En Longacre Theater ĉe Brodvejo estas prezentata muzikalo pri la renoma pola pentristino el la epoko art déco, Tamara Łempicka. Kiel Tamara Łempicka, la virino kiu por ĉiam ŝanĝis arton kaj kulturon, rolas aktorino kaj kantistino Eden Espinosa. Antaŭe ŝi rolis ĉe Brodvejo i.a. plenumante la ĉefan rolon kiel Elphaba Wicked, ŝi estas ankaŭ konata pro sia televida rolo en “Alice’s Wonderland Bakery”, dank’ al kiu ŝi estis nomumita al Emmy-premio. La muzikalo „Łempicka” rakontanta la preskaŭ 60-jaran biografion de la pola pentristino, baziĝanta sur la libro kaj tekstoj de Carson Kreitzer kaj Matt Gould estis reĝisorita de Rachel Chavkin, kiu estas laŭreatino de Tony-premio. La scenografion por la muzikalo en art déco-stilo pretigis Riccardo Hernández. Meze de aprilo la kunkreantoj de la muzikalo Jenny Niederhoffer kaj Peter Negrini rakontis pri sia laboro en la pola konsulejo en Novjorko. La novjorka Instituto de la Pola Kulturo jam en la frua produktofazo fariĝis la oficiala partnero de la muzikalo. Ĝia reprezentanto esprimis tiuokaze la esperon, ke dank’ al la muzikalo la publiko komencos identigi la pentraĵojn de Łempicka kun la pentristino mem kaj ne kun telediskoj de Madonna, kiu ilustris ilin per pentraĵoj de Tamara Łempicka.

El la elsendo 05.05.2024. Legas Maciek – 01′ 36″