Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1380-a E_elsendo el la 25.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa Trarigardo de la E_Gazetaro ni referencas al la papera versio de la februara numero de „Esperanto” kaj aperinta en ĝi raporto pri enketo inter duolinganoj pri enmovadiĝo. Ni referencas al la rubrikoj „Akrevide, Akreflare – kiel ni fosas nian sulkon” el la 10-a kaj 11-a numeroj de „La revuo Orienta” el Japanio. Ni enrigardas la 208-an numeron de dulingva informbulteno pri Esperanto „La Informilo” el la orienta Francio.
• En la aktualaĵoj ni informas pri investantaj en Pollando ukrainanoj; pri la eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio; pri ĉiam pli puraj plaĝoj ĉe la pola bordo de Baltiko.
• Ni informas pri la aperinta antaŭ kelkaj tagoj Dua Bulteno de la 110-a UK en Brno – uk.esperanto.net/2025/duabulteno.
•Nia sciencbultena temo estas dediĉita al plia plago en nia medio, t.e. brupoluado.
• Muzike akompanas nin Merlin, ĉi-foje per la kanzono „Pri la vero” el ĝia KD eldonita kunlabore kun Vinilkosmo. La akompana foto prezentas allogan plaĝon ĉe la pola bordo de Baltiko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Vi menciis, ke la aŭtoro de la eseo “Ĉu eblas areopologii pri Esperantujo”, kiu aperis en La Revuo Orienta de JEI estas virino.
Temas pri Iŝiguĉi Joŝiki (la unua estas familia nomo) , kiu estas viro.