Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Ivan Colling kaj Rita de Moraes el Brazilo, kiuj en septembro finis siajn trijarajn interlingvistikajn studojn en Poznano hodiaŭ estas la gastoj de nia 384 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto de la elsendo ni referencas al balotoj en du regionoj de Ukrainio kaj al la finiĝinta en Tatry-montaro (la suda Pollando) nombrado de ĉamoj. La scienca bulteno informas pri la Eŭropaj Tagoj de Birdoj kaj pri la drameca situacio de la sekiĝanta Arala Lago kaj entrepreniraj paŝoj por ĝin savi. Kiel kutime aktualaĵoj kaj scienbultenaj informoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Hodiaŭ en nia programo kantas Flavio Fonseca la titolan kanton de la KD kreita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”.
Kiaj valora paro estas Ivan kaj Rita! Kaj kia kontribuo kontribuo montrighas la kurso en Poznano! Vera gajno por la Esperanta kulturo!