Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK;
• Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Nacia Legado, al kiu aliĝis ankaŭ polaj kaj eksterlandaj esperantistoj; pri la kulturperdoj de Pollando dum la 2-a mondmilito kaj ĉi-rilata ekspozicio en la Eŭropa Parlamento; pri la proksimiĝanta al la fino en Varsovio ekspozicio pri Art-Deco en la religia spaco; pri kolektista arĝenta monero honore al la pola olimpika leĝeratletika ĉampionino Halina Konopacka kaj honore al ŝia rolo en la savado de la orprovizoj de la Pola Nacia Banko dum la 2-a mondmilito;
• En la E-komunuma segmento ni peras la inviton de IKUE al publika diskuto dum la Monda Tago por Preventi Memmortigojn, la 10-an de septembro. Aliĝoj pere de ikue.reto@gmail.com;
• La foto akompananta la programinformon estas ilustraĵo el la publika domajno al la verko de Adam Mickiewicz „La Prauloj” (Avoj). Ĝiaj fragmentoj estis legitaj dum la hodiaŭa Tago de la Nacia Legado;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






