La nunjara ĵus komnciĝinta la 22-a eldono de la Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”, daŭras ĝis la 6-a de septembro.
Tiu ĉi prestiĝa evento famas pro la kunprezento de la muziko de la pola komponisto kun la kreado de aliaj elstaraj artistoj. La nunjara festivala eldono, iom pli modesta laŭ la nombro de koncertoj, tamen riĉos je prezentiĝoj de elstaraj simfoniaj orkestroj el Kanado, Usono kaj Eŭropo, je recitaloj kaj koncertoj, kiujn partoprenos elstaraj pianistoj kaj aliaj renomaj artistoj.
En la centro troviĝas tradicie la pola muziko reliefigante kiel riĉa, varia kaj plurvefta estas la pola muzika tradicio. Apud komponaĵoj de Frederiko Chopin aŭdiĝos verkoj de Feliks Janiewicz, Karol Mikuli, Mieczysław Karłowicz, Karol Szymanowski, Grażyna Bacewicz kaj Krzysztof Penderecki. Muzikŝatantoj de la evento „Chopin kaj lia Eŭropo” ĝuos prezenton de Pittsburgh Symphony Orchestra, Royal Concertgebouw Orchestra kaj Orchestre Symphonique de Montréal. Ili prezentos la polan repertuaron akompanante laŭreatojn de Chopin-konkurso. Ĝuste tio apartenas al gravaj festivalaj momentoj, elstarigante la apartan karakteron de la festivalo.
El la elsendo 25.08.2026. Legis Barbara kaj Gabi – 01’40”





