Ludu

En la 1354-a E_elsendo el la 15.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, hodiaŭ solene adiaŭita kiel emerito. Ŝi rakontas al ni i.a. pri siaj aktualaj laboroj en la universitato kiel profesoro-emerito, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn dank’ al profesoro Nikolau Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas iom statistike pri polaj instruistoj lige al la pasinta lunde Instruista Tago kaj pri grandiĝanta interesiĝo de poloj pri portugalaj vinoj.
• En sciencbultena rubriko ni proksimigas la projekton de polaj sciencistoj, kiuj baze de pentraĵoj el la historia sanktejo en Faras rekreis mezepokajn reĝajn vestojn, kiuj ekde ĵaŭdo estos rigardeblaj en Luvro.
• Muzike akompanas nin Feri Floro per sia plej nova kanto „Aŭtuna vespero” por la vortoj de Ulrich Matthias. La interreta foto akompananta la programinformon farita de P. Matusiak kaj E. Wenting bildigas sur modelo la rekreitan nubian reĝan veston.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.