Palaco kaj ĝardeno de la magnata Branicki-familio apartenas al la plej reprezentaj lokoj en Bjalistoko kaj la regiono. Ĝia origino radikas en la 16-a jarcento. La apogeon de sia brilo ĝi atingis dum la regado de hetmano Jan Klemens Branicki en la 18-a jarcento. Dank’ al li kaj la familio ĝi apartenis tiam al la plej belaj barokaj ĝardenoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. Lastatempe la Podlaĥia Muzeo, kiu havas sian sidejon en la urbo, riĉiĝis per la 18-jarcenta skizo de Michael Heinrich Rentz pri la palaco kaj ĝardeno el la jaroj 1746-1750. La unika, unu el inter tri skizoj, prezentas Branicki-rezidejon kaj alrigardon al la supra ĝardeno en la periodo de ĝia plej brila disfloro. La aliaj ekzempleroj de la skizo troviĝas en la Nacia Muzeo de Krakovo, la alia apartenas al la Medicina Universitato de Bjalistoko, kiu havas la sidejon en Branicki-palaco. La historia skizo bildigas iujn elementojn ne plu ekzistantajn kiel skulptaĵojn de du gladiatoroj aŭ fontanon kun skulptaĵo de cervo atakata de hundo. Post konservistaj laboroj la skizo estos prezentita al la publio.

El la elsendo 20.08.2024. Legas Maciek – 01′ 26″