La Pola Mielĉambro kaj la Scienc-teknologia Centro de Bydgoszcz-regiono (la norda Pollando) subskribis intencoleteron pri kunlaboro i.a. rilate la ekzamenadon de la mielkvalito. Tiucele la novumgrupo EnFoodLife kaj la plej moderna kvalitlaboratorio – konkurenca por la plej bonaj ĉi-specaj eŭropaj centroj – ekzamenos la mielkvaliton en Pollando. Inter la celoj estas ankaŭ ellaboro de la branĉa normo.
Dank’ al aplikotaj ekzamenmetodoj eblos precize mezuri la kemiajn konsisterojn en la mielprovaĵoj, precize mezuri la aŭtentecon de mielo, malkaŝi eventualan falsadon, konstati eventualajn malpuraĵojn kaj elimini malaltkvalitajn mielpartojn. Aldone la teknologio H-NMR ebligos fajnan analizon de la konsisto kaj deveno de la enestantaj en mielo sukeroj.
Tio estas gravaj paŝoj, ĉar sur la unia merkato de mielkomerco Pollando okupas la duan lokon post Germanio.
El la elsendo 07.12.2024. Legas Maciek – 01′ 09″