&utm_campaign=expansao. Ĉu nur du aŭ eble tri orienttimoranoj povos gasti dum la someraj E-eventoj en Eŭropo? Jen la sekva temo kaj fine informo pri la plej nova libro de HORI Jasuo el Japanio kun poemoj pri la lasta granda katastrofo en ĉi tiu lando. Fine aŭdiĝas Leterkesto. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Printempon ni bonvenigas en la akompano de samtema kanzono de Miŝo Zdravev.
Dankon denove pri la multflanka programo,
Aparte mi dankas vin, ke vi rimarkigis pri la grava, sindonema laboro de Heidi Goes en Orienta Timoro. Indas subteni sxian jam faritan laboron , ebligante al kelkaj gelernantoj de Heidi partopreni E-o renkontigxojn en Europo. Dum tri-kvarsemajna restado en Esperantujo, ili lernos multe kaj motivigxos por instrui al aliaj la lingvon.Dum la Indonezia Esperanto-renkontigxo antaux kelkaj jaroj, mi povis konstati, ke post nur unu-du semajna lernado de e-o, du orient-timoranoj povis interkomunigxi kun esperantoparolantoj de la okazajxo.Mi ne parolas la portugalan nek la indoneziajn lingvojn.tamen dank’ al e-o nia interparolado sukcesis.
Pri la poemo de Suso mi tre sxatas, cxar cxiam mi sxatis lumturojn. Li bele deklamis gxin tiel, ke oni povis sekvi la enhavon kaj kompreni ankaux gxies simbolecon.