Ludu

En la 1394-a E_elsendo el la 10.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ en aparta programero Maciej Jaskot analizas la plej novan Gallup-enketon pri feliĉo 2025.
• En la aktualaĵoj ni informas pri la loko de Pollando en la produktado de ovoj kaj ilia eksporto; pri la nova turisma atrakciaĵo en Varsovio; pri la nuna kaj mezepoka produktado de plumba vitro (kristala) en Pollando.
• En la sciencbultena rubriko ni traktas interesajn esplorojn de svisaj sciencistoj pri hidroĵeleo densiganta ostojn, kio gravas aparte rilate tiajn malsanojn kiel ostoporozo; la esplorojn de pola sciencisto, kiu okupiĝas pri la demando kiomgrade la alprenado de decidoj dependas de la uzata lingvo – gepatra aŭ fremda.
• Muzike akompanas nin  Klarisa kaj Armel Amiot, kies albumojn: Ludu kaj kantu kaj Banĝo Esperanto lanĉis Vinilkosmo. La kantotitoloj estas „Mi ŝatas maron” kaj „La vespera vento”.
• La apudanta la programinformon foto prezentas vazojn el plumba vitro produktitaj en iu el la polaj vitrofandejoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.