Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.
• Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954.
• La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025.
• Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.