Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La ĉefparton de la 393-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org plenigas la sonsceno pri la libroservaj novaĵoj, kiujn komence de la Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo prezentis Ionel Onet. Komence ni prezentas la informon pri la kristnaskaj preparoj en unu el la polaj urboj, la tiel nomata Poznana Bet Leĥem, kiun vizitos la finna sankta Nikolao el Rovaniemi, Finnlando. Fine aŭdiĝas tradicia leterkesto en kiu premiere ni prezentas la plej novan kanton de la konata al niaj geaŭskultantoj franca triopo: Gilbert Drigon, Lorenzo Tomezzoli kaj Mélanie Prin “Kristnasko tra la mondo”. Ĝi aŭdiĝas jam en YouTube, kie eblas ankaŭ konsulti ĝiajn vortojn: https://www.youtube.com/watch?v=7tfhhv4LumM. La komenca informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko “Novaĵoj”. La sonsceno estas prezentita aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
Valoris la penon atendi ghis merkredo! La anoncado kun komentoj pri novaj libroj estis tre interesa kaj apetitveka! Estus bele se oni detale rezenzus kelkajn el ili per la Pola Retradio. Au almenau intervjui la autorojn! Chu tro malfacila entrepreno?
Dankegon pro la intervju-raportoj el la Malferma Tago de UEA en Roterdamo.Tiel ankaux ni, kiuj ne povis mem sidi inter la auxskultantoj de Ionet Onel,, kiu denove entuziasme parolis pri la novaj eldonajxoj post la UK. Oni ja povas rigardi pri Laste aperis kaj el la Katalogo, sed iel min allogas pli la parolata lingvo. Sekve mi mendos el la libroservo de UEA tuj ion.
Gxojinde estis, ke Tejo estraro kolektigxis dum la Malferma Tago kaj havis propran prgrameron por la publiko. Ili estas tre talentaj, bonaj parolantoj kaj realisme gvidas la Junularan movadon.Gratulojn al Pawel, kiu nun povas gxui veran Esperantujon(!), bv ne forgesi samtempe kontagxi kun Nederlando kaj nederlanganoj mem, gxuu la multkulturan etoson de la lando..