Ludu

En la 1338-a E_elsendo el la 06.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia marda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio la ĉefan atenton ni donas al la Tago de Lernado, kiu okazis ankaŭ por la eksterkongresa publiko pere de zoom-platformo. Ni citas el ĝi voĉojn el la prelego pri la burunda instruado de Esperanto kaj el alparolo de Katalin Kovats pri daŭra serĉado de kunlaborantoj por la projekto de edukado.net: Ekparolu. Apartan atenton ni donas al la prezentitaj en la kongresa bulteno Festparolado de UEA-prezidanto Duncan Charters kaj al la agadsufloroj de la Honora UEA-prezidanto, Humphrey Tonkin. En la programo gastas TEJO-estranino Snehaĝa, kiu informas pri junuloj dum la 109-a UK kaj la marda sinprezento de TEJO. Uzante la registraĵon de Fritz Hilpert ni citas sondokumente la vortojn de KD-Konga esperantista junulo, kiu varbas ĉe la kongresa libroservo por afrika literaturo en Esperanto. Fine de Brandono – sondokumento registrita de Snehaĝa – ni ekscias, ke iu el la plej popularaj trinkaĵoj de la mondo, servata ankaŭ dum la trinkmanĝa nokto de la 109-a UK, estas kokakolao, kiu   historie ligiĝas kun lia familio. Nian programinformon akompanas foto de afiŝo emfazanta pacdeziron de esperantistoj. Grave, en la 79-a datreveno de la faligo de la unua atombombo sur Hiroŝimon. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D