Sciencaj informoj

COPERNICUS 2024 pro esploroj pri astrofiziko

Enretigita de: | Maj 30, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La premio COPERNICUS, atribuata ĉiun duan jaron ekde 2006 fare de la Fondaĵo de la Pola Scienco kaj la germana esplorfondaĵo DFG estis en la nuna jaro atribuita la 10-an fojon. Oni distingas per ĝi paron de kunlaborantaj kun si sciencistoj el Pollando kaj Germanio. En 2024 ricevis ĝin la kunlaborantaj de pli ol 20 jaroj profesoro Andrzej Udalski el la Astronomia Observatorio de la Varsovia Universitato kaj profesoro Joachim Wambsganss el la Hajdelberga Uniwersitato. La premio agnoskas iliajn komunajn esplorojn kaj atingaĵojn pri la ekstersunsistemaj planedoj. Profesoro Udalski kaj profesoro Wambsganss malkovris la unuan ekstersunsisteman planedon kun ekstreme malgranda maso, ĉirkaŭ kvinoble pli pezan ol la Tero. Ili difinis ankaŭ, ke ĉirkaŭ preskaŭ ĉiu stelo en la Laktovojo orbitas planedo. Tiel Wambsganss kaj Udalski alportis gravan kontribuon al la esploroj pri la ekstersunsistemaj planedoj kaj al ilia pli bona kompreno. La malkovroj de ambaŭ sciencistoj estis notitaj en multaj publikaĵoj, i.a. en la prestiĝa „Nature”, ili estis honoritaj per multaj fakaj distingoj. La premio en la alteco de 200 mil eŭroj atribuata egale al la laŭreatoj fare de la du organizoj povas esti utiligata por pliaj sciencaj esploroj kaj firmigo de la pola-germana kunlaboro. La enmanigo okazos en oktobro en Berlino. Andrzej Udalski studis kaj doktoriĝis en Varsovio, li estas profesoro en la Astronomia Observatorio de la Varsovia Universitato. Oni agnoskas lin kiel la pioniron de gravita mikrolensado en astronomiaj observadoj. Al liaj plej grandaj atingaĵoj apartenas lanĉo, perfektigo kaj evoluigo de la projekto OGLE, scienca eksperimento de observa astronomio. Ĝia ĉefa tasko estas la serĉado kaj observado de mikrolensaj efikoj. Joachim Wambsganss studis astronomion kaj fizikon en Hajdelbergo kaj Munkeno, kie li doktoriĝis. Li faris postdoktoriĝajn studojn en Usono. Li estas univeristata profesoro en Hajdelbergo kaj ĝis nun tiun funkcion li plenumas en ARI. En sia laboro li i.a. kreis teriojn kaj modelojn pri apliko kaj efikado de mikrolensado.

El la elsendo 30.05.2024. Legas Barbara – 02′ 55″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0651063

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj