Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 225-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org konsistas el aktualaĵoj, en kiuj ni ligas al la solenata la 3-an de majo en Pollando Tago de la Konstitucio. Aŭdiĝas E-informoj. En leterkesto ni referencas i.a. al komentoj pri la interparolo kun Kalle Knivilä kaj klarigas la demandon pri inventintoj de injekciaĵo kontraŭ poliomjelito, inter kiuj kiel la unua estis profesoro Hilary Koporowski.
Dankon pro la remomorigo pri Konstitucio de 3-a Majo kaj pri ĝia historio.
Saluton geamikoj !
Nur komenti ke plaĉis al mi via mencio pri la 72a hispana E-kongreso kiu jam okazis en Zaragoza, ĉar mi havis la ŝancon partopreni ĝin kaj bone ĝui la E-etoson kaj la prelegojn pri kiuj vi parolis en via lasta vendreda programo, kiu same kiel preskaŭ ĉiam estis sufiĉe riĉenhava, interesa kaj alloga…
Gratulon !
Fernando.
Mi preskaŭ forgesus pri la leterkesto, kiu estas ĉiel rekomendinda – kaj por aŭskulti kaj por skribi pri plej diversaj temoj. Bonvolu, geamikoj!
Permesu min esprimi mian propran opinion pri la formo de viaj podkastoj, kiuj estas kvazaŭ laŭdeziraj, kaj ekde nun troviĝas sole sub la adreso: pola-retradio.org. Kiel ĉiam mi plej ŝatas aktualaĵon, temojn el la pola gazetaro, sciencan bultenon kaj krome ĉiuspecajn intervjuojn kun vivaj homoj, kiuj parolas nian lingvon. Same interesaj estas diversaj muzikaldonaĵoj, precipe esperantlingvaj, kvankam malfacilas unuarigarde enamiĝi ĉiukaze, ĉar ja temas pri gusto muzika de ĉiu el ni ankaŭ. Kaj por ke ne estu tro dolĉetose, mi deziras rimarkigi ĉiujn uzantojn de la nomo Pollando, anstataŭ preferata de aliaj Polujo aŭ Polio – pri la nepra neceso elparoli ambaŭ lo-literojn (Pol-lando), kaj nur tiukaze mi konsilus iom malrapidigi la legadon. Mi esperas, ke mia amika atentigo estos afable akceptita kaj mia kuraĝo laŭnecese pardonita :-).