La programo Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo funkcias ekde 1985. Ĝia celo estas protekti kaj famigi la riĉecon kaj variecon de eŭropaj kulturoj. Ĝis nun tiun titolon ricevis pli ol 60 urboj, kiuj dank’ al tio povis reklamprezentiĝi sur la internacia areno. Ĉiu el la Eŭropaj Ĉefurboj de Kulturo pretigas la tutjaran programon de solenadoj, en kiuj estas prezentata la kulturkrea povo de la koncerna urbo, ĝia regiono kaj lando en la internacia kaj eŭropa kuntekstoj. Ĝis nun la titolon ricevis du polaj urboj. En la 2000-a jaro temis pri Krakovo kaj en la 2016-a pri Vroclavo. En 2029 ĉi tiu titolo iros al Lublino, kio same kiel koncerne Krakovon kaj Vroclavon, ligiĝos kun multaj pozitivaj sekvoj ne nur kulturaj, sed ankaŭ ekonomiaj kaj sociaj. La eventoj organizataj en la eŭropa kultururbo logas milojn da turistoj, kontribuas al la famigo de la urbo en la propra lando kaj en la mondo kaj estas ŝanco akiri eŭropajn fondusojn helpontajn evoluigi la lokan infrastukturon. Krom la pola Lublino en 2029 la dua Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estos sveda Kiruna aŭ Uppsala, kio estos decidita en decembro. Dume jam estas sciate, kiuj urboj havos la titolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en la plej proksimaj jaroj ĝis 2029. En 2025 temos pri Chemnitz en Germanio kaj Nova Gorica en Slovenio, en 2026 pri Oulu en Finnlando kaj Trenčín en Slovakio. Laŭvice en 2027 la titolon kundividos Liepāja en Latvio kaj Évora en Portugalio. En 2028 eĉ tri eŭropaj urboj kundivios la titolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo – České Budějovice en Ĉeĥio, Skopije en Nord-Makedonio kaj Bourges en Francio.

El la elsendo 30.09.2024. Legas Maciek – 02′ 16″