Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1381-a E_elsendo el la 05.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ en nia felietono pri koninda Pollando ni direktiĝas al la vilaĝo Staniątki apud Krakovo, en kiu troviĝas la plej malnova en Pollando, 800-jara Benediktanina Abatejo. Antaŭ kvin jaroj ĝi estis registrita kiel plia Historimonumento de Pollando.
• En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri iuj rekonstruotaj historiaj objektoj en Pollando en 2025; pri la nova traduko de Roland-kanto en la pola lingvo; pri plia filmo realigota baze de sciencfikcia verko de Stanisław Lem.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri E-staĝoj kun lingvokursoj en Francio en marto kaj aprilo. Ili okazos kadre de Meditereanea E-Semajno en Les Issambres, kadre de Printempas en la Kastelo Greziljono.
• Fine ni renkontiĝas en la leterkesta programero.
• Muzike akompanas nin Martin Wiese per sia kanto „Anstataŭ letero”, Daimi per la kanzono „La Feliĉo”, Suno AI per kanzono „La Lumturo” (kun kantoteksto de Erika Godó (Belulino)). La programinformon akompanas interreta foto de J. Włodek prezentanta fratulinon el Staniątki ĉe ordigado de dokumentoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.