Meze de julio en la loko Opatów, en la suda de Pollando, estis lanĉita Historia Centro dediĉita al Templanoj, la Ordeno de Mizeraj Kavaliroj de Kristo kaj Salomona Sanktejo. Ĝi kreiĝis kiel elita kavalira ordeno en Jerusalemo en 1118 kun la celo protekti venantajn al ĝi pilgrimantojn.
Templanoj en Pollando aktivis ekde la 20-aj jaroj de la 13-a jarcento ĝis 1312, kiam la ordeno estis likvidita. Iliaj plej gravaj spuroj troviĝas en la lokoj Chwarszczany kaj Oleśnica Mała. Laŭ legendo, science nekonfirmita, kun ilia aktivado estas ligita ankaŭ la loko Opatów. La loka Kolegiata Preĝejo, agnoskita kiel la Historimonumento – daŭre logas misterserĉantojn, pro iamaj skulptaĵoj de kavaliroj kaj simboloj sur la sanktejmuroj.
La lanĉita nunjare Centro proksimigas la historion de la ordeno kaj de la mezepoko, la ligojn de templanoj kun la regiono. La ekspozicio okupas 12 salonojn kaj inter la eksponaĵoj troviĝas glavreplikoj, hakiloj, arbalestoj kaj figuro de komplete armita kavaliro sur ĉevalo. La ekspozicio ne limiĝas tamen al la historio de la ordeno mem, sed klarigas rilatojn de kristanismo kun islamo kaj historion de la banka funkciado. Ĝuste unu el la ekspozicipartoj estas dediĉita al la rolo de la Templanoj en la evoluo de la mezepoka banka sistemo.

El la elsendo 25.08.2026. Legis Pamela – 01’29”