Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1398-a E_elsendo el la 30.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Pro la proksimiĝanta rapidpaŝe 1-a de junio, Internacia Infantago ni informas pri la origino de la Tago, aŭdigas muzikajn specimenojn de E-kantoj plenumitaj ne nur de polaj, sed ankaŭ i.a. brazilaj infanoj. Aparta allogaĵo estas fabelo pri la Lago Toba en Sumatro, kiun rakontas konata esperantistino el Indonezio, Ilia Dewi.
• Iom alimaniere, ĉar per siglaj informoj komence, ni atentigas en historia retroaspekto pri eventoj en Pollando kaj en la mondo. En aktualaĵoj ni informas krome pri nova prezidanto de Eŭropa Verkista Konsilio, polino Grażyna Plebanek; pri la nunjara germana laŭreato de Lem-premio por junaj esploristoj d-ro Tobias Dornheim.
• En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al esploroj de kanadaj sciencistoj, kiuj faris konindajn esplorojn pri medikamento kontraŭ apopleksisekvoj.
• Muzike akompanas nin diverslandaj infanoj en E-repertuaro kaj krome Flávio Fonseca kaj Cristina Parcieri en porinfana brazila kanto. La apudanta la programinformon foto prezentas la Lagon Toba, al kies nomo aludas la sumatra fabelo el Indonezio, kiu aŭdiĝas en la elsendo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.