Monakoj el la bernardena abatejo en la apudkrakova Tyniec realigas projekton, kies celo estas disponigi la vizititineron laŭ la la abateja kolona galerio kaj abatejajn subterejojn. Dum la laboroj realigataj kun la Socia Komitato Renoviganta la Historiajn Objektojn de Krakovo oni malkovris historiajn pentraĵojn. Ili prezentas plantajn kaj branĉajn ornamaĵojn, geomteriajn figurojn kaj blazonpentraĵon. La plej malnovaj datiĝas al la fino de la 14-a jarcento, la plej novaj je la mezo de la 18-a jarcento.
La abatejo en Tyniec estas la plej malnova, daŭre funkcianta benediktana klostro en Pollando, kiu en 2044 solenos sian miljariĝon.

El la elsendo 20.01.2025. Legas Maciek – 0′ 55″