Ludu

En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino”  lige kun la marta Virina Tago;
• En la E-komuna segmento ni informas pri literatura konkurso por itallingvuloj daŭranta ĝis la fino de majo 2026, organizita de Itala E-Federacio;
• En la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi referencas al la pasinta Tago de Virinoj interŝanĝante kelkajn ideojn pri ŝanĝiĝanta pozicio de virinoj en la nuntempa mondo, avantaĝoj kaj eventualaj malavantaĝoj;
• Muzike ni memorigas la 2-an parton de la kanzono de Kajto „Kiel la Tero belas” por la komenciĝanta hodiaŭ en la norda hemisfero astronomia printempo. Nian programinformon akompanas bildo de „Kapeto de vilaĝa knabino” de Elisabeth Jerichau-Baumann rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.