Ludu

En la 1342-a E_elsendo el la 15.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni prezentas la lastan faskon da sondokumentoj ligigitaj kun la 109-a UK en Aruŝo. Tio estas nia 8-a kaj lasta raporta kontribuo dediĉita al la 1-a UK en Afriko. Pri la publika kunsido de Akademio de Esperanto, okazinta la lastan ĵaŭdon, rakontas la sekretario de la Akademio, François Lo Jacomo. Marija Belošević informas kiel IKUE kaj KEU preparis sin por la Movada Foiro kaj proksimigas sian kontribuon al la Kleriga Lundo. Tim Owen konfesas publikan penton pro sia skeptikeco rilate al sukceso de la UK-o en Afriko.
• Komence en aktualaĵoj ni informas pri la 104-a datreveno de la Varsovia Batalo 1920, solenata kiel Festo de la polaj militistaj fortoj; pri somera Paderewski-festivalo kaj la subĉielaj koncertoj de lia muziko en Ujazdów-parko; pri Medalo de Nils Gunnar Jerlov por profesoro Dariusz Stramski.
• La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la esploroj de profesoro Stramski kaj la atribuita al li medalo de Oceanografia Societo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.