Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”.
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo.
- Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel universala, biologia fenomeno karakterizanta ne sole cerbohavulojn; al promesoplenaj esploroj de sciencistoj el Poznano pri ebleco kultivi japanan zingibron en Pollando. Tiun informon akompanas reta foto pri la realigitaj kultivaĵoj.
- Muzike ni proponas fragmenton de la kanto „Espero brilas en la mallumo” por la vortoj de Andreo Rygielski aperinta en oficiala kanalo de @WaveSculptor.
- En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






